2015/10/12

Nova cxefministro de Nepalo KP Oli


Neniu povas antauxvidi la politikon de Nepalo. Post dramatika turnigxo de ventoj, Khadga Prasad Oli (KP Oli) elektigxis kiel la nova kaj la 38a cxefministro de Nepalo hieraux vespere (te, la 11an de oktobro 2015).

La plej radikala komunista paartio UCPN (Maoistoj) de Prachanda kaj la pro-regxa partio RPP-Nepal subtenis, tio estas mirinda en Nepala politika historio. Jen, Oli ricevis 338 vocxojn kaj la kontrauxstaranto Koirala ricevis 249 vocxojn.

Li estis unu el la membroj de la Koinstitucia Asemleo lastatempe kaj la prezidanto de partio CPN-UML. Li estas konata kiel radiala kontraux federalismo, lingva kaj religia egaleco. Li antauxe ecx pensis ke respubliko ankaux ne eblis. Li ankaux estas konata kiel kontrux-Barata politikisto, sed neniu scias kiuestsa kia cxar ni havas evidencon kaj cxiuj politikistoj en Nepalo ne povas fari ion ajn sen konsento de Barato.

Ecx hieraux, oni multe pensis pri rolo de Barato. Antauxe, oni pensis ke la antauxe cxefministro Sushil Koirala estis pro-barata kaj do li ricevos subtenon de Barato sed cxi foje tiel okazis ke li malvenkis kaj tiuj kontrau-bharata ulo venkigxis. Tio montras ke Barato benis lin. Antaux kelkaj tagoj jxurnalo skribis ke venis 930 miliono da mono el Barato al barata ambasadorejo de Nepalo. Sed neniu scias kie la mono iris. Sed ni scias ke politikistoj, aux palamentanoj en Nepalo estas facile acxeteblaj kaj oni povas subteni iun ajn por ricevi monon kaj postenon.

Vidu, tiu ulo, Kamal Thapa, kiu antauxe subtenis la regxon kaj forte premis la politikajn partiojn dum la pucxa periodo nun estas la vic-cxefministro!!!

Iel, la nova cxefministro nun havas rajton stiri Nepalon al iun direkton li volas. Ni nur timas ke nuna celo de indigxenoj, aliaj religioj krom la sxtata religio estas pli malproksima nun.

Hontinde, ke la registaro nenion faris por la miloj da homoj kiuj atendas la plej bazan subtenon por ili perdis karulojn kaj domojn pro la tertremo, tuj sukceis doni konstitucion kaj jen elektis novan cxefministron. Ili faris "ian" konstitucion cxar ili antauxe promesis ke ili elektos novan cxefministron post fino de preparo de la konstitucion.


http://setopati.net/politics/9735/KP-Oli-elected-as-38th-PM/
http://www.ratopati.com/aakhabar/8493/#sthash.QdELs9bN.dpuf
http://dcnepal.com/news/news.php?nid=170491
http://setopati.com/raajneeti/35071/

No comments: