2016/02/29

Kun Salo neforgesindas la vizito

Estis granda plezuro renkonti s-inon Lee Salo, vigla esperantistino el Koreio, en Katmando.

Se mi bone memoras Salo venis al Katmando en 2009 januaro kaj mi iris renkonti sxin kun kelkaj aliaj gesamideanoj en iu hotelo en Thamel. Pasis longa tempo.

Kaj nun, sxi mem skribis al mi ke sxo venos al Nepalo kaj deziris renkonti min. Bonege, mi diris. Mi proponis sxin logxi cxe mi dum kelkaj tagoj kaj sxi konsentis.

Sxi venis en Nepalo 19an de februaro kaj en la sekvonta tago vojagxis al Pokhara kaj Baglung dum unu semajno kaj finfine venis tago renkonti sxin. La 26an de februaro mi renkonti sxin en iu korea restoracio Sarang-chaek en Manbhawan, Jawalakhel. Sxi bonvenigis min en la cxambro kie estis sep aliaj gekoreanoj. Unu estis la gvidanto kaj aliaj estis junaj gelernantoj de altlernejo. Pro lingva problemo, ni ne povis bone komuniki. Ili ne scipovas Esperanton kaj la anglan kaj do, ni ne bone babilis. Mi demandis al unu knabino, kio placxis al sxi en Nepalo. Sxi diris ke nepalaj homoj estas gajaj kaj cxiam helpemaj. Hmmmm. Alia diris ke nepala mangxajxo estas bongusa. Ili iomete rakontis pri sia sperto kaj poste forveturis al la flughaveno.  Dum la vojagxo, ili estis cxe iu lernejo en Baglung kun  s-ro KB Shai, iama lernanto de Esperanto.

Nu. Mi revenis al mia hejmo kun sxi kaj tuj ni ekis al mia parenco al Dhalko, por cxe esti la gedzinigxan ceremonion de bokuzino Anala. Estis ja interesa sed sxi estis tre laca. Sxi diris, nepalanoj havas multe da tempo kaj pro tio dauxras edzigxo dauxras unu tuta tago. Sxi ne scias ke geedzigxoj povas dauxri dum unu semajno en Nepalo !

Ni revenis hejmen vespere kaj sxi tuj ripozis. Ni gxoje matenmangxis kaj longe dauxris nia gaja kunfotado. Mia familio estis tre felicxa kun sxi. Sed vespere sxi deziris iri al Thamel kaj logxi en hotelo.

Ni iris al Thamel kaj kun helpo de Hari, sxi translokigxis al iu hotelo "Nepalaja". Kaj tre bedauxrinde, sxia hotelo trafis akcidenton de elektra fajro en fru matene kaj sxi translokigxis al alia hotelo. Mi refoje helpis sxin trovi alian hotelon. Tre strange, la hotelo nek petis pardonon pro la akcidento nek permesis la gastojn lasi la hotelon senpago. Sxi pagis tute kaj lasis gxin iel je tagmezo. Sxi dauxre timis pro la fajro, fumo kaj hxaoso. Nature.

Sxi kontaktis al sxia familio kaj poste diris al mi ke sxi deziris reiri al hejmo la plej frue eblas. Do, sxi arangxis bileton por la flugo de 29a kaj sxi flugis hodiaux.

La mallonga renkontigxo kun sxi finigxis kiel bela songxo. Estis post longa tempo mi renkontis kiux tiel bone amikigxis en mallonga tempo kaj estis tiel afabla. Tute ne suficxis renkontigxo. Mi ecx ne povis inviti sxin al unu sola vespermangxo kun mia familio. Kaj sxi devis foriri. Sxi ja promesis ke sxi revenos al Nepalo, eble kun lia amanta edzo. Mi atendas sxin....

Mi multe esperas ke sxi denove vizitos Nepalon. Kaj, tiam sxi venos kun suficxe longa tempo por viziti multajn aliajn lokojn kaj ke sxi multe ripozos en Katmando.










2016/02/24

23 homoj mortis kiam falis la aviadilo


Cxiuj 23 homoj mortis hodiaux kiam la aviadilo per kiu ili flugis subite trafis akcidenton dum ilia flugvojagxo de Pokhara gxis Jomsom hoduax matene, la 24a de februaro.

La aviadilo falis sur monteto Tikedhunga de Dana vilagxo.

Estas la sama vojo kiun elektis flugi kiam ni vojagxis al Muktinath en 2006. Mi skribis en mia libro "Vojagxo al Mukinath" kiel dangxera tiu vojo estis kaj kiel unu el nia amiko timis dum la flugado....


2016/02/21

Patrina lingvo

Deziras al vi Felicxan Internacian Tagon de la Patrina Lingvo.

Nepalo posedas 123 da lingvoj. Sed la registaro zorgas nur pri unu lingvo, deviga lingvo por cxiuj civitanoj. Por aliaj lingvoj, la registaro diras - vi rajtas uzi, lerni per viaj gepatraj lingvoj, sed la registaro nenion faras por konservi ilin.

Estu Esperanto la komuna lingvo por cxiuj anoj de gepatraj lingvoj, kiuj ne rajtas uzi iliajn lingvojn por komuniki kun aliaj lingvanoj.

2016/02/14

Felicxan Tagon de Sankta Valentino

Karaj,
Deziras al vi Felicxan Tagon de Sankta Valentino. Estu cixam amo-plena, amu cxiujn kaj ne malaceptu amon de iun ajn. La mondo estu plena je amo amo kaj amo.