Nia kunveno kun turisma oficisto
Marto 30, 2006 Hodiaŭ posttagmeze ni havis seriozan diskuton kun la ĉefoficisto de Nepal Turisma Oficejo (NTB). Mi, Mukunda, Narendra, Bharat kaj Poshraj kune monstris nian malkontenon kaj malĝojon pro la informo kiun la NTB dissendis post kiam NESPA skribis al aktivistoj de homaj rajtoj kaj ĵurnalstoj ke Marzena kaj Vojtek estis forkaptita de Maoistojn. Anstataŭ helpi nin trovi kaj sciis la ĝustan informon pri la gepoloj, NTB rekte skribis al ĵurnaloj ke la informoj de NESPA estis misinforminta kaj ke ili vere ne estis forkaptitaj. Ni rekte diris ke ni nur volis helpi al la gepoloj ĉar estas geesperantistoj kaj ni havas tian mondskalan rilaton inter ni. Kaj, la oficisto respondis ke ili nur volis savi la imago de la lando. “Persono aŭ asocio ne gravas. Nur lando gravas,” diris la ĉeoficisto Tek Bahadur Dangi al ni. Ili fakte volis pruvi ke ne estas problemo por turistoj en Nepalo. Ili pensis ke se oni legas tian novaĵon ke la Maoistoj forkaptas turistojn, multaj turistoj...