Posts

Showing posts from February, 2006

Mi vojaĝos morgaŭ

Februaro 27, 2006 Eble la plej ĝojiga memonto de mia Esperanto-vivo dum pasintaj dek jaroj - mi partoprenos en la 6a Internacia Himalaja Renkontiĝo !!! Okazis interkona verspero hodiaŭ (de kie mi ĵus revenas). Estas 12 da eksterlandanoj kaj ankaŭ simila nombro de nepalanoj partoprenos. Bonege ! Morgaŭ matene ni lasos Katmandon kaj perflose rajdos sur rapida rivero tra 13 kilometroj. Kaj loĝos en Pokhara kaj flugos ĝis Ĵomsom kaj do komencos 7-tagan piedvagadon. Mi iomete timas sed mi scias ke mi povas. Oni diras ke oni devas toleti altecon (3,700 metroj) kaj ventegon !! Estis interese trovi Ursula. Kaj mi eĉ ne povis parli kun ŝi dum ŝia restado en Katmando. Kaj pli hontinde, Mi vidis Margreet kaj petis pardonon ke mi ne povis veni al la flughaveno por akcepti ŝin. Je estis hontinda. Mi devis esti tie. Mi dankis al S-ro Hori ke li daŭre vivigas la IHRon. Nepre jes. Jam pasis dek jaroj kiam mi partoprenis la unuan IHRon. Tiam mi estis libera kaj ekscita .. . Intertmpe venis mia labo...

Margreet, blogo pri vojagxo

Februaro 25, 2006 Feliĉe ke Margreet jam estas en Katmando. Mi ne povis ankoraŭ renkonti ŝin sed estas sufiĉe por mi scii ke ŝi estas en Hotel Singhe, kiel ĉiam.  Mi hodiaŭ iris Nespa Oficejo por aktualiĝi pri IHR aranĝoj. Mi eistis ĝoja ke mi vidis multajn (sed ne la prezidanton, ĝenerala sekretarion ktp). Mi unue demandis pri Margareet kaj Posh Raj respondis ke ŝi jam estas en Hotelo kun la Nederlanda paro (eble ili venis unuope). Kaj samtempe mi sciis ke Ursula ankoraŭ jam estas en Katmando. Bone. Ŝi iam telefonos min. Mi certigis sin pri mia vojaĝo kun Rustam kaj mi feliĉe aŭdis ke ĉio estas jam aranĝita.  Kaj mi tuj iris al Hotel Singhe por renkonti al Margareet sed bedaŭrinde ŝi ne estis tie.  Do mi revenis.  Kaj mia filo estis kun mi hodiaŭ. Li estis iom malsana hieraŭ nokte kaj mi tre volis kunvojaĝi kun li. Sed strange, li iris al ie kaj ne volas sidi dum dek minutoj kaj tuj petas al mi foriri. Estas eta diablo. Mi eĉ kunportis lin al mia oficejo dum ...

La reĝo kreskas nombron de armeo

Februaro 23, 2006 Ĉiuj scias kiom malriĉa Nepalo kaj nepalanoj estass. Kion oni trovas sur stratoj de la ĉefurbo kaj aliaj urboj nur estas perskaŭ eksceptoj de la ĝenerala bildo de Nepalo. La fakto estas tiom amara ke ĉiu nepalano ĝenerale gajnas nur 270 usunaj dolaroj ĉiu jare (tio signifas ke ili gajnas malpli ol unu dolaro po tago). Tamen ne malfeliĉiĝu, la reĝo de Nepalo gajnas 10 oble pli ol la Usona prezidanto. Kaj do lia armeo devas esti egale forta ĉu ne? Pro tio li jam planis ke Nepalo havu 10,000 da soldatoj (krom kunarma policanoj kaj polocanoj). Kial Nepalo bezonas tiom forta armeo? Ĉu Nepalo timas atakon el Ĉinio aŭ Barato? Ne. Ka Usono ne havas tempon ataki al Nepalo. Do kial? Buddhistoj diras ke timo loĝas en koro de persono. Jen la reĝo timas kaj la kaŭzo de sia timo estas en sia koro. Do li pensas ke iu povas ataki lin kaj difaligi sian 237-jara dinastio (minus 104-jara regado de heredaj ĉefministroj el Rana familio). Estas kompatinda ĉu ne? Sed estas pli ol kompati...

LA 6-A INTERNACIA HIMALAJA RENKONTIGXO

(26-a de februaro – 10-a de marto 2006) Organizo de                NEPALA ESPERANTO – ASOCIO                          Kathmandu, Nepal La Nepala Esperanto- Asocio gxojas anonci la sesan dektritagan Internacian Himalajn Renkontigxon organizitan por konigi sian landon al alialandaj Estoj. Apenaux ekzistas iiu landon  en la mondo kiu povus rangi samnivele kun nepalo relate naturan, etnana kaj kulturan diversecon. Partoprenante la Renkontigxon, vi havos la sxancon formi vian propran bildon de la landoj kaj samtempe konatigxi kun lokaj kaj alilokaj  E-stoj, kiuj partoprenos la samajn programerojn. Vi pasigxos al unuajn kaj lastajn tagojn de la Renkontigxo en la Kathmando valo , kie situas la cxefurbo de Nepalo. Gxian ricxan kulturan  Pasintecon atestas la tiaj historiaj distriktojkaj monumentoj, notende tiuj de la plej grandaj urboj, Kathmando, Patano, kaj Bhaktap...

Esperanto-kunveno; IHR

Februaro 18, 2006 Mi ĵus revenis el Esperanto-Domo kie okazas kunveno ĉiu sabate. Strange (aŭ ne strange, ĉar tio okazas ĉiam), hodiaŭ ne okazis monata kunveno de estraranoj de Nepala Esperanto-Asociao kvankam hodiaŭ estas la unua sabato (laŭ registara kalendaro). Okazas tiel en nia asocio ke ne okazas kutima estrarana kunveno laŭ reguloj, kaj gravaj decidoj venas per telefonkonversacioj de du gravaj postenposedantoj. Kaj tiuj decidoj jam skribitaj sur la protokolo-libro ne estas plenumitaj. Estis junuloj, Narendra Bhattarai kaj Philip. Bhattarai kaj Poshraj, kiel ĉiam laboras por Internacia Himalaja Renkontiĝo (IHR). Ĝis nun estis raportita ke venos 11 da eksterlandanoj - du nederlandanoj, unu germanino kaj 8 gejapanoj. Dank' al S-ro Hori ke IHR plu vivas. Kaj venis Hans el Germanio, kiu preskaŭ ĉiu jare venas Nepalon (mi dankas lin ke li kunportis kelke da belaj Esperanto-insignoj por ni). Kaj mi ne scias ĉu Margreet, la nederlandanino, kiu skribis al mi jam aliĝis al IHR aŭ ne...

Amo-tago, motorbiciklo

Februaro 14, 2006 Feliĉan Tagon de Sankta Valentino ! En la mondo (speciale en okcidento) oni celebras hodiaŭ kiel amo-tago kaj nature, la influo jam venis en Nepalo. Malgraŭ politika malstableco kaj konflikto, multaj junuloj celebris tiun ĉi tagon hodiaŭ - aĉetante karton kaj manĝante en resturacioj kun siaj geamikoj/koramikoj. Interese ! Bindu revenos hodiaŭ el Haidarabado kaj eble ni ankaŭ iros ien kun fileto. Hieraŭ mi sukcesis aĉeti mortobiciklon. Tio nomiĝas Bajaj ct 100, farita en Barato. Tio kostas en tute 94,900 kaj mi pagis 18,000 kiel unua sumo kaj do de venonta monato mi pagos 3,500. Tio estas preskaŭ ne eble por mi sed mi certe iel aranĝos. Laŭ regule, tiuj homoj, kiuj jam havas grandan sumon ne rajtas denove aĉeti ion per ŝuldo. Sed, mi devas diri, ke tion mi povis fari ĉar mi estsa ĵurnalisto. Mia oficiala letero helpis min kaj la estro eĉ ne demandis ĉu mi havas alian ŝultron aŭ ne. Bone. Mi ne plu volas skribi ion pri politiko nuntempe. Mi ne sentas sin tiom malbon...

Do la elekto iel okazis en Nepalo

February 10, 2006 1. La elekto de urbaj reprezentantoj ne estas la solvo por la krizo nun la lando suferas. Anstataŭ tio, la reĝo (ĉar li mem prezidas la registaron) devas pensi kia maniere li povas solvi la problemego de Maoistoj. La reĝo ne volis aŭskulti kiam la Maoistoj ĉesbatalis dum kvar monatoj. 2. Li nur volis silentigi homojn kiam la bruo kontraŭ la monarĥismo estsi tre latŭta. Estis malbona medikamento por la malsanulo, pli danĝera ol nenio. 3.Per la elekto, la reĝo nur volis montri al la mondo ke li ankoraŭ subtenas demokration. Sed estas tia vero ke kiam li okazigis elekton li jam malliberigis pli ol 300 da politikistoj kaj ili vivis mizere en policejoj, barakoj kaj registaraj oficejoj kie mankis propra lito, manĝaĵo, akvo kaj necesejo ! 4. Kio estas la signifo de la elekto kiam la plej grandaj politikaj partioj kiuj kaptis 80 procentoj seĝoj en pasintaj elektoj? Denove, venis 72 da tiel nomataj "novaj" politikaj partioj kiu tute ne diferencas inter ili pro filoz...

Mi vojaĝis kie geinfanoj estas geezigitaj

Februaro 04, 2006 Mi vojaĝis al malgranda vilaĝo iom malproksime de la ĉefurbo hieraŭ kaj mi peskaŭ ploris, vidinte la situacio kaj pensmaiero de la vilaĝanoj. Mi devis piede vagi dum du horoj por atingi al tie. Kagati Gaon estas unu el fifamaj lokoj en mia lando. Ĝi situas nur ĉirkau 20 kilometroj nordokcidente de la ĉefurobo sed ankoraŭ vivas 500 jaroj malfrue ol la tempo. Estas tie kutimo ke geinfanoj de 10-15 jaroj estas geedzigitaj. La gepatroj zorgas pri ĉio kaj ili aranĝas ĉion. La infanoj nur povas obei siajn gepatrojn. Antaŭe, ili havis pli ol 25 da paroj (aŭ etaj paroj) geedzinigitaj ĉiu jare. Sed, dank' al la laboroj de gejunuloj, la fi-tradicio nun malkreskas. Malgraŭ ĉio, ili sukcesis geedzigi 7 parojn ĉi jare. Strange, milionoj da dolaroj venas el diversaj landoj por ke tiel nomataj ne-registaraj organizoj laboru kontraŭ fi-tradicioj kaj speciale por virinaj kaj infanaj rajtoj. Sed, ĉiuj scias, plej granda parto de la monsumo iras al la ruzaj "sociaj aktivist...

Centoj da homoj estis arestitaj dum memoro de Nigra Tago

Februaro 02, 2006 Jam pasis unu jaro de autokratismo en Nepalo. Politikistoj, leĝistoj, ĵurnalsitoj kaj aliaj prefesiuloj protestis en ĉiuj ĉefaj urboj landskale. Ili manifesticiis memore al la reĝa puĉo de Februaro 1 lastajara, nomante ĝin kiel "Nigra Tago". Ĉefe en la ĉefurbo Katmando, la policanoj molestis la pacaj protestantoj batante per bastonoj kaj ĵetantoj akvokanono al ili. Estis kruela batado al la protstantoj kaj anakaŭ al trapasantoj. Post longa tempo mi vidis policanojn batanta al senarmilajn homojn kiu subtenis demokration. Ili eĉ ne lasis al homoj kiuj falis aŭ kuŝis sur la strato. Mi povas kompreni, ki ili ne kulpas. La reĝo donis al ili tiom fortan bastonon por bati al popoloj, la talkspagantoj, ke la blindaj popoloj ne povis kompreni kiom doloras kiam oni batas homojn. Mi fotis ilin kaj venis al mi egan akvofluon sur mi kaj mi tute malsekegis kaj la forto de akvo preskaŭ falis min. Mi vidis ke eĉ observantoj de oficoj de Homaj Rajtajo ankaŭ estis vunditaj....

Dank' al dio, nenio okazis

Februaro 01, 2006 Dank' al dio. La reĝo diris preskaŭ nenion en sia 30-minuta parolado ĉe la ŝtata televido. Li nur mensogis al homoj ke lia regado estas tute sukcesa kaj Nepalo progresas dum tiu periodo. Li simple renovigis lian autokration per simpla rita elparolo. Kaj jes, li jam arestis dekojn da gvidistoj antaŭ nokte. Parolante tion, li eĉ ne pensis ke homoj havas rajton serĉi novaĵon en aliaj marieroj ol kredi la ŝtatan televidon. Mi simpatias lin ke li ankoraxu kredas le li regas je 10a jarcento. Eble pli, ĉar mi kredas ke leĝo de Magna Karta jam aperis tiam. Kaj hodiaŭ la internacia federacio de Ĵurnalistoj eldonis sian raporton pri ja jaro de reĝa rekta regado kaj ĝia ombro en ĵurnalismo. Mi skribos pri tio poste. Niaj mantelfonoj ankoraŭ ne funkcias. Pri elekto. la soldatoj arestis kandidatojn kaj malliberigis ilin en barakoj ĉar timo kreskis ke Maiostoj eble mortigos ilin. Kia elekto ĝi estas? Ĉu vi iam aŭdis ie ke okazis elekto kiam la kandidatoj ne plu volis k...