2017/05/28

Menstruo en Nepalo

Menstruo estas unu el la plej grandaj problemoj de virinoj en Nepalo. Speciale inter la hindua socio, virinoj devas alfronti multajn diskriminaciojn dum la periodo. Ili ne rajtas eniri templon, kuiri manĝaĵon, tuŝi grenojn, florojn kaj manĝaĵon. Oni kredas, ke la aferoj putrus se ili tusxas la ajxojn dum la periodo. Pro tio virinoj ecx hezitas paroli pri iliaj periodoj kaj ili ne bone zorgas sin tiutempe. Ili eĉ ne metas tiun tukon. Estas speciale malfacila por knabinoj en lernejoj.

Sekve, iuj organizoj nun komencas kuraĝigi virinojn kaj knabinojn por paroli pri ĝi kaj lerni taŭgan manierojnn zorgi sin dum tiu tempo.

Kiel parto de ĝi,  estis programo organizita en kiu kelkaj konataj viraj aktoroj metis tiun tukon. Ili diris al ni, kiel estas vivi kun tiu napikin dum kvar tagoj.

No comments: