2015/09/24

Malfelicxa Barato

Neplo sukcesis eldoni konstitucion post 6 jaroj de laboro. Tio havas bonan kaj manbonan flankon. Kelkaj homoj akceptas gxin kaj kelkaj ne volas akcepti gxin. Sed gxi kreis alian novan problemon en Nepalo.

La konstitucio estas malakceptebla por la indigxenoj, aliaj religianoj ktp. Samtempe gxi estas malakceptebla por Barato. Estas multaj kialoj. Sed cxefe, Barato ne akceptas gxin cxar gxi ne solvis la problemon de la logxantoj de suda regiono de Nepalo. Ni povas kompreni ke Barato estas malfelicxa. Do, la Barato indikis le gxi povas fermi la sudan landlimon!

Oni dire, gxi sendis sep sugestojn al nepala registaro kiujn oni ne povas facile akcepti.

Rezultis tiel ke la politikistoj fiere protestis kontraux la barata "imperialismo" kaj diris ke sendependa lando ne povas akcepti tiajn subpremojn. Kaj, nun la landimoj estas kvazaux fermitaj.

Cxefe komencas krizo de benzino kaj tion vi povas vidi la homoamaso cxe benzinejo. Cxiom da benzino al Nepalo devas veni tra Barato.



La politikistoj lauxte parolis kontraux Barato kaj dank' al tiu nova krizo, ni ne povas vidi protestojn kontraux la konstitucio. Estas bone por la politikistoj ke ili ne devas lonte teleri protestojn. Sed ironie, cxiuj nepalaj politikistoj estas gviditaj de Barato. Ili regule vizitas Nevan Dehilon por ricevis instruon por labori en Nepalo.

Jes, la politikistoj krias kontraux la barata esprimo, nur por malakrigi la protstojn dauranta en multaj sudaj distriktoj.

2 comments:

Natalie said...

Saluton, Razeno! Bonvolu diri al mi kial aux kia problemo ekzistas por la logxantaro de la suda regiono de Nepalo. Cxu Bharato sentas ke gxi devas protekti ilin? Kial? Cxu ili ne estas, gxis nuntempe, Nepalanoj, kaj ne Bharatanoj? Cxu estas afero de religio? Mi tute ne komprenas!

Razeno said...

Kara Natalie,
Saluton. Dankon por via demando. Pardonu min por la malfruo. Ja esats malfacila respondi mallonge. Tamen mi provas klarigi:
1. La bordo inter Nepalo kaj Barato estas malferma. Ni povas facile iri kaj ili povas veni.

2. De Barato multaj homoj venas logxi al Nepalo kaj de Nepalo ankaux multaj homoj iras tien por logxi.

3. Por Barato tiom da homoj ne faras diferenco, sed por Nepalo ili povas fari diferencon je politiko ili venas tiom multe (vi povas legi pri politika situacio de Fiji).

4. En suda regiono logxas kaj indigxenoj kaj alvenantoj de Barato. Ili havas malsimilajn postulojn. la inigxenoj volas ke ili havu sian proprann sxtaton (Nepalo nun estas federala). Kaj la alvenantoj de Barato deziras civitanecon kaj eblecon politike reprezenti.

5. Ni suspektas le tiuj alvenantoj de Barato estas sendita de barata registaro por akiri politikan fortecon en Nepalo. Ni timas ke ili iam deklaros sian regionon kiel parto de Barato (mi diras ni timas).

6. La registaro de Barato malrekte postulas ke la postulojn de la alvenintoj de Barato estu plenumitaj kaj por premi Nepalo, gxi fermis la landlimojn kaj ni suferas pro manko de gravaj bezonataj ajxoj....

Eble mi sukcesis klarigi vin.

Vi povas cxiam bonvena por diskuti pri tiaj aferoj.
Razeno