2016/06/17

Mi eklaboras denove........ en www.esamata.com

De longa tempo mi ne povas blogi. Mi petas pardonon.

Antauxe mi estis okupita je mia studado. Fino de la tezo.

Kaj poste mi sentis sin tro libera. Mi ekdeiziris labori. Mi volis utiligi mian tempon, fakte.

Do bonsxance venis al mi propono labori kiel laboranta redaktoro de interreto novajxejo www.esamata.com. Estas mia sxatata novajxejo cxar gxi alportas vocxojn kaj opiniojn de diversaj etnaj grupoj, religianoj kaj ankaux pri lingvaj rajtoj. Ili ne estas bone portataj de komercaj novajxejoj. Do, tiu sence, mi estas felicxa. Mia laboro ne nur estas laboro sed ankaux esstas kontribuoj al tiuj diskcirminacituloj.

Mi invitas vin al mia novajxejo: www.esamata.com. Gxi nun etas cxefe en Nepali lingvo kaj ankaux havas novajxojn en la angla lingvo. Cetere ni havas lokon por aliaj lokaj lingvoj de Nepalo. Mi kredas ke ni iam sukcese arangxos lokon ankaux por Esperanto. Ni ja kredas je egaleco de lingvoj !


Nun mi estas tiel okupita de mateno gxis nokto ke mi ecx ne povas renkonti miajn geamikojn. Mi hontas. Tio okazas kiam oni laboras en novaj lokoj. Mi kredas ke ili komprenas min.