2006/03/30

Nia kunveno kun turisma oficisto


Marto 30, 2006

Hodiaŭ posttagmeze ni havis seriozan diskuton kun la ĉefoficisto de Nepal Turisma Oficejo (NTB).

Mi, Mukunda, Narendra, Bharat kaj Poshraj kune monstris nian malkontenon kaj malĝojon pro la informo kiun la NTB dissendis post kiam NESPA skribis al aktivistoj de homaj rajtoj kaj ĵurnalstoj ke Marzena kaj Vojtek estis forkaptita de Maoistojn.

Anstataŭ helpi nin trovi kaj sciis la ĝustan informon pri la gepoloj, NTB rekte skribis al ĵurnaloj ke la informoj de NESPA estis misinforminta kaj ke ili vere ne estis forkaptitaj.

Ni rekte diris ke ni nur volis helpi al la gepoloj ĉar estas geesperantistoj kaj ni havas tian mondskalan rilaton inter ni.

Kaj, la oficisto respondis ke ili nur volis savi la imago de la lando. “Persono aŭ asocio ne gravas. Nur lando gravas,” diris la ĉeoficisto Tek Bahadur Dangi al ni.

Ili fakte volis pruvi ke ne estas problemo por turistoj en Nepalo.  Ili pensis ke se oni legas tian novaĵon ke la Maoistoj forkaptas turistojn, multaj turistoj ne venus en Nepalo.

Mi ne povis kompreni, kial la registaro kaŝas informojn kvankam ĝi scias ke la tuta mondo scias pri la vero kaj ili scias kion ili devas timi kaj kion ili ne devas.

Ni geesperantistoj decidis klare skribi al UEA, Pola Esperanto-Asocio kio vere okazis al ni kaj ni ne dissendis la informon senbaze.

Mi ne povas kompreni kial la registaro elspezas tiom da mono por la luksa oficejo NTB. Vidu, kiam ni informis pri la forkapto de geesperantistoj, ili ne reagis. Ili virtuale dormis kiam ni estis senpatiencaj. Kaj finfine ni sukcesis trovi ilin kaj sciis ke ili ne plu estis danĝeraj kaj ili sukcesis eliri la kaptadon paginate monsumon kiun la Maoistoj psotulis kiel regulo. Do, kiam NTB  aŭdis ke la gepoloj estis sekuraj, ili venis por doni sian informon -  ne por danki nin ke ni kontaktis la gepolojn aŭ zorgis ilin, nek NTB ĝojis ke la turistoj estis eksterdanĝera. Sed, anstataŭe, ili skribis ke NESPA dissendis misinformojn. Hontinde.

Anstataŭ aŭskulti nin, la NTB citis informojn de la Maoistoj (kiujn la registaro mem nomis kiel teroristoj) kaj volis pruvi ke ni esperantistoj estis mensogantoj. Tio monstris ke ni eraris kompreni NTB-n kaj invitis al niaj esperantaj kunvenoj kiel gastoj.

- - -

Hodiaŭ posttagmeze, mi estis ĉe la programo kiam parolis la "buŝo" de la registaro. Li eble denove ordenos irmalpermeson pro ke la politikaj partioj ne plu okazigu la demonstracion. Jam estas anoncita ke okazos grandan demonstracion la 8an de la aprilo kaj de 6a ĝis la 10a okaos la striko en la tuta lando.

Eble, oni pensas ke denove la reĝo malpermesos uzon de delefono kaj reto. Mi timas.

2006/03/28

Klarigo pri malaperintaj gepoloj


Marto 28, 2006

La "novaĵo" pri forkapto de la polaj geesperantistoj-mondvojaĝantoj - Marzena kaj Woytek, jam kreis ĥaoson en Esperantio. Jen mi donas mian klarigon je mia flanko.

La plej grava punkto de la rakonto estas tio ke nun ili estas liberaj, dank' al dio ! Tamen restkas aferojn klarigendajn. Ili, laŭ NESPA informo, nun piedvagas ĉirkaŭ la monto kaj revenos eble post unu monato.

La 24a vendrede: Mi aŭdis vespere ke ili esis forkaptitaj de Maoistoj kiam ili volis trapasi Jiri, sur voje al Monto Everesto. Ili havis planon piedvagi ĉirkaŭ la Monto-Eversto. Mia raportistino-edzino ricevis tiun informon en sia oficejo sed mi ne ricevis ĝin en mia oficejo.

Mi suspektis ke verŝajne ili refuzis pagi la takson al Maoistoj, kiu estas neskribite deviga kiam oni eniras ilian regionon. Eĉ la registro de la reĝo ne povas nuligi ĝin. Ni scias ke Maoistoj neniam ĉagrenas aŭ atakas turistojn senkiale. Mi estis tre nervuza sed estas tute senhelpa samteme.

NESPA dissendis la informon al ĵurnaloj, aktivistoj de homaj rajtoj ke du geesperantistoj estis forkaptitaj de Maoistoj, kun suskriboj de kvar de la estraranoj. Poshraj telefone informis pri tio (dank' al li) vespere. Mi iom timis doni tiun novaĵon ĉar neniu estas certa kaj estas nepre tre serioza kaj grava afero. Se ne estus vero, la Maoistoj certe antaŭjuĝos nin (fakte ili neneiam estas pozitivaj al novaĵoj elsenditaj). Mi parolis pri tio kun mia redaktoro kaj li ne permesis meti novaĵon sen informilo oficiala. Unue, la informo de NESPA (por ni) ne estas oficiala kaj due, eĉ tiam, la informo ne venis al mi ĝis la 9.00a nokte kaj mi revenis hejmen.

La 25 sabate: Mi vizitis al NESPA tagmeze. Prezidanto ne venis kaj ĝenerala sekretario diris ke la gepoloj telefonis al Mukunda de ie kaj lia filo akceptis la informon ke ili estis kaptitaj de Maoistoj. Estis terure !

26an dimanĉe: Kvankam mi havis oficialan informon de NESPA, mi ne volis disdoni la informon en mia ĵurnalo. Mi jam blogis persone. Vespere, mi trovis ke Homaj Rajtoj Asocio de Nepalo (HURON) sendis informon al nia oficejo, citinte tion de NESPA, kaj petis al Moaistoj ke ili baldaŭ liberigu la kaptitoj (estis nur nomoj de du geesperantistoj, kvakam fakte estis kvarope, ĉiuj gepoloj).

Mi preparis novaĵon, ĉar estis pli kredeble - kaj esperis ke eble elsendo de novaĵo klarigos la aferon ĉu ili vere estas Maoistoj aŭ ne. Samtempe, www.nepalnews.com ankaŭ donis novaĵon per la informon kiun NESPA sendis vendrede.

27 lunde : aperis mallongan novaĵon en nia ĵurnalo www.thehimalayantimes.com. Estis mia feria tago sed mi estis en kontakto kun raportistoj kaj petis ilin, se eblus ili kontaktu kun Maoistaj aktivistoj el Lukla. Kaj mi telefone parolis kun kelke da HR aktivistoj kaj ili diris ke Maoistoj jam sendus klarigon se ili vere forkaptis iun. Dubo kreskis, sed ni iel estis maltrankvila.

Je la 5.30 Pola Radio telefonis min kaj demandis mi kion mi scias. Mi klarigis min kion mi ĝis tiam aŭdis - ke la poloj estis forkaptitaj, laŭ la plej aktuala informo mi havis. Fakte, mi ne sciis pri la aktuala informo kaj diris ke ili ne ankoraŭ estis for de kontakto.

Je 6.30 Poshraj telefone informis ke la gepoloj fakte estis liberigitaj de la Maositoj. Laŭ li, la Poloj jam telefonis al Mukunda dirante ke ili estis liberaj post 24 horoj en kapto Maoista.

Denove venis voko el Pola Radio kaj demandis ĉu ili estis liberaj. Mi diris jes.

Mi ne laboris dum tiu tago sed aŭdis el miaj raportisto-amikoj ke Nepal Turisma Oficejo (NTB) opoziciis la raporton de NESPA, dirante ke la turistoj fakte ne estis forkaptita de Maosito kaj nur havis miskomprenon kun lokuloj.

Laŭ la informo de NTB, estis nur "misleading news about the four Polish nationals". La informilo diris ke unu el la membro de NTB parolis kun unul el la poloj kaj li/ŝi diris ke ili ne estis forkpatitaj. Strange !

Aliflanke, S-ro Mukunda Pathik, la prezidanto de NESPA, skribis en la retgrupo "nepalaj-esperantistoj" la 27an de marto pri tiu evento. Sed li ne rekte skribis ke ili estis forkaptiaj. Li simple skribis, "Unue ili informis al mia familio kaj Nepala Esperanto-Asocio elsendis mesaj'ojn al tiaj homoj tiuj kiuj laboras pri homaj rajtoj, j'urnaloj kaj aliaj konsernaj oficejoj kaj homoj...Tiam li forgesis ke estis li kiu dissendis informon ke la gepoloj estis kaptitaj de Maoistoj.

Kaj denove, li skribis ke, "ni sukcesis rekte paroli per telefono kun polaj samideanoj. Ili devis doni monon kiel donaco kaj nun ili estas en ordo." Tie li denove ne volis skribi ali kiu ili donacis monon kaj ke ili estis liberigitaj de Maoista forkapto. Tia informo denove malfaciligis min.

Dume, kelke da samideanoj el divesraj landoj monstris sian intereson pri la grava afero. www.ĝangado.com preparis novaĵon laŭ mia blogo. Adam Wilkus,  Masakato,  Karlos Enrike,  fiskot estis ili.

Mi elkore dankas al ĉiuj kiun monstris sian amon al la poloj kiuj trovis ian ajn problemon en Nepalo, al NESPA kiu monstris sian klopodon serĉi la perditajn samideanojn. Kaj precipe dankas al Radio Pola kaj Ĝangalo.com kiu serioze raportis pri la evento.
[el arhxivo de mia malnova blogo]

2006/03/26

Margreet - ĵurnalismo - raporto


Marto 26, 2006
  
Margreet revenis hejmen hodiaŭ matene. Ŝi esti tre tre feliĉa post 10-taga meditado. Krome, ŝi diris ke ŝi ankaŭ povis kuraci ŝin je ŝia genuoj. Mi ĝojas ke mia propovo viziti al Vipaŝano plaĉis al ŝi.

Hieraŭ mi estis ĉe la raporto prezentado de Internacia Misio pri Ĵusnalsma Libereco.

Ili rekte diris ke la registaro devas ne subpremi la ĵurnalistojn kaj petis ke sen libereco de ĵurnaloj oni ne kredos ke demokratio vivas en Nepalo.

Malbona novaĵo:

Margreet forlasis Nepalo post unu monato. Ni tre bone amikiĝis dum tiu periodo sed ankoraŭ ne sufiĉis. Kredeble, nia korespondo daŭros eterne
[el arhxivo de mia malnova blogo]

2006/03/25

Ĵurnalismo en Nepalo jen antaŭ miaj okuloj


Marto 25, 2006

Hieraŭ mi aŭskultis junan ĵurnalistinon kiu esits malbonege atakita de policanoj en mallumaj ĉambroj kiam ŝi estis arestita dum 35 tagoj. Mi scias kiom malfacila estas labori kiel ĵurnalisto sub diktatora regado. Sed hieraŭ mi vidis ke estas centoble pli danĝra por virinoj.

Bhawana Prasai estas ŝia nomo. Ŝi havis ĉirkaŭ 25 jarojn kaj laboris por iu Nepali-lingva magazino. Surprize ŝi estis en barako aŭ en policejo de la 9an de februaro ĝis 15an de marto kaj la policanoj ne havis ian paperon pro aresti ŝin. Ŝi estis arestita de policanoj en ordinaraj vestaĵoj kaj kunportis ŝin en nekonata loko kovrinte ŝiajn okulojn.

Kiam la policanoj trovis ke ŝi iam verkis artikolon kiel virinoj estas malbone traktataj en malliberejoj, ŝi devis frontis ĉioon kion ŝi eĉ ne vidis en sixa sonĝo. Ĉiu tage ili atakis ŝin fizike kaj minacis ke ili seksatencos ŝin. kaj tio darŭ ris ĝis la fino. Ŝi rakontis pri tio kiel maŝino antaŭ ĉirkau 50 ĵurnalistoj kaj ŝi sole ploris.

Ne. Tio ne devas daŭri en mia lando. Tiaj diabloj povas vivi nur kiam diktaroro sidas sur la trono.

Nunteme Internacia Misio, konsistata el 12 internaciaj ĵurnalistaj organizaĵoj, estas en Neaplo por studi la veran staton de ĵurnalismo.  
[el arhxivo de mia malnova blogo]

2006/03/24

Geesperantistojn kaptis Maoistoj


March 24, 2006

Ŝokite, mi ĵus aŭdis ke la polaj geesperantistojj, kiuj estas en Nepalo kaj vojaĝonta al la regiono de Monto Everesto estis kaptitaj de la Maoistoj.

 Hodiaŭ vespere mia edzino, kiu laboras en alia ĵurnalo telefone informis min pri tio (Nespa jam dissendis informojn por ĵurnaloj). Sed tiu dokumento ne venis ĉe mia oficejo. Vespere telefonis al mi Narendra kaj Poshraj kaj petis al mi peti helpon de aktivistoj de homaj rajtoj. Mi certe faros tion. Mi diris al ili ke mi jam sciis pri tio sed mi ne povas eldoni novaĵon pri tio ĉar mia redaktoro diris al mi ne ni ne traktu tiajn seriozajn informojn sen oficiala informilo el Nespa. Nun estas 9.05 vespere sed ĝi ankoraŭ ne venas.

Mi tre bedaŭras... kaj esperas ke la Maoistoj baldaŭ liberigu ilin tuj.
[el arhxivo de mia malnova blogo]

2006/03/23

Peto al Auxstriaj samideanoj


Marto 23, 2006

Estimataj samideanoj de Aŭstrio,
Saluton. Mi skribas al vi el Nepalo. Mi estas fakdelegito pri ĵurnalismo kaj ankaŭ laboras kiel raportisto.

Mi havas peton. Ĵus venis princo de Nepalo en via laondo por transdoni paron da rinocero al la registaro de Aŭstrio. Estas plezure ke ni havis ion por donaci al tiel bela kaj kultura lando.

Sed tiu donacado jam kreis bruon en Nepalo. Fakte, Nepalo ne rajtas "donaci" tiajn specialajn bestojn eksterlande - estas kontraŭleĝe. Sed la princo, kiu mem estas prezidanto de ia fonduso pri
naturkoservado. Kaj kiel princo de la lando, kie la reĝo havas ĉiun politikan rajton, li subite sendis la paron sen informo al la popolo.
Oni multparte suspektas ke la princo donacis la bestojn por ricevi ian tian profiton personan de la registaro de Aŭtrio.

Mi petas bonvolu trovi pli detalajn informon pri la rinocero kaj sendi al mi - kiu petis la donacon, kiom la Aŭstria registaro volas pagi por tio? kial la princo estis preta donaci ilin kaj kiom/kion li gajnas donacante la posedaĵo de la tuta lando?

Mi estos pli feliĉa se vi skribos al iu redaktoro de ĵurnalo pri tiuj aferoj. Mi opinias ke popoloj de Aŭstrio devas resendi la bestojn al Nepalo ĉar tiu donaco ne venis al via ladon kun konsento
de la popolo.

Vi scias ke nun Nepalo mankas demokration kaj reĝo faras ĉion laŭ sia volo. Do, la ĵurnalistoj multe riskas sin raportante pri tio.
Bonvolu ne citu mian nomon sed mi tre esperas ke vi povos skribi al viaj amikoj pri la kontraŭleĝa donaco el Nepalo. Eble almenaŭ dum Esperanto-eventoj. Jen, Esperanto estas ĉiam preter politiko kaj por popoloj, ĉu ne?

2006/03/22

Princo donacas rinocerojn kontraŭleĝe


Marto 22, 2006

Kiam Nepalanoj pli multe implikiĝas je politikaj krizoj, la princo de Nepalo Parash sukcesis sekrete aranĝi kontraŭleĝan “donacadon” de rara animalo rinocero al Aŭstrio. la paro de renoceroj estis jam senditaj antaŭ dek tagoj al Aŭstrio kaj hodiaŭ la geprincoj kun aliaj helpantaj registaraj oficistoj flugis tien por oficiale donaci ĝin al la prezidanto de registaro de Aŭtrio.

La princo prezidas tiel nomatan ne-registara organizaĵo pri naturkonservado sed estas tia pseudo-registara organizo kies patrono estas la reĝo.

Antaŭ la demokratia periodo, tia donacado kontraŭ neklara profito de la reĝa familio estis fifama kaj estis malpermesita dum pasintaj dek jaroj.

Ĉar Nepal estas la membro de Kunveno je INternacia Komreco de Danĝerigitaj Specoj de Ĝungalaj Floroj kaj Bestoj (CITES) ekde 1975, ĝi ne rajtas eksporti kaj importi tiajn animalojn eksterlande. Kaj ĉar Nepalo jam ricevis multege da mono el eksterlandaj organizaĵoj je konservado de rinoceroj, ili ankaŭ postulas klarigon pri la donacado.

La registaro tie ĉi nenion jam diskonigis pri la plano donaci, nek la registaraj oficistoj iam klarigis kial ni donacos ilin al Aŭstrio kaj kion Nepalo gajnos per ĝi. Neniu scias kiel la princo povis decidi pri la kontraŭleĝa donaco ilin sen permeso (au kun) de registaraj oficistoj kaj kiel li sukcesis flugigi la bestojn en aviadilo kiuj estas bone garditaj en la ĝangalo.

Kelke da organizaĵoj jam esprimis malkontento pri la sekreta donaco, menciante ke tio povas esti ia donaco kontraŭ individua profito de la princo. Sed pro la rekta regado de la reĝo, ili ankaŭ ne povas malferme protesti kontraŭ ĝi.

Unu el tiaj organizaĵoj hodiaŭ skribis al la registaro ne ricevi tian donacon ĉar tio ne reprezentas la amon de la popolo.

PS: Ĉu vi scias pri www.raporto.info?

2006/03/18

Renkontiĝo ĉe Nespa


Marto 18, 2006

Hodiaŭ estas la unua sabato laŭ la registara kalendaro kaj do devas okazi la estrara kunveno de Nepala Esperanto-Asocio. La bonsanĉa partopreno en la Internacia Himalaja Renkontiĝo ja donis al mi energion denove estis pli proksime al la landa movado. Jen mi aranĝis tempon ke mi ankaŭ ĉe estu.

Mi estis tie je la 12.00 sed nur trovis min Bharat, Narendra, Poshraj kaj (kiu alia?). Bone post duonhora atendo mi trovis sufiĉe multe por diri ke estis kunveno. Oni multe krokodilis pri diversaj aferoj  - de politiko ĝis teĥnologio. Ni tralegis novaĵon pri Azia Kongreso en revuo Esperanto kaj la foloaro en Ĉina Radio Internacia. Ĉefe ni memoris bonajn anekdotojn pri nia piedvagado. Kaj finfine mi devis tiri ilin al kunvenaj temoj je 1.00, ĉar mi devis foriri.

Kvankam ne estis sufiĉe da estraranoj por decidi ion, oni komenics neformalan disukuton. Oni tre vigle diskutis ke ni devas aĉeti teron/domon kun la mono ni havas kaj ni devas lui pli malmulte kostan ĉambron por la asocio. Jam estas tre malnovaj temoj - oni jam diskutis pri tio multfoje sed ankraŭ ne okazis vere io. Kaj denove la sama filozofio ke devas fari tion kaj tion. Ni vidu kio vere okazos.

Kaj oni volis paroli pri la Renkontiĝo. Oni parolis ke Agrihotri elspezis tiom kaj tiom. Mi demandis la kial Bharat kaj Archana devis veni al Pokhara (kiam ni finis nian piedvagadon). Li respondis por instrui Esperanton. Mi demandis ĉu li sukcesis instrui iun, li jesis. Sed mi raportis ke mi aŭidis ke neniu lernis. Li diris tio estis alia afero ke li ne sukcesis instrui. Do la centro de la diskuto - kial oni devas vojaĝi per la monon de asocio kiam ne estas certa ĉu oni sukcesos. Lia rekta respondi surprizis min - "Mi estas ĝenerala sekretario kaj mi povas viziti ien ajn se mi sentas bezonon." Prakas Shrestha iom rekte atakis lin demandante kiu pagos lian viziton ktp kaj Bharat montris sian econ - "Oni ne rajtas demandi al mi antaŭ ol mi prezentas sian elspezon". Ho ve ! tio estas 'reĝa demokratio' mi pensis, kaj ne plu volis sidi tie.

Kaj do oni konsentis ke la la promeso de Agrihotri donaci 4,000 rupioj al Poĥara filio esta sia privata donaco kaj oni devos decidi ĉu ili donacu monon por aĉeti ŝrankon aŭ ne.

Denove oni diskutis pri malsukceso kolekti membrokotizon kaj preferis igi homojn dumvivaj membroj. Antaŭe eble ĉirkaŭ 1993, ni, tiamaj geesperantistoj decidis ne esti dumviva membro ĉar ni ne povos daŭre pagi membrokotizon kaj la asocio malprofetos. Se estas ĉies deziro, mi tuj volas esti dumviva membro.
 [el arhxivo de mia malnova blogo]

2006/03/14

Internacia babilado


Marto 14, 2006

Estis tre interesa tago hieraŭ. Post longa atendo, mi volis iom helpi al Margreet trapasi la urbajn stratojn. Do estis mia libera tago kaj promesis al ŝi ke mi helpos ŝin kun rajdo sur mia motorbiciklo. Ni ekis kaj unue volis ren konti la gepoloj kiuj vizitis N epalon. Ni iris al la hotelo kaj iris al sia ĉambro - do nia internacia babilado komencis... De tagmezo ĝis 5.30 vespere ni daŭre babilis - de politiko, religio, socio, ĝis Esperanto-movado. Je estis senfina kaj ni devis halti. 

Estis Maĵena kaj Vojtek, la junaj mondvojaĝntoj el Pollando. Ili jam pasis 3 jarojn vojaĝante preskaŭ ĉiuj landoj de Azio (krom Koreio kaj Japanio) kaj ne ankoraŭ scias kiom longe sia vojaĝo daŭros. Same kiel romano, ni aŭskultis ilin. Vere kortuŝaj kaj inteligentaj ili estis. Kaj krome, ili h avis belanjn fotojn. Cetere, Margreet interesiĝis pri mankomputilo - do pru vas ke ŝi estas pli juna. Vespere venis Mukunda kiu tuj forlasis nin kaj poste aperis denove Narendra, Poshraj kaj Rustam. Margreet loĝos ĉe Poshraj kaj venos al mi hodiaŭ kaj do morgaŭ iros por Vipassana meditado dum 10 tagoj. Ĉu vi mem volas legi ilin? Bonvolu viziti ilin ĉe: www.niavojaĝo.prv.pl Kaj hodiaŭ mi renkontis ges-roj Dominique kaj Jean Jack. Ŝi ne bone parolas sed mi ĝojas ke ŝi veturas 60 kilometrojn por lerni la inernacian lingvon. Ŝi piedvagados ĉirkaŭ Annapurna montaro dum unu monato. Mi volus renkonti ilin denove. Ŝi diris ke Mukunda ankaŭ vizitis ŝin hieraŭ vespere.

2006/03/12

nepalesperanto


Marto 12, 2006

Nepalo havas sian retdiskutejon neformala: http://groups.yahoo.com/group/nepalesperanto

Bonvolu aliĝi kaj montri vian amon al Nepalaj geesperantistoj !

Aŭ simple skribu malprenan leteron al : subscribe-nepalesperanto@yahoogroups.com kaj vi ricevos konfirmilon kiun vi devas respondi por aliĝi. 

[el arhxivo de mia malnova blogo]

Al NESPA Oficejo, vortaro, motorbiciklo

Februaro 12, 2006

Post longa tempo, mi vizitis al la Nespa Oficejo hieraŭ. Mi volis scii pri novaĵoj pri Internaicia Himalaja Renkontiĝo. De kelkaj amikoj mi aŭdis ke oni sanĝis la programerjojn post ilia aliĝo. Ne estis iu por paroli oficiale pri la sanĝoj en Renkontiĝo. Bedaŭrinde, kiel ĉiam. Nur estis junuloj.

Mi iam pensas ke IHR donas al ni profiton sed daŭre ni perdas geamikojn de Nepalo. Vidu, je la unua fojo, estis pli ol 30 da gastoj el diversaj landoj. Kaj nun mi aŭdis ke ni havos nur 10. Dank' al S-ro Hori, ni daŭre bonvenigas Japanojn ĉiu foje. Sed nia renkontiĝo ja estas en problemo (se oni sentas ĝin). Oni devas pri pensi pri revozo.

Kaj estis bonsanĉe ke mi parolis kun Philip pri la bedaŭrinda vortaro. Apsana demandis al mi ĉu la vortaro ankoraŭ ne aperis? Kiu pli multe atandas ĝin ol mi? Mi demandas sin? Estas eĉ pli malfacila rakonti kiu kulpas. Bone.Mi renkontos lin ĉe lia oficejo morgaŭ kaj diskutos kia maniere ni povas solvi la problemo. Bedaŭrinde, ĝi ne aperaos eĉ dum la venonta IHR.

Jes, morgaŭ mi planas aĉeti novan motorbiciklon. Estas kontraŭleĝa aĉeti ion per la sistemo en kiu ni pagas poste por mi. Ĉar mi jam multege ŝuldas al la banko pro mia domo-konstruado. Mi iel jam aranĝis sed mi vidos ĉu mi sukcesos aŭ ne. Mia antaŭ amotorbiciketo fuŝis post la akcidento kaj sendis por forvendi, sed mi ankoraŭ ne ricevis la monon.

2006/03/09

Jen IHR finis hodiaŭ

Marto 09, 2006

Hireŭ nokte mi alvenis ĉe mia amata hejmo post semajno-longa vagado ĉirkau la monto Dhaŭlagiri kaj aliaj. Kompreneble mi estas laca, kiel ĉiuj partoprenantoj de la IHR.

Sed nepre estis ĝojiga. Mi ne scias kiel mi rakontu. Ne. Mi poste verkos longan vojaĝrakonton eble por mia blogo, post kelkaj tagoj. Mi havas tiom multe por rakonti vin...Krom ĉio S-ro Sanpei el Japanio kaj S-ro Hareram el Nepalo aldonis pli da ĝojo per siaj individuaj ecoj.

Ĉiuj estas sanaj kaj pretaj denove vagadi en montaro, kvankam iliaj korpoj ne plu povas permesi ilin.

Mi ĝojas ke mi partoprenis la renkontiĝan vagadon. Mi dume lernis multajn "novajn kolorojn" de la Nepala E-movado. Estis kelkaj aferoj kiuj estis preter miaj imagoj. Nia asocia ne plu estas tia kia mi vidis antaŭ ol mia aktiva partopreno ĝis 1994. Gratulon ĉiukaze al "respondeculoj". Hodiaŭ vespere okazos la "Internacia Fespero" antaŭ la fino.

2006/03/03

Mi estas en Mustang

Marto 03, 2006

Mi tre ĝojas blogi hodiaŭ. Etas ĉiel speciala. Mi partoprenas la 6an Internacian Himalajan Renkontiĝon. Estas en tute 24 membroj. Ege interese !!!

Mi blogas el Jomsom (2710m), flughaveno de Mustang distrikto. Multe blovas forta vento.

Matene ni estis ĉe la templo de Muktinath (3750m). Estis tiom frosta ke eĉ fluanta akvo frostiĝis kaj troviĝis glacio sur la akvo kiu falis sur niaj vestaĵoj.

Ni ĉiuj fartas bone - kun Ursula, Margreet, Hori kaj aliaj. Sed kompreneble ĉiuj estas lacaj. Ni vagadis dum ĉirkaŭ 5 horoj.

La retan servton troviĝas sed tre malfacile funcias.