2015/10/31

Katmando post la tertremo



Mi hazarde trovis tiun cxi videon, faritan de turista famlio kiu na antaux longe vizitis Nepalon kaj kaptis tiun cxi scenon de Katmando. Tio donas al vi kiel ni vivas inter rubajxoj de niaj valoraj antikvaj monumentoj. La registaro ne venas al ni por savi nin.

2015/10/29

Nepalo trovis unuan presidentinon

Hodiaux, la 21an de septembro, palimentanoj elektis novan presidenton de Nepalo. Sxi estas dua cxefo de la sxtato kaj la unua virino en tiu plej supra politika policio en la historio de Nepalo.

Gratulon!

Sed ni ne forgesu ke Nepalanoj de pli ol unu monato suferas pro manko de beizno, kuirgaso kaj aliaj gravaj ajxoj. La logxantoj de Nepalo ne estas kontentaj pri la nova konstitucio kaj homoj cxefe de suda parto dauxre proestas kaj la regisatro ne montras intereson auxskulti demandojn de indigxenoj. Tiu temple, la Barato ne oficiale blokis la landlimojn kaj Nepalo ne ricevis varojn el/tra Barato. Kaj, samtempe, pro politika malfacilajxo, importi ajxojn el norda Cxinio ankaux ne estas facila. Jen, Nepalo estas politike dependa al Barato

Pro manko de bezino, oni povas vidi tre malmulte da veturilojn sur la stratoj kaj estas malfacile por trovi pulikajn transportojn. Homoj devas aux piedmarsxi aux bicikli. Pro la sama kialo, la lenejojn ne funckias kaj geinfanoj devas vivi en hejmoj.


2015/10/27

Japana kongreso de Esperanto


Okazis Japana Espernato-Kongreso. Mi sendas al vi bondezirojn kaj gratulojn.

Ankaux partoprenis iu el Nepalo. Interese, li nomas iun japanan esperantiston kiel "patro de nepala esperanto-movando". Cxu vere? Kaj, kiu estas la ptrino kiu naskis nepalan movadon, kiu vere naskigxis antaux 60 jaroj?

Intertempe, mi legis ke Japana Epsernato-Instituto intencis sendi monhelpon al nepalaj esperantistoj kaj Nepalo sendis nomliston de 150 (!!!) homoj por ricevis tiun helpon. Poste mi ne scias kio okazis, cxu iu ricevis monon? Kiuj?. Cxu iu havas detalan kaj certan informon? Mi nur scivolas.

Jen la video pri la salutmesagxo de diversaj landoj al la kongreso:
https://www.youtube.com/watch?v=0xgWd2PIxcM

http://blog.livedoor.jp/argono18-jek2015/archives/863429.html

2015/10/21

Mia biciklado


Mi biciklis al la vilagxo de Jiwanpur, Dhading. Estis cxirkaux 27 kilometroj de mia hejmo kaj mi gxois rajdado sur la sxoseo kaj la montara vojeto en vilagxo. Sur la vojo estis malgranda rivero sed ne estis ponto sur la rivero do, mi rajdis tra la rivereto. Estis ja interesa biciklado. Sed ja estas laciga...........

Cxu vi volas bicikli en Nepalo? Mi volonte akompanos vin.

2015/10/12

Nova cxefministro de Nepalo KP Oli


Neniu povas antauxvidi la politikon de Nepalo. Post dramatika turnigxo de ventoj, Khadga Prasad Oli (KP Oli) elektigxis kiel la nova kaj la 38a cxefministro de Nepalo hieraux vespere (te, la 11an de oktobro 2015).

La plej radikala komunista paartio UCPN (Maoistoj) de Prachanda kaj la pro-regxa partio RPP-Nepal subtenis, tio estas mirinda en Nepala politika historio. Jen, Oli ricevis 338 vocxojn kaj la kontrauxstaranto Koirala ricevis 249 vocxojn.

Li estis unu el la membroj de la Koinstitucia Asemleo lastatempe kaj la prezidanto de partio CPN-UML. Li estas konata kiel radiala kontraux federalismo, lingva kaj religia egaleco. Li antauxe ecx pensis ke respubliko ankaux ne eblis. Li ankaux estas konata kiel kontrux-Barata politikisto, sed neniu scias kiuestsa kia cxar ni havas evidencon kaj cxiuj politikistoj en Nepalo ne povas fari ion ajn sen konsento de Barato.

Ecx hieraux, oni multe pensis pri rolo de Barato. Antauxe, oni pensis ke la antauxe cxefministro Sushil Koirala estis pro-barata kaj do li ricevos subtenon de Barato sed cxi foje tiel okazis ke li malvenkis kaj tiuj kontrau-bharata ulo venkigxis. Tio montras ke Barato benis lin. Antaux kelkaj tagoj jxurnalo skribis ke venis 930 miliono da mono el Barato al barata ambasadorejo de Nepalo. Sed neniu scias kie la mono iris. Sed ni scias ke politikistoj, aux palamentanoj en Nepalo estas facile acxeteblaj kaj oni povas subteni iun ajn por ricevi monon kaj postenon.

Vidu, tiu ulo, Kamal Thapa, kiu antauxe subtenis la regxon kaj forte premis la politikajn partiojn dum la pucxa periodo nun estas la vic-cxefministro!!!

Iel, la nova cxefministro nun havas rajton stiri Nepalon al iun direkton li volas. Ni nur timas ke nuna celo de indigxenoj, aliaj religioj krom la sxtata religio estas pli malproksima nun.

Hontinde, ke la registaro nenion faris por la miloj da homoj kiuj atendas la plej bazan subtenon por ili perdis karulojn kaj domojn pro la tertremo, tuj sukceis doni konstitucion kaj jen elektis novan cxefministron. Ili faris "ian" konstitucion cxar ili antauxe promesis ke ili elektos novan cxefministron post fino de preparo de la konstitucion.


http://setopati.net/politics/9735/KP-Oli-elected-as-38th-PM/
http://www.ratopati.com/aakhabar/8493/#sthash.QdELs9bN.dpuf
http://dcnepal.com/news/news.php?nid=170491
http://setopati.com/raajneeti/35071/