4a Azia Kongreso de Esperanto : mia persona impreso
Preparo Azia Kongreso estis nia revo, kaj ankaŭ mia. Post kiam Bharat revenis el Koreio, kun la granda respondeco, mi multe ekscitiĝis. Iam mi pensis ke ni eble ne povos ĉar mi sciis ke mankas eĉ parolantoj, do denove venas alia penso por plenumigi la vakon - ne, ni havas sufiĉe da laborantoj kaj ni ankaŭ povas kreski novajn esperantistoj en du jaroj. Ni devas danki al Kim Yong Jin kiu de Koreio multe helpis nin kaj ankaŭ kuraĝigis nin. Li luis luksan ĉambron ĉe Thamel por ke ni daŭre laboru. Venis vizaĝoj en la oficejoj kiuj ne daŭre laboris dum la preparperiodo. Mi sicias ke estis nur malmulte da homoj kiuj laboradis kaj ili certe multe laboris. La atendo finiĝis kiam la dato finfine alvenis. Same kiel nepala kutimo, Nepala Esperanto-Asocio (NespA) faris Lokan Kongresan Komitaton kun pli ol 20 da membroj (ku enhavis tiujn nomojn kiun mi ne konis) kaj denove “laborgrupo” estis kreita ĉar la NespA komprenis ke labori kun tiom granda teamo estis malfacila. Mi ĝojis ke min donis res