2007/07/18

Ŝonĝo pri Singapuro


Estis stranga kaj amuza ŝonĝo por mi. Kiam mi sciis ke mi estis elektita por partopreni en la regiona konferenco por ĵurnalsitoj, okazonta en Singapuro, mi tuj respondis - Ne, mi ne vojaĝos. Mi nur volis konservi miajn feriojn por ke mi sukcese vojaĝu al Jokohamo, pri kiu mi jam ekrevis. Mi neniel volis ĝeni mian planon. Tamen, mi hazarde iris al www.lernu.net kaj serĉis ĉu troviĝis iu ret-uzanta esperantisto tie. Mi trovis kelke da samideanoj tie kaj do mi tuj korespndis kun ili. Mi demandis ilin ĉu eblos renkontiĝi se mi vizitus Singapuron de 12an ĝis 14an kaj sekvis respondo jese. Jen mi denove avidiĝis por kroma vojaĝo kiu povas ĵeti mian planon pri UK en danĝero.

Mi silente preparis ĉion kaj diris nenion en mia oficejo. Mi nur devis peti ferion kaj mia ĉefo tion ne volis. Do mi silentis kaj nur antaŭ unu tago, mi rekte diris al li ke mi subite planis ferii en alia urbo, do... Kun grandaj okuloj li diris ke ĉar li jam promesis min unu monatan ferion, li ne povis. Mi estis obstina por mia vojaĝo kaj simple lasis la ĉambron.

La aviadilo atendis min je la 11.40 ĉe Tribhuwan Internaia Flughaveno de Katmando kaj mi flugis post 2.00a, iom malfrue. Prakash el Guthi kaj Bikash el Kathmandu Post estis miaj kunvojaĝantoj. Ni atendis al Bankoko ĉirkaŭ la 7a. Mi ne povis kredi ke eĉ mondfama aerlinio Thai ankaŭ povas malfruiĝi. Ni iomete ĝuis la belan flughavenon de Bankoko. Denove, la estro ĉe giĉeto prenis malĝustan paĝon el mia bileto kaj mi preskaŭ lasis ĝin kiam mia amiko kontrolis ke tiu estis eraro. Mi devis kuri al la ĝiĉeto kaj kapti mian paĝon el la bileto. "Vi neniaim revenus al via lando se vi perdis tiun paĝon kiun li prenis," diris mia amiko.

Estis noktomezo kiam ni atingis al Singapuro. Laŭ la plano, la organizantoj reservis mian ĉambron en Hotel York, kiu estis nekredeble multekosta. Ĵus antaŭ mia foriro unu el miaj kuzoj donis la nomo de iu Bharata malkara hotelo. En la flughaveno, mi telefonis al tiu hotelo sed la estro nur diris al ni ke ĉiuj ĉambroj estis plenaj! Ni neniun povis decidi. Samtempe, ni ne povis ankaŭ decidi pri nia reservita hotelo ĉar mankis kontanto kun la organizantoj kaj neklara mesaĝo venis ke ili aranĝos ĉambron en alia hotelo (ĉar ni devis iri tien antaŭ unu tago). Interla ĥaoso, ni devis resti en la flughaveno dum pli ol du horoj, telefonante, pensante, diskutnate kaj malesperante. Intertempe, mi trovis ke mia valizo estis romptia. Mi ne volis paroli al la oficistoj ĉar jam estis malfrua kaj unue ni devis decidi pri nia loĝejo.

Intertempe, mi sukcesis telefoni al S-ino Jenny Koh. Parolante, mi ekmemoris ke estis jam noktemezo. Dio pardonu min, ni estis nervoza kaj ne scis al kiu telefonu por peti helpon.

Dank' al bofratino de Prakash, unu el nia amiko, ni sukcesis trovi loĝejon kaj ni kuris tien per taksio. Mi volis ĝui la puran, belan estson sed niaj kapoj estsi priokupitaj pro problemo de loĝejo. Eble je la 2.00a matene ni atingis al tiu loĝejo kaj tio estis fino de problemo. Ni tiom multe ekciitiĝis ke ni ne volis dormi. Ni aranĝis nian ĉambron, duŝis kaj iris al proksima nokto-vendejo "Mustafa". Bikash volis aĉeti porteblan kompitulon.

Nin donis loĝejo la interesa "The Hive" (www.hivebackpackers.com). Estis malgranda kaj malnova sed interese dekoraciita, eble la posedanto estas artisto aŭ intera dekoraciisto. Plaĉis al mi la reto servo - oni povis uzi reton tage kaj nokte senpage.! Kio alion mi esperu en loĝejo? Mi tuj skribis leteron al hejmo kaj al kelke da amikoj. Je eble 4.00a matene mi retumis kaj skribis leterojn al kelkaj geamikoj.

12an de julio 2007, ĵaŭde----------
Ni nature vekiĝis malfrue kaj ĝis tagmezo ni promenis en bazaro. Mi miris vidinte la fama Lim Shim Square kie troviĝis miloj da varoj, precipe elektronijaĵoj. Ankaŭ mi volis aĉeti porteblan komputilon sed ne havis kuraĝon decidi ĉar mi ne havis tiom da monon kaj mi memoris mian ŝuldon. Bikash aĉetis eble la plej bonkvalitan komputilon.

Tagmeze ni estis ĉe la konferenco kie tagmanĝo atendis nin. La konferenco okazis ĉe la oficejo de Public Water Utilities (PUB, www.pub.gov.sg).

La organizantoj estis pretaj nur riproĉi al ni ĉar ili atendis nin kaj ni ne renkontis iin, sed ili ne pensis kiom malfacile ni trapasis nian nokton. Manĝinte ni iris al la NEWater Vizitanto-Centro, kie oni insturas geknabojn kaj al aliaj homoj kiom grava akvo estas kaj ankaŭ ludante la gekanboj trovas sin pli proksime al signifo de akvo kaj ili ekamas ĝin.

Poste nin oni montris kiel Singapuro purigas malpuregan akvon kaj faras ĝin taŭgan por trinki! Estis tre bela loko kie oni insturas al geknaboj kiom grava akvo estas kaj ludante ili lernas ke indas konservi ĝin. "Akvo ests por ĉiuj: Konservu, estimu kaj ĝoju", ili diras. Espezante multe da monon, ili purigas la akvon el kloakaĵo. EStas granda idustrio kie oni purigas la akvon per kvar- etaĝa purigado. La rezulto estos ĝuste H2O, kiun ili vendas al fabrikejoj. Ili ankaŭ donacis min en boteligitan akvon kiun ili nomas "NEWater" kaj mi vere trinkis ĝin. Sinceran aplaŭdon.

Sekvis montrado de filmoj pri malriĉaj homoj de Azio en konferencejo. Ili mankas akvon eĉ por uzi en necesejo kaj precipe virinoj suferas pro manko de necesejo ĉar ili devis iri al malantaŭa parto de vilaĝoj. En kia mondo ni vivas, kiuj estas riĉegaj kaj kiuj ne havas eĉ por manĝi.

Kaj vespere estis manĝado bonveniga. Poste ni revenis al urbo, por denove viziti al la magazeno kaj aĉetadumi. Estis iu gvidisto kiu volis helpi nin reiri al la bazaro. Sed li nur malfaciligis la aferon, veturigante nin per la trajno. Do ni silente reiris al nia loĝejo.

Mi multe pensis pri la komputilo, ĉu aĉeti aŭ ne. Mi vere bezonis ĝin sed denove mi pensis ke estis nur luksaĵo por mi.


13an de julio, 2007, vendrede---------------

Bedaŭrinde, ni vekiĝis malfrue kaj nature ni estis malfrue ĉe la kongresejo.

Estis prelegoj el Kulvant Singh, Andre Dzikus, Rajiv Dinkoarrao Dixit, Tan Bang Thong kaj Aftab Zahoor. Post tagmanĝo sekvis prelegoj de KE Seethanram, Ravi Narayan kaj Dick de Jong. Tuta tago estis plena je prelegoj. Estis interesaj, enuigaj kaj ankaŭ nekompreneblaj.

Mi diris al Ravi Narayan ke mutaj organizaĵoj estas gviditaj malnovaj pensoj - kelke da homoj volas esti for de la novaĵo kaj aliaj ne kredas ke vi povas ion aĵn skribigi al ĵurnalistoj, en la kondinco ke iu finmanĝas kaj
Sahana demandis nin kiu kion skribis en pasintaj ses monatoj en siaj gazetoj aŭ revuoj. Estis serioza sed iom ne taŭa demandoj por ĵurnalistoj el revuoj ĉar ili skribas ion preskaŭ ĉiu tage kaj estas nature malfacila memori ĉion. Tamen, ni havis kolekton de novaĵoj eldonitaj en niaj ĵurnaloj kaj tio helpis ni rakonti pri niaj spertoj.

Venis propono de Dick ke ni diskutu pri la artikolo verkita de Sahana. Aŭ ni planu verki ion eble pri NEWater morgaŭ. Ni ne rekte protestis, sed ni vere ne volis fari ion ajn. Mi rekte diris ke mi neniam sekvos la unuan ideon ĉar ni ne kritiku iun. Kaj due, mi diris ke verki artikokon pro NEWater ankaŭ estos malbona ĉar ni ĉiu iris tien ne por raporti sed por lerni. Do mi diris ke nia skribaĵo estos ne profesia.

Ni vespere foriris pli frue, ĉar mi devis decidi pri aĉedado de koputilo. Ni rekte iris al la bazaro.

Mi kaj Prakash serĉadis la vendejon de komputiloj kaj ju pli multe da vendejoj ni vizitis des pli multe da konfuzo atakis mian peson. Ĉu malmulte kostan aŭ ĉu multekostan. Kaj mi finfine kaptis la MacBook, tre amata por mi de longe. Tio kostis al mi S$ 2,467 (Ĉirkaŭ Rs 99,000) kaj donis al mi ankaŭ la sako, kovrilo, muso kaj "parolilo" . La vendisto estsi Majajzia knabo kiu lerte parolis. Li studis komputilian sciencon kaj volus studi meĥanikan inĝinieradon en Svedio. Ĝi kostas ĉikaŭ Rs 120,000 en Nepalo. De multaj jaroj, ĝi estsis (de kiam mi aŭdis pri G3 kaj G4) kiel diabla revo en mia koro. Mi vidis ĝin eble en Septembro antuax jare kiam nia oficejo monstris ĝin kiel haveblaj komputiloj laŭ la sistemo en kiu mi povis akiri ĝin kaj pagi poste en partoj. Mi timis eĉ pagi tiel kaj mi kaptis ĝin kvankam mi ne havis monon. Mia amiko helpis min kun la tuta sumo kaj mi ne scias kiam mi sukcesos finpagi lin. Jes, li ne postulos interezon de mi. Kaj, mi pensis ke eble mi vendos ĝin en Katmando, kiu eble donos al mi iom da profito ankaŭ. Tiel, mi havos la luksan sperton kunporti ĝin kaj ankaŭ gajni iom da mono. Mia revo daurxris...

Antaŭe mi planis aĉeti malnovan komputilon en Japanio ĉar mi aŭdis ke estas granda bazarao tie por tiaj uzitaj komputiloj. Estis tre taŭga por mi sed mi enove pensis. Mi sciis ke estas preskaŭ kntraŭleĝa kunporti uzitan komputilon en Nepalo kaj denove, mi estos en granda problemo ĝi fuĝos en Nepalo ĉar ne troviĝas bonaj reparitstoj por porteblaj komputiloj. Mi ne volis perdi mian monon.

Mi lernis ke retkafejo multe kostas en Singapuro. Mi vidis ke iu retkafejo postulis S$1 por 15 minutoj da retuzo.

Post aĉetado, mi vidis ke la magazeno jam estis fermita kaj mi ankaŭ ne volis iun ajn vendejo. Tio estas kvazaŭ mi aĉetis la tutan mondon. Mi kaj Prakash malrapide promenis en la nokta Singapuro. Ni diskutis kial Nepalo ne evoluas - la politikostoj nur paorlas kaj ne lboras. Do kiu respondecas pri malsukceso de nia lando? Ni ĝuis la noktan vivon de Singapuranoj. Strange, vestaĵoj de knabinoj pli kaj pli mallongiĝas dum nokto. Nu, ni manĝis Bharataĵon kaj atendis taksion. Mi sciis ke nia loĝejo estas ne malproksime sed miaj piedoj vokis taksion. Estas malfacile trovi liberaj kakstiojn nokte. Estas tiel ke ĉiuj taksioj estis menditaj per telefono kaj ni nur atendadsis. Finfine troviĝis iu savanto por ni.

Mi kaj Prakash revenis al loĝejo eble noktomeze kaj Bikash jam estis tie. Ni perdis lin survoje kaj kun malfacileco li atingis ĝis tie - li havis plendojn por ni pretaj. Mi respondis al kelke da retleteroj kaj precipe skribis al Jenny kaj Zend, kiuj zorgis pri mia alveno kaj ankaŭ araĝis morgaŭan renkontiĝon. Jenny unue demandis kion mi ŝatas manĝi, por aranĝi la lokon...mi hontis pro tiom da gastegemo. Mi simple diris ke ne gravas por mi granda manĝo. Mi nur petis ilin ke aranĝu kunvenon ĉirkaŭ Sarangoon Road, Mustafa Vendejo aŭ Sim Lim Square.

Mi estis tre laca ĉar mi jam finis gravan aferon hodiaŭ. Sed ronko de Bikash estis kiel danĝera ŝonĝo por mi, mi ne povis plu toleri lin kaj preferis en dormejo en alia ĉambro.

14an de julio, 2007, sabate ---------------

Estis la fina tago do ni volis esti je ĝusta tempo, kaj nepala teamo ests la unua grupo inter la ĵurnalsitoj. Estis prelegoj de James Currie (el Black & Veatch) kaj Sahana Singh (el Asian Water). Dum la tagmanĝo, Andre kaj mi diskutis iomete pri Melamchi, Hisila kaj Ram Sharan.

Poste, Dick kaj Sahana demandis nin kion ni skribos en estonteco. Estis malfacila demando. Ĵurnalistoj nature ne volas paroli pri iliaj skribotaj novaĵoj - tio devas esti sekreto. Kaj paroli pri en internacia forumo estas ridinda. Tio montris ke ili ne havas profesian ideon pri ĵurnalismo. Tamen ni devis fari tion - por igi la konferencon sukcesa. Mi diris ke mi skribos pri mono-gajno per akvopurigado, pri S-ro Jack Sim, the fondinto de World Toilet Organisation Singapure, pri vera uzo de jam konstruitaj necesejoj, pri plano de nepalo pri Monda Neceseja Tago ktp. Fine, kiel rito, ni ricevis atestilon kiel partoprenantoj.

Jen post adiaŭo komencis nia libera nokto. Prakash havis programeton kun sia bofratino kaj mia vespero estis aranĝita kun geesperantistoj. Ni triope iris al urbo, lasis Prakashon ĉe Marliono kaj duope iris al la sama Sim Lim Square. Mi devis reakiri la monon el imposto (t.n. GST), sed la ĝiĉetestro diris ke ili redonos monon nur se mi havas "credit card"-on kaj alikaze mi devos reakiri la monon ĉe la flughaveno. Mi fine aĉetis glatilon por mia edzino.

Kaj nu, mi estis ĉe la fama Bugis Junction. Mi estsi iom malfrua kaj demandis al trapasantoj pri direkto. Iu sinjorino diris al mi ke mi devas uzi la trjnon! Mia dio, mi ne sciis ke tio estas tiom malproksima. Mi prenis mian kapon, rigardis la horloĝon kaj serĉis la trajnstacidomon. Jen, mi vidis ke la Bugis estis la sama stacio - kia miskompreno! Mi silente serĉis la resturacion. Estis same kiel granda resturacio kun centoj da homoj, precipe genunuloj. Mi vidis nur homojn kaj homnojn, kaj mi devis serĉi tiujn kiujn mi neniam vidis inter la homoamaso.

Post longa serĉado freneza, min vokis iu virino kaj knabo. Ili vidis ke mi estis Razeno, eble dank' al mia E-ĉemizo. Mi tre ĝojis ke ni renkontiĝis en la preskaŭ ne ebla situacio.

Post mallonga ripozo, mi unue iris preni mian manĝaĵon - estis interesa resturacio - oni prenas sep specojn de legomoj aŭ viandaĵoj, duone kurita en iu bolvo kaj ĝin oni donas al kuiristino kiu enakvigas ĝin en boliganta suko dum du minutoj kaj via vesperamanĝo estas preta. Mi prenis la stranga maĝaĵo. Estis akra sed vere bongusta.

Do estis tie kvin gesamideanoj:

Fr-o Zen DV (Ray Cheo Win Jin, zend.dv@gmail.com), la malajziano kiu vivas en Singapuro kun familio kaj studas.

S-ro Frank Stephan (fstephan@com.uns.edu.sg), kiu originale el Germanio, kaj insturas matematikon en iu universitato tie.

S-ino Jenny Koh (jenkhoh2005@yahoo.com.sg), kiu lernis Esperanton kun Joakimo en 1989 kaj nun sekretarias la Singapura Esperanto-Asocion.

S-no Sing Siok Hui (siokhui60@hotmail.com), ankaŭ lernis Esperanton kun Joakimo.

S-ro Goh Chok Kun (lingvo1887@yahoo.com.sg), lernis Esperanton en 1968 per la libro li ricevis el lia onklo. Li laboras en iu ŝipa kompanio.

Kaj bedaŭrinde mi ne povis renkonti S-ron Yong Tet Kong, kiu estas la plej aĝa esperanstisto el Singapuro kaj prezidas la asocion.

Ni libere parolis pri Espernato-movado de Singapuro kaj Nepalo. Mi havis bonan impreson kaj ideon pri Singapura movado per la Gvidlibro pri Azia Movado, verkita de S-ino Doi Ĉieko.

Esperanto-movado venis al Singapuro en ĉirkaŭ 1950 kaj rapide malrapide la etoso kresis, malgraŭ la fakto ke ili ests tre tre okupita. Ili renkontiĝas proksimume unu foje en du monatoj kaj precipe kiam vizitas al ili eksterlandanoj. Estas mutlaj membroj en sia alsocio, kaj same kiel ĉie, venas malpli ol 10 dum kunvenoj.
Ĉar mankas regula kunveno, ili ne havas bona praktikas la lingvon. Sed ili bone komprenas nin.

Zend estis la unua kontakto por mi. Li sufiĉe bone uzas la lingvon kvankam li lernis ĝin nur antaŭ ses monatoj kaj per reto. Do li diris ke estis la dua fojo li vere parolis ĝin. Tamen mi surprizis ke li bone parolis ĝin. Mi salutas la viglan inteligentan kaj esperoplenan junulon.

Jenny estis alia kontako kiu respondis min kaj ni korespondetis per la angla por bona interkompreno. Tamen mi parolis Espeoranton dum renkontiĝo kaj ŝi diris ke ŝi komprenis min. Ŝi kelkfoje diris en duona Esperanto kaj mi ĝojis ke ŝi tre deziris paroli Esperanton.

Same estis al Sing, kun kiu mi korespondis per lernu.net. Ŝi ankaŭ malfacile skribis Espernaton. Sed ambaŭ promesis ke ili korespondos kun mi en Esperanto!

Goh estis serioza sed inteligenta viro. Li mem lernis la lingvon sed li daŭre gvidis kaj helpis aliajn homojn en Singapuro per la lingvo.

Mi tre ĝojis ke Espernato-etoso ja vivas en Singapuro. Mankas al ili oficejo, kunvenejo, lerno-materialo kaj gvidanto. Alion ili bone kapablas aranĝi sed plej grave, ili mankas tempon. Zend diris ke junuloj havas intereson pri Espernato sed ili tute mankas tempon pro peza studado. Kaj mi kredas ke ili sukcese aranĝon tempon se iu nur memorigas pri la ĉarma vivo de esperantisto.

Mi bedaŭras ke UEA aŭ KAEM preskaŭ forgesis ke Esperanto ekzistas en Singapuro. Revuo Esperanto kaj Jarlibro tute ne havas spacon por Singapuro, tion mi povas kompreni. Sed estis malfacile por mi digesti ke mi ne vidis Singapuron eĉ en Esperanto en Azio de long tempo. Mi certe raportos pri mia vizito al ĝi.

Esperanto ja revigliĝos kaj la membroj pli multiĝos se KAEM povas iel subteni la aktivaj esperantistoj tie. Mi opinias ke KAEM iel devas proponi al Singapuranoj ke ili membriĝu aŭ delegitiĝu al UEA. Mi volus paroli kun li.

Mi ĝojas ke S-ro Yong vizitos al Jokohamo. Kaj espereble, li partoprenu en la kunveno pri Azia Agado. Tia maniere, oni povas vidi alan verdan landon en Esperanto-mapo de Azio. Ĉu iu imagas pri Azia Kongreso en Singapuro? Ni komencu revi hodiaŭ.

Krome mi iomete parolis pri la lingva situacio en Singapuro. Interese por mi, la malgranda lando jam donis egalajn rajtojn al kvar lingvojn - La ĉina, la langla, la malalja kaj la tamila. Perfekte. Do ĉiuj estas egalaj lingve.

Post renkontiĝo, Zend kaj Frank gvidis min ĝi Mrina Bay kaj Esplanade. Estis nekredeble interesa loko, kie gejunuloj ripozas senzorgange la mondon, familianoj piknikas kaj maljunuloj trovas vidi movantan mondon.

Mi ĝojis vidante senatentaj paroj de gejunuloj, kiu estis okupitaj inter si, farante preskaŭ ĉion. Mi demandis min, ĉu amo ne povas ekzisti sen montrado? Estas tipoj de amo en la mondo eble. Eble estas urba amo, kie homoj ne devas pesni pri familio aŭ societo. Eble tio estas moderna amo, kie oni ne pensas multe pri koro kaj respondeco sed nur pri korpo kaj plezuro.

Reveni al loĝjo estis laciga. Zend volis montri al mi la trajnon kaj mi ne volis tiom peni ĉar estis pli longa. Do mi preferis uzi la taksion kaj mi sciis estis malfacilega. Dum eble unu horo mi piediris aŭ promenis - de mezorienta parto ĝis nordorienta pardo de la lando. Mi ĝojis ke Singapuro ne doramas - homoj laboras kaj ĝuas vivon eĉ dum nokto. Estis jam noktomezo kiam mi finfine atingis al loĝejo, ne kredeble laca.

Mi preskaŭ ne dormis ĉar ni devis atingi al la Changi flughaveno je la 6a matene.

2007/07/11

Mi estas en Singapuro

Estas 2.00a matene de 12a julio. Mi ankoraux ne povis dormi. Imagu kie mi nun estas -- mi estas en Singapuro. Mi lasis mian karan hejmon je 11.30a matene hieraux kaj nun mi ankoraux ne tusxisl liton. Estas longa rakonto.

Estas varmege sed tre plezure, cxio esats pura, bela kaj trankvila. Ecx nun mi povas vido homojn pasatene sole aux simple gxojante la silentecon.
Nun mi jxus sukcesis trovi la malkaran logxejon en Singapuro. Gxi nomigxas The Hive Backpacker's Hostel, cxe Serangon Rd. Kio estas la plej bona tie cxi? Oni donas al mi retservon senpage!! Kia lukso mi imagas pri? Cxio estas en ordo. Mi vidis la liton kaj mi ne volis dormi! Ni decidis viziti al la magazeno "Mustafa" kaj eble matene revenos por ripozi.

Atingante al la flughaveno mi tuj skribis al Zend kaj denove telefonis al Jenny. Dio, pardonu min, mi telefonis al sxi noktemeze. Mi hontas. Sed mi ne ecx rigardis al la horlogxon kiam mi telefonis al sxi. Mi tiom volis informi miajn karajn samideanojn de Singapuro ke mia revo viziti tiun cxi urbon realigxis. Mi logxos tie cxi gxis la 14a. Jam estas planita rendevuo dum tiuj vespero. Mi tre volus diskuti pri Esperanto kaj aliaj aferoj pri Singapura vivo. Kaj mi volus scii kiel funkcias E-movado.

Mi morgaux matene telefonos al Zend kaj petos lin renkonti min iam.

Mi poste skribos longe pri cxio.

2007/07/07

Nova kanto mia en Esperanto

Trasn la rivero, en la vilagxo
Logxas mia amikino kara.

Sole iras al bazaro, kaj vendas la lakton (sole iras al bazaro)
Vivas simple kaj felicxe, do estas aminda (vivas simple kaj felicxe).

Dum la pluvanta sezono, dauxris nia amikeco
Ni gxoje kantis kaj dancis, jen kaptis nin enamigxo.

De monto gxis rivero, mi akompanis vin (de monto gxis rivero)
Sorto mia sed devigas, lasi vian amon (sorto mia sed devigas).

Pardonu se morto trafus min. vi ne vidus min denove
Se mi sukcesos travivi, venos al vi kun la rozo.

===
Hodiaux estas la naskigxtago de nia regxo Gyanendra. Hieraux li invitis al politikostoj, diplomatoj kaj aliaj por vesperamangxo. Sed ne multaj homoj iris. La diplomatoj unue deklaris ke ili ne iros al tiu regxo. Bonege.

Kaj hodiaux psottagmeze esats plano de pro-regxo okazigi demonstracion por "bondeziri" al al regxo kaj aliaj junuloj jam decidis malsukcesigi tiun demonstracion. Eble okazos batalo inter ili. Mi timas.
===


Kaj mi jxus trovis ke jena homoj ricevis 1500 eurojn por IJK el KAEM.

El Nepalo:
1. Mukunda Bahadur Chhetri ------ Studento
2. Archana Joshi ---------- Studentino
3. Santosh Karki ----------- Studento
4. Shakuntala Dhakal ------------ Bankoficistino
5. Binita Rimal -------------- komercistino
6. Bharat Kumar Ghimire ------------- instruisto (kiel vojag^gvidanto)

Mi gratulas al cxiujn. Sed cxu iu klarigos al mi kiu estas Binita Rimal? Mi ne pensas ke mi ecx iam renkontis sxin. Pardonu, mia memoro estas iom malnovstila.