2012/02/25

Tradukeblas en Esperanto nun per Google



Estas bonega ke Google aldonis Esperanton kiel unu el lingvoj por kio ĝi donas servon de tradukado.
Bonvolu legi la raporton de libera folio:
http://www.liberafolio.org/2012/google-ektradukas-esperanton

Jam aperis kritikoj ke ĝi ne estas sufiĉe bona kaj donas al ni erarojn. Tio estas nature. Sed pli grave estas tio ke ĝi ekzistas nun. Almenaŭ inter Facebook-uzantoj tiu novaĵo disiĝis rapide. Estas utila ili por homoj kiel mi, kiuj daŭre faras eraron dum skribado. Multaj geamikoj neesperantistoj montris feliĉon ke ili povos kompreni mian skribaĵon aŭ ili ankaŭ povos respondi en Esperanto. Certe estas eniro al la nova epoko de Esperanto-historio. Nun, multaj homoj skribos en Esperanto ĉie en la reto.

Sed, ĉu vi ne timas ke ĝi produktos "maŝin-esperantistojn"? Jam ĉe ni (almenaŭ en Nepalo) ekzistas homoj kiuj ne parolas Esperanton sed ĉiam volas fotiĝi kun la verda standardo aŭ kun aliaj esperantistoj, por montri al fremduloj ke li/ŝi estas esperntisto? Ili iel volas esti kun la grupo de Esperantistoj kaj montras al ne konataj fremdlandanoj ke ili estas esperantistoj. Ili ne partoprenas en diskutoj aŭ prelegoj sed volas promeni kaj fotiĝi.

Ili neniam komprenas ke Esperanto temas pri demokratio, multlingveco, lingvaj rajtoj ktp. Ili nur komprenas ke troviĝas esperantistoj en multaj langoj (riĉaj landoj) kaj ili povas helpi vin vojaĝi tien aŭ simple migri.

Kion vi opinias? Ne temas pri tiuj kiuj subtenas aŭ akcpetas nian ismon. Mi parolas pri tiuj homoj, kiun nek parolas, nek komprenas, nek akceptas nek agnoskas nia "batalon". Sed ili nur venas al nia asocio ĉar ni iam donas senpagan manĝaĵon, aŭ eblecon por senpagan vojaĝon. Ili venas al nia asocio nur por diri ke "angla lingvo estas la solvo"...!

Nia Nepala Esperanto-Asocion iam elektis sin-ron kiu ĉiam parolis la anglan kaj ŝi oficiale diris ke "Espernato is a funny language and it is useless".

Tiaj homoj venos al via ĉambro (=ekrano de komputilo) kaj estos por vi malfacile kiujn estas viaj amikoj kaj kiuj ne estas malamikoj. Ni jam diskutis ke ĉiuj esperantistoj ne estas samideanoj. Kaj nun, venas tempo ke ni diskutu ke ne ĉiuj esperanto-skribantoj estas esprantistoj. Ho ve! estos nia pura, amikeka kaj amo-plena mondo de esperantistoj pli kaj pli ĥaosa.

No comments: