Malamiko de mia blogo
Malamiko de mia blogo March 28, 2007 Mia blogo estas nur mia – ne gravas ĉu iu legas ĝin, aprobas ĝin, aplaŭdas ĝin, malŝategas ĝin aŭ kritikas ĝin. Sed mi vidas ke iu persono ege ege malŝatas ĝin. Do, ĉu mi devas fermi ĝin? Mi revas eldoni libron kolektante informojn el mia blogo. Mia blogo estas mia korbato, ĉu oni povas halti ĝin? Ĉi mi ĉesu respiri? Mi elmetas ĉion kion mi sentas. Mi volas diri kion mi pensas antaŭ ol iu demandas al mi kion mi vere pensas. Ĉu mi ankaŭ dorumu (kaj vekiĝu nur kiam venas ĉe ni eksterlandanoj?). Strange, iu persono legas mian blogon kaj reagas ĉe nia Esperanto-asocio ke estas senutila, ofendiga, falsa ktp dum niaj kunvenoj. Li bone scias kio blogo estas (li diris tiel) sed li tute ne povas toleri ĝin. Li opinias ke prezidanto devas ne havi blogon. Dum pasintaj kvar monatoj, li faris nenion sed nur legas mian blogon (kiukaze mi danas lin), kaj diras al ĉiuj estraranoj ke mia blogo estas tertremo (preskaŭ). Li neniam povas vidi ion bonan en mia b...