2016/03/22

Holi - la HIndu festivalo de koloroj

Hodiaux Hinduoj en Nepalo celebras la festivalon Holi. Gxi estas festivalo de koloro. Oni jxetas koloron kaj akvon al unu la alian. Homoj sxatas jxeti akvon precipe knabinojn. Tio li ne povas fari en aliaj tagoj, gxenerale.


Estas la tago kiam homoj pregxas al virsigno en Bhaktapur, proksima bela urbeto.



2016/03/20

Princo Harry de Britio venis observi la ruinojn de la tertremo


la brita Princo Henry Charles Albert 'Harry' hodiaux vizitis hiostoriajn palacojn kun la ricxa artko kaj arhxitekturo de la nevaroj. Li ankaux salutis la lokajn homojn kiuj bonvenigis lin apud la palaco.

Li miris pro la belaj temploj (kiuj travivis la tertremon) kaj la bele ciitaj pordoj kaj fenestroj de la 17jarcenta palaco kaj aliaj temploj.

Li demandis pri la ruinoj kaj la konstruajxoj. Li kompreneble miris kial la nepala registaro ne reskonstruis templojn ecx post 10 monatoj post la tertremo kaj malgraux la fakto ke multaj landoj sendis bilionoj da dolaroj por la la antikvaj temploj estu rekosstruitaj. 

Venis konstitucio, nova presidento, nova cxefministro kaj cxirkaux 40 ministroj post la tertremo sed la homoj, kiuj perdis siajn domojn nek ricevis monon por reskonstrui domojn nek suficxe damnagxajxo por iliaj geinfanoj.

Lia patro, Prince Chalse vizitis la saman palacon en 1982.








http://setopati.net/society/12646/I'm-elated-to-be-here:-Harry/#sthash.oqJeLXqO.dpuf

2016/03/13

Vizito de Sonia

Hieraux mi havos oportunon cxicxeroni iomete al kara amikino Sonia Mary Ribeiro al urbeto Patan kaj viziti la Budhisman festivalon de Samyaka Mahadana. Kaj poste mi invitis sxin al miaj hejmo por teo. Mia familo estas tre feicxa akcepti sxin. Dankon Sonia por via afabla vizto.





2016/03/08

Felicxan virinan tagon 2016

Hodiaux estas la internacia tago de virinoj. Mi elkore salutas kaj gratulas miajn samideanojn kiuj vivas en cxiuj anguloj de la mondo.

2016/03/02

Trezoro vizitis Nepalon

Mi renkontis s-ron Trezoro el Ĉinio hiearŭ. Poshraj informis min ke li estis en lia hotelo kaj deziris renkonti esperantistojn en Nepalo. Mi telefonis al lia hotelo sed mi ne sukcesis kontakti lin. Do mi rekte iris al Thamel. Hari kaj Narendra venis kun li, helpante lin je lia aĉetumado. Ni sidis iomete en nia oficejo.





Poste ni iris por vespermanĝi kune. Unue ni iris al lia hotelo. Ni sidis iom kaj babilis pri Esperanto-movado kaj lia seminario en Nepalo. Li venis tie ĉi en Katmando por partopreni en AMO-seminario. Ja estas grava okazaĵo por Nepalo. Sed mi miris ĉar mi scias ke ne multaj homoj estas aktivuloj en Nepalo. Nur kelkaj homoj eĉ sufiĉe bone parolas la lingvon. Do kial ni okazigas AMO-seminarion en Nepalo. Mi estas pozitiva kaj pensas ke io estas bona. Almenaŭ la dumvivaj komencantoj kaj balbutantoj povas aŭskulti kiel eksterlandanoj parolas la internacian lingvon. Mi estas kontenta ke homoj ne parolis en la angla. 

Mi donacis mian libron "Vojaĝo al Muktinath" al li. Mi ne havas kompion de Nepali-Esperanto Vortaro, kiun mi kompilis por donaci al li, tre bedaŭrinde, kaj mi scias ke la eldonisto ne donacas ĝin al eksterlandanoj. Mi opinias, kiel ĉiam, anstataŭ ĉapelo kaj sako, esperanto-libro devas esti la plej valora donaco por eksterlandanoj kiuj vizitas Nepalon ne nur por rajdi elefantojn kaj danci kun knabinoj, sed ankaŭ por spektakli la movadon.



Poste ni iris al nepala restoaracio por vespermanĝi. Trezoro rakontis al ni kiel iu instruis lin manĝi nepalan manĝaĵon.

Ni tre ĝoje kaj seioze babilis pri Esperanto-movado. Li diris al ni ke ĉiu kapabla esperantisto povas kaj rajtas movadi sendepende de iu aŭtoratitato kaj helpi la mondskalan movadon. Ni, membroj de IKEF-Nepalo povas nun povas organizi aliajn esperanto-eventojn en Nepalo.

Dankon s-ro Trezoro por via afabla vizito al Nepalo.