2008/10/26

Ne okazis denove

Tre bedauxrinde, kiel cxiam, ne okazis la estraro kunveno ankaux hieraux. Devis gxi esti antaux unu semajno sed tiam ne povis okazi. Kaj hieraux ankaux gxi ne okazis. Kial? Cxar la gxenerala sekretario, kiu posedas la sxlosilo de la "sxranko" kun nia protokolo-libro ankoraux ne venis. Mi mem ne povis iri tien, danke ke mi ne devis atendi iun vane. Mi estis tiom okupita je mia familia afero. Estis Narendra, Navaraj, Nabin, Shree kaj S-ro Hans el Germanio. Ne demandu al mi kie estas aliaj.

Vespere mi tamen povis iri al la jara kongreso de Nepala Forumo de Etosaj Jxurnalistoj. Oni igis min membro de kontrola komitato - mi superrigardos la estraron kaj diros, demandos kaj punos kiam mi trovos ke iu de la estraro eraras aux ignoras la statuon. Mi hejme komparis la du orgnizajxojn. Kaj mi deamdis min - kian ni nomin nian grupeton da esperanto-parolantojn kiel "asocio"?

Post du semajnoj okazos nia kongreso kaj mi estos libera je la sorgxo de neakceptita prezidanto. Mi trovos ion interesan aferon por labori por la movado. Mi certe ne faros tion kion faris ka venkita eksprezidanto - malfermi novan orgnizajxon kaj dormi.

No comments: