2016/09/16

Festivalo de Jenjaa (Indrajatra) en Katmando

En Nepalo trovigxas multaj festivaloj. Plej multe da festivaloj estas celebrataj en Katmando. La urbo do nomigxas la urbo de festivaloj. Homoj el al tuta lando venas al Katmando por gxui ilin. Nevaroj, la indigxenoj de la Katmando-Valo, celebras multajn festivalojn dum jaro. 

Hieraŭ estis la plej bela tago en Katmando. Estis la festivalo de jenjaa (Indrajatra). Oni sidigis nian Sanktan Vivantan Diinon, Kumari, sur bele dekoraciita ĉaro kaj tiris gxin ĉirkaŭ la malnova parto de la urbo. Dum la komenco aknaŭ ĉeesis la presidento de Nepalo, Bidhya Bhandari kaj aliaj altrangaj registaraj oficistoj.

Dum unu monato okazas dekoj da dancoj, plej parte estis masko-dancoj, kiuj prezentas la diino Kumari, kiel la plej forta persono por protekti la landon cxe diversaj kvartaloj de Katmando. Oni montras ke ŝi murdis la diablon. La festivalo dauxras dum ok tagoj.

La Nevaroj, la indigxenoj de Katmando, kredas ke tiama sxtato (antaux ol aliuloj venkis gxin) estas protektataj de diinoj kaj ili plej alte honoras diinon. La festivalo ja temas pri Hindu religio, sed la knabino kiun oni elektas por esti la diino venas el budhana familio.

En la unua tago de la festivalo la presidento, cxefministro ankaux vizitas la lokon por saluti la diinon.

Precipe homoj el laiaj komunumoj ne sxatas nevaran kulturon, kompreneble ili envias, kaj kritikas. Simile kelkaj homoj kritias Kumari, nian vivantan diinon, ke gxi estas kontraux rajto de infanoj. Diru al mi, kiel adori iun knabinon kiel fonto de energio, rekte, kiel dio estas kontraux geknabaj rajtoj kaj kiel milionij de knabinoj kiuj estas venditaj, sekstencitaj kaj abortitaj estas lauxdindaj en Nepalo? La nuna presidento antaux cx 14 jaroj diris ke tradicio de Kumari estas kontraux la rajtoj. Kaj cxi jare sxi venis al al cxaro procesio por pregxi al sxi. Etas ironio de multkuktura Nepalo.