2011/04/17

NEspA kaj bofiloj

Hieraŭ (2011.0416) estis la tago de estrara kunveno ĉe NEspA. Mi iris al la NEspA oficejo, post du semajnoj. Mi esperis ke tiuj estraranoj kiu ne venas dum sabataj kunveno venos almenaŭ dum tiaj gravaj tagoj.

Mi eniris kaj vidis ke estis Philip, Krishna, Navaraj kaj Bharat. Ni longe krokodilis pri vojaĝo en Eŭropo. Poste venis Parasar.

Mi ne vidis aliajn gravajn estraranojn. Do ne okazos estrara kunveno.

Bharat donis al mi la invitleteron kaj malpnenan mendilon de UK. Li diris ke dum venonta sabato, li preparos oficialan leteron de NEspA por ĉiuj vojaĝontoj por peti la vizon.

En nepalaj kulturoj, bofilo estas grava persono. Bopatroj kiam invitas edzon de ilia filino al ilia ahejmo, ili tre bone honoras lin, donas plej bonan manĝaĵon, sidejon kaj liton. La bofilo ne havas devojn tie, li povas vivi dum tiu periodo kiel reĝo mem. Li povas multe manĝi, ne labori kaj ankaŭ ricevi donacojn, forironte. Do, tiusence, nia Nepala Esperanto-Asocio estas domo de bopatroj kaj plej multe da "esperantistoj" estas bofiloj. Ili venas al la asocio nur kiam okazas senpaga manĝado, ili manĝegas kaj forlasas la asocion ĝis ili estos denove invitita por alia okazo. Vidu, mi vidis tiom multe da nepalanoj dum la fina tago de la IHR en Hotel Manaslu. Laŭ Bharat venis 35 homoj. Ili bone sidis, krokodilis senhonte, eĉ provis paroli kun eksterlandanoj per la angla kaj multe manĝis. Ĉu vi memoras kelkajn fotojn mi metis ne la blogo tiam? Kaj nu. Nun vi vidas neniun el ili en nia sabata kunveno. Mi diris tion al ĉeestantoj kaj Bharat kaj Philip konsentis.

Bharat ankaŭ devis foriri. Mi iris ekstere, por reiri al la hejmo. Venis telefonvoko de Nabin Subedi. Li diris ke mi atendu dum 15 minutoj ĉe la turisma oficejo de Poshraj.

Mi iris tien kaj renkontis s-ron Hari. Ni iris supren kaj babilis pri Esperanto. Nabin venis. Hari iris por reprinti la konfirmilon por mia aviadila bileto. Mi ne povis longe atendi. Mi iris malsupren kaj renkontis Hari, kiu prenis tiun gravan paperon pr mi. Dankon al li.

Mi epseras ke mi povos peti vizon venontsemajne.

Nun mi devas serioze pensi pri la mono kium mi bezonas por la vojaĝo. Ho dio! Kial mi ĉiam deziras fari tion kio ĝenerale ne estas ebla por mi?

No comments: