raporto de la antaux kongresa renkontigxo
La 23an de marto, 2005, la gxenerala sekretario jene raportis pri la Antauxkongresa Renkontigxo. Antaux Kongresa Renkontigxo De la 4-a gxis la 8-a de marto 2005 okazis Antauxkongresa Rekontigxo en Katmando. Partoprenis esperantistoj el 9 landoj: Islando (5), Pollando (7), Germanio (4), Auxstralio (2), Usono (2), Japanio (2), Svislando (1), Cxinio (1) kaj Nepalo (80). Entute estis 105 kongresanoj. En la unua tago estis akcepto, libroservo kaj interkona vespero kun sekva bankedo. En la dua tago estis la inauxguro, en kiu cxiuj landaj reprezentantoj salutis kaj esprimis sian deziron por sukcesa programo. La partoprenantoj opiniis ke tiu cxi programo estos vera azia kongreso. Oni bedauxris la prokraston de la Azia Kongreso. La cxefa gasto estis S-ro Tek Bahadur Dangi, direktoro de la Nepala Turizma Ofiicejo. Bondezirmesxagxo de S-ro Hori Yasuo estis legita de...