2017/12/06

libro pri budhismo

Eldonigxis du gravajn libroj pri Budhismo. En Nepalo mankas multaj libroj pri Budhismo.

Mi estas en facebook

Karaj samideanoj,
Nuntempe cxiuj preskaux uzas Facebook por interpersona cxiutaga komunikado.
Vi povas facile trovi min cxe Facebook.
Bonvolu sercxi min : www.facebook.com/razeno.esperanto

2017/12/03

En Lumbini, la nakigxgxardeno de la Budho

Mi havis sxancon vojagxi al Lumbini, la naskigxgxardeno de la Budho antaux semajne (ek de 28a de novembro gxis la 2a de decembro) kun teamo de Bodhi TV. Mi intervjuis la cxefo de Lumbini Buddhist University kaj ankaux la cxefa guruo de Shakyapa sekto de Budhismo, la rimpoche Avikrita Vajra. Jen kelkaj fotoj:
Nia teamo

Estro de Lumbini Budhisma Universitato

La bonzo el Mjanmaro

Turistoj el Hispanio

Turisto el Cxinio

Bonzino el Vietnamio

Gurio, el Barato, kiu logxas nun en Usono

2017/11/03

Jen mi intervjuis budhisman bonzon Rev Dr Sumana Siri en Katmando, Nepalo



Mi intervjuis doktoron Sumana Siri, unu el plej altaj bonzoj de Malajzio kiu ankaux laboras en  Britio kaj aliaj Euxropaj landoj por diskonigi instruon de Budhismo.

2017/10/20

Feliĉan Novan Jaron 1138

Gelukkige nuwe jaar 1138 (Afrikans)
Gëzuar vitin e ri 1138 (Albanian)
መልካም አዲስ ዓመት 1138 (Amharic)
سنة جديدة سعيدة 1138 (Arabic)
Շնորհավոր նոր տարի 1138 (Armenian)
Xoşbəxt yeni il 1138 (Azerbaijani)
Zoriontsu urte berria 1138 (Basque)
З Новым годам 1138 (Belurusian)
শুভ নববর্ষ 1138 (Bengali)
Srećna nova godina 1138 (Bosnian)
Честита нова година 1138 (Bulgarian)
Feliç any nou 1138 (Catalan)
新年快乐1138 (Chinese)
Šťastný nový rok 1138 (Czech)
Feliĉan Novan Jaron 1138 (Esperanto)
Happy new year 1138 (English)
- Razen Manandhar (Nepal)

Hodiaux estas unua tago de Nepala nova jaro. Ni hodux pasxas al 1138. Deziras felicxon al vi cxiuj el Nepalo !!!

2017/10/03

La ĉefa hindua festivalo de Nepalo Daŝajn



Nepalo  celebras la hinduan festivalon "Daŝajno" en Nepalo. Estas festivalo de hinduanoj tamen, ĝin protektas la ŝtato kaj pli malpli devigas homojn celbri ĝin. Do, ĉiuj ĝuas la periodon de tiu ĉi festivalo. La registaro anoncas 8 tagan ferion kaj registaraj oficistoj ricevas unu monatan krom salajron. La ĵurnaloj anoncas kiel ĝi estas la festivalo de la tuta nepalanaro.


Oni ĉefe preĝas al Taleju Bhwani, la diino, oni kredas ke, mortigis demonon kiu venis kun aspekto de buvalo.

Homoj preĝas al Hinduaj diinoj pro protektiĝi. Kaj ofertas bestojn antaŭ la Hinduaj temploj. Registaro pagas por haki centoj da bestojn antaŭ hinduaj temploj. Tio estas ankaux devigo en armeaj barakoj. Tio estas preksaŭ ĉie en la lando.

Homoj multe manĝas viandon kaj drinkas olkoholaĵon dum la festo. Kaj ankaŭ multaj homoj ŝatas vetludi kartojn, geknaboj ludas sur svingoj kaj flugigi kajtojn.

Homoj vizitas siajn familiojn dum la festivalo kaj ricevas ruĝan signon sur iliaj fruntoj. Tio estas eble la plej gravas signo de celebrado.

Nevaroj, la indiĝenoj de Kathmando-Valo celebras ĝin en iom alia maniero. Por ni ĝi nomiĝas "Mohani" kaj la plej grava diino estas "Ajima" tio signifas avino. Kaj por ni, tio estas la tago por preĝi al iloj de niaj profesioj.

Stratoj de Katmando estas tiel malplenaj dum la hindua festivalo "Daŝajno" ĉar plej multe da homoj en Katmando estas enmigrantoj kaj ili reiris al siaj hejmoj por celebri la la festivalon....do, mia Katmando estias paca, larĝa, pura kaj gaja.as

2017/09/29

Nova Kumari, la vivanta diino, estis elektita

(nova Kumari)

Nepalo nun bonvenigas novan vivantan diinon "Kumari". Kumari estas la knabino, elektita el budhisma familio de Nevaroj, kiun oni preĝas kiel Hidua diino .

Antaux du tagoj, la oficistoj annoncis ke nova Kumari estis elektita kaj hieraux la lokanoj adiauxis la antauxan Kumari-on al ŝia hejmo por komencis ŝian ordinanan vivon. Kaj la nova Kumari estis enkondukita al la domo kiu sutas apud la historia reĝa palaco.

La preĝistoj sekvas la tradician metodon por elekti la diinon, ĉefe ŝia tago kaj horo de nasko gravas. Oni kredas ke ŝi portas supernaturan povon kaj ŝi protektas la landon el mafacilaj tagoj kaj animoj nevideblaj. Atnauxe la reĝo vizitas ŝin unu foje en jaro por ricevi la benon, kaj post respulikiĝo, la presidento vizitas ŝin.

Homoj, kaj Budhanoj kaj Hinduanoj, adoras ŝin kaj kredas ke ŝia beno gravas por forigi malfacijan tagojn.

Nepalo kaj Bharato havas antikvan tradicion preĝi al knabinon aux virinon kiel fonto de povo. Pro tio oni preĝas al multaj diinoj tie. Ni ankaux havas multajn mitologiojn ke iu diino mortigis diablon kiu estis minaco por al tuta mondo ĉar la dioj malsukcesis mortigi lin. Tio estas tre fama preskaux en la tuta Bharato. Sed, nur la Nevaroj, la indiĝenoj de la Katmando-Valo, tenas la tradicion preĝi al vivantan knabinon kiel diino.

Jes, kelkaj aktivistoj de homaj rajtoj de tempo al tempo protestas ke tio estas kontraux la infanaj rajtoj ktp. Ankaux kelkaj internaciaj gazetoj misinformas pri ŝi. Sed malgraux tiaj komentoj de homoj el aliaj komunumoj, la registaro protektas la knabinon kaj montras ŝin kiel unika heredaĵo de Nepalo.
(malnova Kumari)
Fotojn mi trovis en diversaj sociaj retoj.

2017/09/06

Festivalo por pregxi al knabino : Jenjaa aux Indragxatra

Ni, la Nevaroj aux  la indigxenoj de la Kathmando-Valo, preĝas al ŝtono, metalo, kristalo kaj ankaŭ al arbo, rivero, maro, monto aŭ aero. Sed ni ne ŝatas preĝi al homoj, la plej bela kreaĵo de la mondo. Jen, la Nevaroj - indiĝenoj de la Katmando-valo - de centoj da jaroj preĝas al knabino kiel diino en Katmando. Vere, estas malfacila preĝi al homoj.

Okazis hieraŭ la ĉaro precesio de la vivanta diino Kumari en Katmando. La festivalo nomiĝas "indrajatra". La Nevaroj preĝas al iu selektita knabino kiel simbolo de diina kvalito en knabinoj. Ŝin oni sidigas en bele dekoraciita ĉaro kaj tiras ĝin laŭ la stratoj de la antikva parto de la urbo. Por omaĝi ŝin venis ankaŭ la prezidento de la ŝtato (kaj venis aktivistoj de Maoistoj, por protestis kontrux la prezidneto). La knabino, selektita el budhanaj familioj, reprezentas la plej fortan diinon laŭ la Hinduismo.

Ŝi estas tia, simbole, laŭ nia traidicio kiu vere regas la landon. Kaj la reĝoj nur estas dungita laŭ ŝia deziro. Do, ŝi donas rajton kaj povon por regi ĉiu jare. Ĝis antaŭ du cent kaj kelkdekjaroj, oni gravuris ŝian nomon sur moneroj kaj oni prezentis la nacian buĝeton antuax ŝi. Ne gravas ĉu ŝi komprenis aŭ ne, sed ni tiel honoris la fotron de virinan diecon.

Kaj, politike, homoj memoras ĝin ĉar en tiu tago, venis atakantoj de alij malgrandaj ŝatato kaj, kiam la ingiĝenoj estis ĝuanta la festivalon, ili ruze forkaptis tronon de Katmando kaj deklaris ke li akiris la ŝtaton.

Dum unu semajno, dekoj da maskdanctrupoj venas al la reĝa palaco historia, por prezenti iliajn dancadojn, kiun ili daŭrigas dum multaj centjaroj. Tiel oni povas diri ke tiu ĉi semajno estas la plej plenkolora semajno en la tuta jaro por tiuj kiuj volas ĝui la veran kulturan etoson en Nepalo.

Fakte, la kreinto de tiu ĉi festivalo ja anraĝis multege da mono por ke la ĝi daŭru senfine. Sed bedaŭrinde, jarojs post jaroj, la registaro forprenis ĉiujn posedaĵojn de la festivalo-aranĝantoj kaj poste "donacis" iom da mono por daŭrigi la festivalojn. Kaj, antaŭ unu jaro, kiam la Maoistoj regis, ili subite anoncis ke ili ne plu donacos monon por festivalo. Fi! homoj protestis por iliaj kulturaj rajtoj kaj postulis ke la registaro redonu al ili la forprenitajn posedaĵojn.

2017/09/03

Mi ricevis premion






Mi tre gxojas anonci ke mi ricevis premion Kumar Kashyap Memoriga Jxurnalista Premio hieraux, pro mia 21 jara laboro kiel jxurnalsto, skrbanta pri diversaj aferoj, cxefe pri kulturo de Nevaroj kaj ankaux pri Budhismo. Dankon al cxiuj!

2017/08/25

Budhanoj de Lalitpur pilgrimis al monahxejoj de Bhaktapur



Katmando, Patano kaj Bhaktapuro estas tri gravaj urboj de Nepalo. Vivas tie la Nevaroj, estas la indigxenoj de tiuj urboj. De pli ol du mil jaroj, ili belegas iliajn logxlokojn per belaj temploj, domoj stratoj ktp.

En cxiuj urboj trovigxas Budhanoj. Trovivas en tute pli ol 500 antikvaj monahxejoj de Budhismo. Ili estis konstruitaj antaux 1500 jaroj aux 400 jaroj. Cxiuj havas belajn portojn, fenestrojn kaj cxefe la imago de la Budho.

En la 19an de auxgusto okazis pilgrimo de Lalitpur al Bhaktapur. Etsis pli ol 1300 da pilgrimoj. Mi tre gxojas partopreni en gxi kaj vidi tiajn belajn monahxejoj.

En la video trovigxas kelke da tiuj amaso de pilgrumoj. Bonvolue gxuu.

2017/08/18

Inundas severe en Nepalo



Nepalo nun suferas pro granda inundo ek de 14an de auxgusto 2017. Post la musxun-pluvado, la riveroj, ĉefe je orienta parto de Nepalo inundas kaj pro tio mortis pli ol 100 homoj en unu semajno. Kaj miloj da homoj forkuras sian propran vilaĝon al proksimaj mentetoj.


Pli ol 50,000 domoj estis detruitaj de la inundo kaj homoj nun vivas malseke en alebenaĵoj kaj montetoj ĉirkauxe.




Tradicie homoj bruligas kadavrojn post morto sed ĉitie mankas sekaj lignoj por bruligi ilin kaj ankaux teron por subterigi kadavrojn. Aperis tre kortuxa fotografo en ĵurnalo ke iu simple lasis kadavron de sia bebo en la akvo ĉar li mankis lokon por funebro.


Ili ja restis malsataj kaj malsekaj. Pli ol tio, nun venas danĝero ke ili amase malsaniĝu.


Deveno, venis modo peti monon al eksterlandanoj por doanco kaj kompreneble, ke tiu mono estos la plej parte mizota. Do, la registaro anoncis ke estas kontrauxleĝe kolekti donacon kaj disdoni tion al viktimoj. Tio estas bonega ideo por kontrol ŝtelistojn, kiu celas profiti per inundo.


Pli ol la pluvo kaj akvo en rivero, la inundoj pliiĝis per la damoj konstruitaj de Barato sur la bordo inter Barato kaj Nepalo. Multe da akvo, kiuj devas flui suden al Barato, estis blokita. La barata registaro ne permesas nin malfermi la pordojn. Tio ankaux estas la praktika problemo de la malgrandaj kaj malfortaj landoj kiuj situas apud grandaj kaj fortaj landoj, eble, tra la tuta mondo.



2017/07/27

Mia artikolo pri Esperanto en la reto !


Mi salutas cxiujn partoprenantojn de la 102a UK en Seulo. Mi bedauxras ke mi ne povis arangxi monon por mia vojagxo.

Jen mi hodiaux eldonis artikolon pri Esperanto en nia retnovajxejo en Nepalo.

Bonovlu viziti nin, "sxati", "diskonigi" gxin kaj monitri al niaj legantoj ke ni vivas ! Dankon.




2017/07/16

Kia biciklado !

Mi kun granda plezuro biciklis je cxirkaux 50 kilometroj dum tuta tago al malfacilaj kotoplenaj, malpuraj, malbonaj vojoj cxirkaux la urbo hodiau. Gxi nomigxas Katmandu Kora kaj partoprenis pli ol 2000 biciklantoj. #kora17


2017/05/30

Libro pri budhsmo

Nepalo estas la naskigxlando de la Budho. Sed malmulte da homoj sekvas budhismon kaj, pli malmulte da libroj pri budhismo aperas en Nepalo. Jen nun libro pri Budhosmo estis eldonita. Mi gxojas ke mi partoprenis en tiu evento.

premio

La ekspresident Ram Varan Yadav disdonis premiojn al aktivuloj pri homaj raitoj kaj jxurnalistojn.

2017/05/28

Menstruo en Nepalo

Menstruo estas unu el la plej grandaj problemoj de virinoj en Nepalo. Speciale inter la hindua socio, virinoj devas alfronti multajn diskriminaciojn dum la periodo. Ili ne rajtas eniri templon, kuiri manĝaĵon, tuŝi grenojn, florojn kaj manĝaĵon. Oni kredas, ke la aferoj putrus se ili tusxas la ajxojn dum la periodo. Pro tio virinoj ecx hezitas paroli pri iliaj periodoj kaj ili ne bone zorgas sin tiutempe. Ili eĉ ne metas tiun tukon. Estas speciale malfacila por knabinoj en lernejoj.

Sekve, iuj organizoj nun komencas kuraĝigi virinojn kaj knabinojn por paroli pri ĝi kaj lerni taŭgan manierojnn zorgi sin dum tiu tempo.

Kiel parto de ĝi,  estis programo organizita en kiu kelkaj konataj viraj aktoroj metis tiun tukon. Ili diris al ni, kiel estas vivi kun tiu napikin dum kvar tagoj.

Dank' al kontriuboj la buhisma lernejo staras

Yashodhara Bauddha Altlernejo estas unu el kelkaj lernejoj de Nepalo kie oni instruas iom de Budhismo.  Estis kreita per la laboro de lokaj buhanoj. Alie, oni ne rajtas nomi ilian lernejon "Budhisma" en Nepalo. Estas bone ke lokaj budhanoj estas tre fortaj kaj aktivaj kaj ili multe kontriubas por pli bonigi la lernejon. Okazis tia programo ke oni post longa lboro sukcesis starigi statuon de Budho en la lernejo kaj kaj saluti al la kontribuantoj. 

2017/05/16

Baloto de lokaj administrejoj


Okazis baloto de urbestroj kaj vilagxestroj la 14an de majo, finfine. 

De 20 jaroj la registaroj ne okazis lokajn elektojn, kvankam la cxefministroj estis sxangaxaj preskaux cxiujare. Ili nur pensis pri la registaro kaj kiel gajni la plej multe da mono el la nacia kofro por iliaj agadantoj. Kaj ili ne pensis kiel vivas civitanoj sen helpo de elektitaj reprezentantoj en lokaj administrejoj.

Post longa koruptado de du/tri grandaj partioj, oni deziris sxangxon en la loka politiko. Tiel mi pensis. Sed demokratio estas tia sistemo ke iam vi ricevas povon kaj gxi dauxras por jaroj... Sxajne ke malnovaj partioj gajnos plej multe da elektitaj memroj en la loka administrejoj. Oni parolas mlute pri sxanoj sed ili ne volas esti sxangxoj. 




2017/05/10

2017/04/30

2017/04/16

2017/04/07

2017/04/04

2017/03/04

2017/02/09

2017/01/06

Hejmoj vojigxas....



Cxiuj sxatas vojoj. Urboj estas belaj kiam la vojoj estas largxaj, sed tio ne siginfas ke oni devas lasi siajn hjmojn por ke la registaro largxigu la vojojn. La diskukto dauxras en Katmando - la indigxenoj sxatas vivi en siaj hejmoj kaj la registaro, cxiam faritas de enmigrantoj, volas perforte detrui ne nur domojn sed ankaux historion kaj kulturon kaj largigxi la vojojn.......