2011/09/01

Mia sperto de UK en Kopenhago





Razen Manandhar, Nepalo (#455)


Post kiam mi ricevis la vizon al Danio la 5an de julio 2011, mia revo vojaĝi al Danio kaj kongresumi por la unua fojo en Exuropo ne plu estis nur revo. Estis malfacile trovi bileton por proksima estonto kaj, kompreneble estis pli multe kosta ol kutima beletprezo. Estis tiom forta deziro kaŝita en mia koro ke mi povis fari ĉion por realigi mian revon.






Sep personoj — mi, Indu Thapaliya, Bharat Ghimire, Parasar Rijal, Navaraj Budha, Nabin Subedi kaj Alinka Pokhrel — ricevis vizon. Estas la plej granda teamo de nepalaj reprezentantoj al euxropa UK. Estis kvazaux granda batalo — kontraux neakceptema politika ondo en Danio, kiun mi ne povus venki se la LKK en Kopenhago kaj aliaj afablaj samideanoj de Germanio ne helpis min. Fakte, tio estis venko de Esperanto kaj ni pruvis ke ni ne estas individuoj sed membro de “unu granda familio” kaj ni trovas nian parencon en preskaux ĉiuj anguloj de la mondo.



La 20an de julio, mi estis en la flughaveno de Baharaino kaj mi atingis al kopenhaga flughaveno la matenon de la 21a julio. Estis gloro, venko, sukceso kaj komenco de realiĝo de mia revo. Post unuhora atendo venis al la pordo Peter Wrane, por akcepti nin. Mi konatiĝis kun li dum lia partopreno en Internacia Himalaja Renkontiĝo. Li konsentis nin gastigi dum antaux kaj post-kongresaj tagoj en Danio.



Estis mia plezuro gastiĝi en lia kvieta, bela kaj pura domo en Lyngby. Ĉio estis malsama ol mia Katmando. La pura aero, larĝaj stratoj, malaltaj kaj belaj domoj kaj malmulte da auxtoj sur la strato — ĉio ĉiam memorigis min ke mi vere estis en alia parto de la mondo.






Mi vizitis al ILEI konferenco kaj ĝoje renkontis multajn konatulojn. Ili gratulis min por mia sukcesa alveno en Danio. La 44a ILEI kongerenco okazis en la Universitato de Kopenhago, respektive Departmento pri komunikiloj, kognado kaj komunikado de Fakultato de Humanistiko.



Kaj ankaŭ estis malfacila dormi kiam la ĉielo heliĝas je la 4a en mateno. Tio estas la problemo — tagoj estas tro longaj (de 4a matene ĝis 10a vespere). Okuloj ne volas dormi sed korpo postulas dorm-ripozon. La prelego de Katalin Kovats pri KER ekzamenoj kaj edukado.net estis alloga. Troviĝas tiom bonkvalita ekzameno por lenrnintoj, sed domaĝe, terure multe kostas.



La 22an de julio okazis la ILEI simpozio, dum kio prezentis geprofesoroj kaj aliaj lingvistikoj pri estonteco de Espeanto en nuntempa internacia vivo. Estis mutlaj tutilaj prelegoj de diversaj esperantistoj el diversaj landoj. Estis la lasta tago kaj okazis gaja adiaŭa vespero.






La 23an de julio ni promenis ĉirkaux la antikva kastelo de kaj ni poste veturis al la Bella Centre, kie okazos la Universala Kongreso. Mia koro batis rapide kiam mi vidis tiun magestan arĥitekturaĵon per miaj okuloj.






Mi ricevis ŝakon ktp de la akceptejo. Post longa serĉado troviĝis multaj konataj gesamideanoj. Tuj komencis babilado pri niaj vivoj ktp dum horoj — unu post la alia venis kaj neniam mi estis laca kiam mi vidis konatajn geamikojn, aux pli interese, kiam oni kaptis min. Mi estas iomete konata inter multaj geesperantistoj pro mia blogo. Mi sukcesis doni 20 ekzemplerojn de mia libro “Vojaĝo al Muktinath” al la libroservo de UEA. Mi esperas ke oni aĉetos la librojn.



Ĉio estis en ordo sed la manĝaĵoj kostas terue multe en tiu hotelo kaj malfacile troviĝas aliaj vendejo ĉirkaŭe. La varoj ne malmulte kostis eĉ en aliaj vendejoj, ĉikarux 15 oble pli multe ol en Nepalo! Vespere okazis Movada Forio — oni metis materialojn de iliaj Esperanto-movadoj sur table kaj komunikis kun vizitantoj.




Matene de la 24a julio okazis la solena inauxguro de la 96a UK. Elstaraj prelegoj Esperanto-politikistoj ne plaĉas al mi. Estas retorikaj, ritaj ludoj kaj do estas tedaj. Sed la esprimoj de Pravaldas plaĉis al mi.



Estis tempo por landaj reprezentantoj saluti. Estas eble plej amuzaj programeroj. Oni povis vidi buntecon de Esperanto — vestaĵoj, vizaĝoj, koloroj, kaj ankaux dialektoj de Esepranto, el divesaj landoj anakux estas interesaj. Ne estas malbone, sed multaj homoj uzis tiun tempon por bonvenigi kongresanojn al siaj landoj.



Post la inauxguro estis amuza liberatempo. Ĉar mi estis en nepala nacia vestaĵo, oni volis fotiĝi kun mi. Mi staris kiel statuo kaj venis novaj vizaĝoj apud mi — mi estas fiera ke esperantistoj agnoskis mian naciecon. Estis mia plezuro, sed mi ne scias kiom inter ili memoros min kaj sendos tiujn fotojn al mi.



Mi ĉeestis en la kusido de Indiĝenaj popoloj, al la juna kunsido, al kunsido pri Fejsbook kaj aliaj. En ĉiuj kunsidoj, mi donis mi vigle partoprenis kaj ankaux donis mian ideon.






Tuj venis tempo por surstrata farandolo por Esperanto. Ni kuniĝis ĉe la pordo kaj trajnveturis ĝis la urbocentro. Estis pluvanta kaj mi ne portis pluvjakon. Konraux pluvo kaj vento, ni montris la forton de Esperanto al danaj preterpasantoj. De tie ni marŝis ĝis Tivoli, kie okazos la nacia vespero.


La nacia vesper interesa. Estis kantoj, danco-kantoj kaj dramo senvortoj. Poste venis gajaj popolkantistoj el Grenlando. Mi ne povis kompreni kial mi ne povis vidi danan etoson en tiuj prezentaĵoj. Kron tio el Grenlando, estis simple euxropaj por mi.



Estis la tago de Kleriga Lundo la 25an de julio. Mi estis ĉe la fakkunsido de Esperanto kaj interreto kaj auxskultis koncerton de Nataŝa kaj Ĵomart. Tre bedauxrinde, mine povis esti ĉe al tio de ĵurnalistoj (TEĴA). Je la 5a okazis tri egale intersaj programoj — concerto de Ĵomart kaj Nataŝa, landa agado, Oomoto kaj TEĵA. Kial UK estas tiom mallonga? Kial okazas same interesaj programoj samtempe? Kial programoj estas interesaj? Stultaj demandoj estis plena sur mia kapo.



Mi ekmalsaniĝis. Mia kapo forte doloras kaj estis eĉ malfacila stari sen apogo. Sed mi volis ĉion ĝui de la kongreso. Eble tio okazis pro sanĝo de manĝaĵoj. Anstataux iri en la bankedo, mi sole promenadis ĉirkauxe. Kiam mi revenis balo dauxris. Estis tro ĝentila, milda kaj iom enua, tauxga por maljunuloj, eble.



Mi ne saniĝis ankaux en 26a de julio. Muzikon de Slotronik estis stranga. Pli interese okazis ĉe la kunveno de kongresa temo “Dialogo kaj Internkompreno”.






Poste esstis ĉe la kunsido de Sub-komutato de Landa Agado: Mi ne reprezentas mian asocion sed, post kiam Corsetti demandis, mi diris ke UEA devas kontroli kiam landaj asocioj forlasas demokratiajn morojn.



Magraux invito al la akcepto de la urbestro , mi ne povis iri pro malsano. Sed partoprenantoj diris ke ne partoprenindis. Cetere oni kritikis ke la urbestrino salutis geesperantistoj en al angla lingvo.



La kongresejo estis fermita la 27an de julio ĉar ĉiuj ekskursis. Betty Chattarji pretis ĉiĉeroni al nia malgranda grupo. Ni veturis al Norreport kaj piediris laŭ la bazaraj stratoj ĝis laborista kvartalo aŭ latina kvartalo. Ni iris ankaŭ al la tombejo kie kuŝis memoron de dana esperantisto Marie Schroder, kiu multe laboris sed tre june forpasis. Poste ni iris al la botanika ĝardeno kaj muzeo.



Koncerto komenciĝis je la 7a vespere. Unuaj ne estis bonaj sed je la fino, Kimo donis energion kaj elektron al la dancantaj aŭdantoj. Ankaŭ mi multe dancis ĝis nokto.



De la unua programo de la 28a de julio, Osmo Buller, la ĝenerala direktoro de UEA, lerte respondis. Nature, kiam okazas granda evento, venas aplauxdoj kaj plendoj.



Oni diris ke presado kaj afranko de revuo “Esperanto” multekostas. Mi diris oni almenaux unu foje en jaro devas kontroli ĉu ĉiuj legantoj vere legas aux ne. kaj se ne, UEA devas ĉesi sendadon.



Kunsido de KAEM ne povis estis efektiva ĉar multaj el la estraranoj ne ĉeestis. Oni proponis ke ni okazigu Sudazian Seminarion de Esperanto en Nepalo. La kunsido Budhana Ligo Esperantista ankaux ne allogis multajn partoprenantojn. Mi proponis ke ni okazigu Budhanan Seminirion en Nepalo por disvastigi esperantisto-budhanojn kaj por diskonigi budhismon de Nepalo al la mondo. Post mi iris al la ILEI kunsido kie oni planis por la venonta ILEI konferenco. La koncerto de Reverie kaj Kajto estis interesaj. Esperanto ja havas multajn interesajn muzikgrupojn, ĉefe en Euxropo. Ĉar la 29a de julio estis la lasta tago de kunsidoj, ŝajnis ke homoj ne plu volas kongresumi. Pli multe da homoj troviĝis ekstere kaj nur malmulte da homoj serioze sidas en ĉambroj nuntempe.



De tagmezo ni estis je preparado de internacia vespereo. Nepalanoj multe devis labori por prezenti nepalan kanton kaj dancon dum la inernacia vespero. Estis amuza sperto partoreni en la brazila danco-grupo. Ni dum 30 minutoj lernis tiun dancon kaj prezentis en la halo. Tia maniere, mi povis proksimiĝi kun nekonataj kongresanoj. Tuj poste komenciĝis la internacia vespero. Artistoj el Francio, Danio, Indonezio, Nepalo, Japanio, Svedio kaj aliaj prezentis kantojn kaj dancojn. Nepalanoj dancas laux la kanto “beni ko bazar”. Denove, kantado de Kim estis tre interesa.



Jen la fino de la kongreso. Post hasta, kapdolora, eksciita kaj ĝoja kurado de unu ĉambro al alia ĉambro, ni venis al al fino de la kongreso. La solena fermo okazis metene la 30an de julio.



Dum la fermo, ĝenerala sekretario Barbara Pietrzak prezentis raporton. HORI Jasuo el Japanio ricevis “esperantistan pacpremion”, Premion Deguĉi kaj Ileana Schroeder prezentis LKK-anojn kaj la helpantojn la la podio. La ĉeestantaj kongresanoj aplaudis ilin por ilia transdonis la kongresan flagon al Nguyen Van Loi, la prezidanto de LKK de la 97-a UK en Vjetnamio.



Interese, mi renkontis multajn homojn dum la kongreso, kiuj konas min per la Facebook, Ipernity aŭ per mia blogo. Iam ili konas min kaj mi ne memoras aŭ iam okazis inverse. Sed ni tre ĝojis kiam niam virtualaj konatuloj venis kaj brakumis min. Ili gratulis min por mia daŭra ĉeesto en la reto kaj komunikado pri nepala Esperanto-movado per la reto.




Mi, Nabin, Peter kaj Lone veturis laŭ la kanalo per boato. La vetero de Kopenhago estis interesa — iam varmiĝas, iam ventas kaj iam pluvas en minutoj, kaj vi devas esti ĉiam preta por ĉia vetero. Ankaux mi vidis la mondfaman statuon de la marvirineto.




La 31an de julio mi havis sĉancon viziti la nepalan konsulon Prakash Suvedi por tagmanĝi. Li diris ke estis pli ol 3,000 nepalanoj vivantaj en Danio. Poste ni promenis en la bela cervo-parko kaj amuzejo apude.



La 1an de augusto, ni vizitis al la maro. Mi, kiel loĝanto de montara lando, tre amas esti en maro — kiam mi vidas akvon kaj akvon ĝis la fino de la vido. Ŝokis min la vido de la marbordo kie homoj eĉ ĝuis sunon kaj naĝadon tute nude!


Ni volis celebri la lastan tagon en Kopenhago la 2an de auxgusto. Posttagmeze ni veturis al la “stranga” kvartalo de Kopenhago Christiana. Troviĝigixs dekoj da vendejoj de strangaj ornamaĵoj el Bharato, Ĉinio kaj ankaŭ Nepalo. Oni eĉ malferme vendis haŝiŝon. Mi demandas sin, ĉu ili vivas vere libere? Aux ili mem faris regulon por malliberigi sin en tiu kampo?



Poste ni ankaŭ havis tempon por viziti la reĝinan palacon. Estis interese ke la dana reĝino permesis homojn veni ĵus apud la pordo. Neniu gardas la palacon krom tiel bele vestitaj gardistoj.



Vespere mi veturis al Germanio per trajno. Mi ĝoje vivis en la vilaĝo de Fachingen dum kvar tagoj kaj du taoj en Frankfurto.



Nur la 9an de auxgusto, mi revenis al Koepnhago, denove mi tranoktis ĉe Peter. Rstis iom da mono ĉe mi kaj mi elspezis je aĉetado de donacoj por mia familio. Kelkaj nepalanoj ankoraux restis ĉe Peter.



La 10an de auxgusto, Peter veturigis min kaj Nabin al la flughaveno. Kaj mi, kun ĝojo reiri hejmo kaj kun malĝojo lasi tiom zorgantan amikon Peter, iris en la aviadilo.



Jen mia partopreno en la UK kaj vojaĝo en Danio estos ĉe mia memoro dum la tuta vivo. Mi estas tre feliĉa kun la gastamo de danoj kaj mi esperas ke mi ankaux havos oportunon gastigi la danojn, kiuj multe helpis min dum mia vojaĝo.

No comments: