Posts

Showing posts from June, 2006

Aviadilo falis surtere - paco ekis en Nepalo

Junio 22, 2006 Naŭ personoj mortis kiam Twin Utter aviadilo falis surtere ĉe la flughaveno de Jumla distrkto hieraŭ. Homoj, ĉu riĉaj aŭ malriĉaj, devas flugi ĉar ne ekzistas rojo por veturiloj en tiu okcidenta regiono de Nepalo. Kvakam la regiono estas riĉa je natura beleco kaj multkostaj herboj, homoj estas malriĉeĝaj ĉar homoj tie ne povas disvendi siajn produktojn.  Bedaŭrinde, la reĝo ankaŭ de tempo al tempo vojaĝis tien sed nun mi komprenis li volis estis vidita sur la ekrano de registara televido sed ne tute volis helpi la homojn. Li anstatau donaci monon por estari hospitalon, lernejon ktp, li deponis sian monon en eksterlandaj bankoj (tiel oni diras mi mem ne renkoisti lin !)  La polotiko de Nepalo nun sanĝas tiom rapide ke mi ne povas eĉ disinformi vin ĉiutage.  Paco tiel facile venis al Nepalo, post mortigo de 14,000 da homoj en 10 jaroj, ke oni ne volas kredi ĝin. La ĉefo de la Maoista partio "Prachanda" mem iris al loĝejo de nia ĉefministro pasintsemajne ...

Jam komencis preparado por venonta IHR !

June 12, 2006 Mia sabata vizito al NESPA oficejo estas tre fruktdona. Mi ĝojas ke oni ne nur dormas sed ankaŭ laboras. Aŭ iuj dormas kaj iuj laboras. Poshraj kaj Narendra decidis organizi la sesan Internacian Himalajan Renkontiĝon venontjare. Ni decidis tiel ĉar okazos la Azian Kongreson en Barato kaj ni ne volas perdi la sanĉon partopreni la plej multe da geesperantistoj el Nepalo. Aŭ tiu jare ni ne pensos pri aliaj aferoj. Ĝi okazos de 26a februaro kaj oni marŝos rekte norde al Langtang regiono, al Rasua, ĝis la bordo al Tibeto eble dum 9 tagoj. Kaj reveninte vizitos al tia punkto de kie videblas panaramon de la Himalajo - ĝi tiel vere estos Himalaja renkontiĝo. Venis Lila (kiu ankaŭ laboras por Nepala Turisma Oficejo) kaj donis al ni helpon klarigi la aferon, ĉar ĝi estas nove trovita vojo kaj ne estos multe turismeca. Ni havas CDon kun enkonduko pri la loko Langtang kiu nun estas en la angla lingvo. Mi volas traduki ĝin en Esperanto kaj produkti Esperantan CDon, se iu helpos mi...

Maoista amaskunveno - neoficiala kunveno ĉe Nespa

junio 04, 2006 Mi denove iĝis malregula. Vendrede venis amaso da Maoistoj en la ĉefurbo por konduki politikan prelegon. Estis ĉiel eksterorinara.  Venis centoj da busoj (oni dire forkaptitaj sed la partoprenantoj diris ke la busveturistoj helpis ilin) venis el diversaj vilaĝoj de multaj regionoj de la lando. Plej multe da volunuloj estis popolaj armeoj sen armiloj. Oni povas vidi la fortecon kaj diligentecon en siaj vizaĝoj. La membroj de centra komitatoj de Komunista Partio de Nepal (Maoistoj) - Prabhakar, Krishna Bahadur Mahara, Dinanath Sharma, Pampha Bhushal, Pawan Man Shrestha kaj aliaj tre ĝentile prelegis. Ili kritikis la nunan registaron ke la registaro ne bone kaj rapide laboras por retrovi la rajtojn de la popolo. Ili montris eblecon ke la reĝo nun nur dormas ne mortas do iam povas veki sin kaj ataki la popolojn por denove autokrati regi la landon .  Sabate mi iris al Nespa. Bedaŭrinde, kiel ĉiam, ne okazis kunveno ĉar ne estis prezidanto kaj ĝenerala sekretario...