2016/05/22

Felicxan tagon de Budho

Deziras al vi Tagon de Buddho. Oni kredas ke en tiu tago la Budho naskigxis, trovis la ekscion kaj forpasis.

Ni Nepalanoj estas precipe fieraj ke li naskigxis en Nepalo, en la gxardeno de Lumbini. Ne estas grava por Budhanoj kie li naskigxis. Sed, aliflanke, tre gravas ke li vere naskigxis en la mondo, kaj plie, li disdonis la simplan regulon de paca kaj sukcesa vivo, kiun oni nomas kiel dhamma. Ni studu pri lia vivo, lia ekscio kaj la regulo de la vivo, laux li. 

Restu cxiuj felicxaj kaj amantaj. 

2016/05/13

Festivalo de Bungadio

Komencis cxaro festivalo de Bungadio (ankaux nomata kiel Lokeshewar. Li estas konata kiel Bodhisatto kaj ankaux la dio de pluvo.

La festivalo dauxras cxirkaux dum unu monato.

Oni kredas ke lin oni venigis de iu ne konata lando cxar ne okazis pluvado dum 12 jaroj kaj poste oni okazigis festivalon kun li en tra granda kaj alta cxaro. Tio jam estas 1200 jaroj.

Jen etas kelkaj fotoj pri la festivalo:






La fotojn mi kolektis el diversaj amikoj de Facebook. Dankon al ili.