tag:blogger.com,1999:blog-2891409288023237158.post3932235779510212187..comments2023-12-01T12:20:06.996+05:45Comments on Razeno blogas Esperante...: Amo kaj monoUnknownnoreply@blogger.comBlogger1125tag:blogger.com,1999:blog-2891409288023237158.post-16823238317913450662010-06-12T01:37:12.513+05:452010-06-12T01:37:12.513+05:45La virino en via rakonto eble ne deziris amon, sed...La virino en via rakonto eble ne deziris amon, sed sekuran, komfortan vivon.
Bone, sxi absolute rajtas deziri tion kaj cxiuj homoj deziras tion. Oni povas kompreni tion.
Sed oni ne nomu tion "amo".
Kaj sekve sxi nature koleris cxar la viro ne klare diris al sxi pri lia situacio.
Ankau li kulpis lau mi, cxar li mensogis. Ecx se li mensogis pro kompreneblaj kauzoj, timo kaj honto.
Unue, cxu amo au tielnomitan "amo" ?
Mi dubas, ke cxu vere temas pri amo, se amo iel rilatas kun mono au cxu tio estas iu alia fenomeno, sed ne amo ?

Lau miaj budhistaj libroj, kiujn mi legis, homoj tro ofte uzas la vorton "amo" anstatau nomi la aferon sopiron al sekureco, sopiron al komforto, dependecon, avidon, havemon, sopiron al agrabla vivo, sopiro al iu, kiu donas felicxon, realigas revojn kaj solvas problemojn, ankau la ekonomiajn.
Kondicxoj por bona vivo, do, anstatau nura amo.

Se mi estas ricxa de sentoj kaj kontenteco en mia koro, tiam ami iun signifas ke mi deziras al li cxian felicxon de la mondo.
Senkondicxa amo, do.
Eble ne tute atingebla idealo !

Kiam aperas problemo pri mono, jam ne plu estas senkondicxa amo, sed aperas iu deziro, celo, intenco, ktp.

Lau mi malricxeco, malsekureco povas morti amon, se ne estos spaco kaj ebleco por vivi kune, geedzigxi au se gefamilianoj ne akceptas.
Au se la diferencoj inter du amantoj estas tiom grandaj (ricxa-malricxa) ke honto de unu gxenas la amon.

Kaj tio ankau ekzistas inter geedzoj. Virino (au viro) sen elspezo restas cxe sxia edzo (au edzino). Cxu pro amo ? Ne cxiam. Eble ofte nur pro dependeco. Sklavo kaj mastro, foje ecx ankau ili.
Sed tia estis la bazo por edzecoj en la pasintaj epokoj kaj diversaj kulturoj.

Mi opinias: Vera amo pli facile dauras inter homoj surbaze de ekonomia sendependeco unu de la alia. Se unu inter la du dependas, vera amo foje povas toleri tion, povas elteni tion kaj povas dauri tamen, malgrau tio, sen esti influata de mona problemo. Sed tio estas malfacila kaj ofte finas la amo, cxar dependeco, diversaj niveloj de ricxeco ktp. ofte donas 'amaran guston' al amo.
Provoka tezo, mi scias. Multaj versxajne ne konsentos.
UrsulaUrsulanoreply@blogger.com