2016/08/09

Internacia tago de indigxenoj

Deziras al vi felicxon okaze de internacia tago de indigxenoj. Ni indigxenoj devas dauxre batali cxar immigrantoj, per politiko, lingvo kaj mekato ja regas nin kaj ni devas batali por nia ekzisto.

2016/08/07

Mia dua libro pri Esperanto vojagxo aperis

Mi tre ĝojas ke hieraux la libro verkita de mi en mia gepatra lingvo pri mia Esperanto-vojaĝo en Japanio "Buanaa Tyaapin" (La venkitaj venkintoj) estis malkovrita. Estas mia dua libro en mia gepartra lingvo pri mia Esperanto-vojaĝo. Venis estimata aktivisto pri homaj rajtoj S-ro Padma Ratna Tuladhar por malkovri ĝin.


La libro temas pri mia vojaĝo al Japanio en 2007. Dank' al subteno de gesinjoroj Doi, mi vojaĝis en Japanio, loĝis ĉe ili dum kelkaj tagoj kaj ankaux vojaĝis en pluraj urboj. Kaj, mi sukcesis partopreni en la Universala Kongreso de Esperanto.

Samptempe mi ankaux rakontis pri la kulturo, urboj, homoj, vivoj, familioj, amuzejoj kaj religiaj lokoj. Ne forgenisda memoraĝo de mia vivo.

Mi revas traduki ĝin kaj eldoni ĝin. Mi ne scias kiam.


2016/08/01

Fresxiga Lapsifedi

Mi nun venas cx la vilagxo de Lapsifedi. Estas nur 22 kilometrojn for de de urbo. Sed estas tiel bela kvieta romantika kirl paradizo.
Mi estas tre gxoja kaj tuj forgesas mian laboron devon kaj aliaj problojn. Nun mi vivas kaj nur vivas.
Fakte estas parto de most a laboro. Cxefoj de mia laboro decidas tiun cxi programon por devisi 5jaran planon por nia oficejo. Ni gxuu kaj pensu kaj planu konkretan por nia bona estonteco.