2010/04/25

Santendaro ĉe Khokna


Okazis santendaro hodiaŭ la 25an de aprilo 2010, ĉe Jitapur Gandhakuti Vihar de Khokna, Lalitpur.
Ni iris matene por aranĝi lokon kaj aliajn aĵojn. Mi estis kun Anil kaj Rina. Tie venis Navindra. Ni aranĝis lokon kaj seĝojn kaj tablojn ktp, kune kun lokanoj.
Poste venis la teamo de gebonzoj de Balambu kaj la kuracistoj. Do, ili reanragixs ĉion laŭ iliaj facileco.
La kuracado komencis je la 9a kaj daŭri pli malpli ĝis la 1a posttagmeze. Venis pli ol 200 malsanuloj pri dentoj, dentoj, ĝenralaj malsanoj, virinaj malsanoj, ostoj kaj infanaj malsanoj. Plej multe estis maljunuloj. Kelkaj inter ili havis pli ol 90 jarojn.
La teamo de de Tajvanaj kuracistoj ankaŭ disdonis senpagajn medikamentojn al la malsanuloj.
Simila stantendaro jam okazis vilaĝoj de Balambu kaj Sitapaila. Poste tio okazos en Thecho, kaj Tokha.
La santendaroj estas okazataj de Pranidhipurna Mahavihar; Taiwan Health Corps, FGS Educational and Cultural Centre, Delhi, Barato; BLIA-YAD, Delhi, Barato kun subtenoj de Manamohan Memorial Institute of Health Sciences. The programo estas loke organizita de Esperanto-Klubo de Katmando.
Mi frue revenis ĉar mi devis viziti la dentiston.
= =
Mi iris al NEspA Oficejo. Mi vidis ke estis Philip, Narendar kaj Poshraj. Ni iomete babilis pri kelkaj aferoj, ĉefe pri aperonta numero de "Templo". Ĝin eldonos NEspA je nomo de du forpasintaj geesperantistoj.
Poste venis la ĝenerala sekretario. Oni ripetis la saman aferon. Mi demandis ĉu vere estas 100 aligitaj membroj de UEA en Nepalo (kaj 13 individuaj membroj) ? Kaj, li diris jes. Li respondis pri tiu letero de UEA. Mia! Venas kvar aŭ kvin homoj ĉiu sabate en la kunvenejo de landa asocio kaj ĝi montras al la internacia areno ke ekzistas centoj da membroj de UEA? Tio estas tro multe ol simpla tro.
Li ankaŭ diris ke okazos grava kunsido pri IHR venota sabate.
Okazis santendaro denove en Balambu sabate. Mi mem ne iris tien sed mi aŭdis de miaj amikoj de EKKo ke ĝi bone funkciis.
Ni devas denove prepari pri morgaŭa santendaro ĉe Thecho.

No comments: