2017/09/29

Nova Kumari, la vivanta diino, estis elektita

(nova Kumari)

Nepalo nun bonvenigas novan vivantan diinon "Kumari". Kumari estas la knabino, elektita el budhisma familio de Nevaroj, kiun oni preĝas kiel Hidua diino .

Antaux du tagoj, la oficistoj annoncis ke nova Kumari estis elektita kaj hieraux la lokanoj adiauxis la antauxan Kumari-on al ŝia hejmo por komencis ŝian ordinanan vivon. Kaj la nova Kumari estis enkondukita al la domo kiu sutas apud la historia reĝa palaco.

La preĝistoj sekvas la tradician metodon por elekti la diinon, ĉefe ŝia tago kaj horo de nasko gravas. Oni kredas ke ŝi portas supernaturan povon kaj ŝi protektas la landon el mafacilaj tagoj kaj animoj nevideblaj. Atnauxe la reĝo vizitas ŝin unu foje en jaro por ricevi la benon, kaj post respulikiĝo, la presidento vizitas ŝin.

Homoj, kaj Budhanoj kaj Hinduanoj, adoras ŝin kaj kredas ke ŝia beno gravas por forigi malfacijan tagojn.

Nepalo kaj Bharato havas antikvan tradicion preĝi al knabinon aux virinon kiel fonto de povo. Pro tio oni preĝas al multaj diinoj tie. Ni ankaux havas multajn mitologiojn ke iu diino mortigis diablon kiu estis minaco por al tuta mondo ĉar la dioj malsukcesis mortigi lin. Tio estas tre fama preskaux en la tuta Bharato. Sed, nur la Nevaroj, la indiĝenoj de la Katmando-Valo, tenas la tradicion preĝi al vivantan knabinon kiel diino.

Jes, kelkaj aktivistoj de homaj rajtoj de tempo al tempo protestas ke tio estas kontraux la infanaj rajtoj ktp. Ankaux kelkaj internaciaj gazetoj misinformas pri ŝi. Sed malgraux tiaj komentoj de homoj el aliaj komunumoj, la registaro protektas la knabinon kaj montras ŝin kiel unika heredaĵo de Nepalo.
(malnova Kumari)
Fotojn mi trovis en diversaj sociaj retoj.

No comments: