2015/09/27

Indragxatra komencigxis

Hodiaux estas la tago de Indragxatra aux pli bone "jenjaa", la festivalo de Katmando. Oni metis Kumari, la knabino, kiun oni honoras kiel "vivanta diino" sur la cxaro kaj oni tiras gxin cxirkaux la antikva parto de Katmando.

Estas unu el al plaj viglaj kaj buntaj tagoj de Katmando. Dum tiu cxi vestivalo de la Nevaroj, oni sxatas viziti Nepalo. Sed bedauxirnde, cxi foje ni ne vidas multe da turistoj. Oni timas tertremon.

Oni multe pensis pri okazigo de la festivalo cxijare, cxar multaj homoj estas disfalitaj kaj la stratoj ankoraux estas malpuraj pro la rubajxo. Cetere, multaj homoj perdis siajn familianojn kaj oni ne emas celebri tion. Sed poste oni diris ke kulturo estas pli grava ol katastrofo. Do ni denove cxion arangxis kaj do vere okazigis gxin, forgesante cxiun doloron, mankon kaj fopasojn.... vivo devas dauxri, cxu ne?

Kaj jes estis la sama tago kiam regxo de malgranda sxtateko Gurkha atakins Nepalon (nun estas Katmando-Valo) kaj komencis lian dinastion kiel regxoj de Nepalo antaux cx 250 jaroj).

Estis ja trista stari en tiu historia kvartalo kie iam staris dekoj da elegantaj historiaj temploj kaj aliaj belaj ajxoj kaj nun restas nur rumbloj....

Venis la presidento, ministroj kaj aliaj gravaj registaraj oficistoj por komenci la festivalon. Jen mi metas kelaj fotoj, kiujn mi kolektis el retjxurnaloj:







2015/09/24

Malfelicxa Barato

Neplo sukcesis eldoni konstitucion post 6 jaroj de laboro. Tio havas bonan kaj manbonan flankon. Kelkaj homoj akceptas gxin kaj kelkaj ne volas akcepti gxin. Sed gxi kreis alian novan problemon en Nepalo.

La konstitucio estas malakceptebla por la indigxenoj, aliaj religianoj ktp. Samtempe gxi estas malakceptebla por Barato. Estas multaj kialoj. Sed cxefe, Barato ne akceptas gxin cxar gxi ne solvis la problemon de la logxantoj de suda regiono de Nepalo. Ni povas kompreni ke Barato estas malfelicxa. Do, la Barato indikis le gxi povas fermi la sudan landlimon!

Oni dire, gxi sendis sep sugestojn al nepala registaro kiujn oni ne povas facile akcepti.

Rezultis tiel ke la politikistoj fiere protestis kontraux la barata "imperialismo" kaj diris ke sendependa lando ne povas akcepti tiajn subpremojn. Kaj, nun la landimoj estas kvazaux fermitaj.

Cxefe komencas krizo de benzino kaj tion vi povas vidi la homoamaso cxe benzinejo. Cxiom da benzino al Nepalo devas veni tra Barato.



La politikistoj lauxte parolis kontraux Barato kaj dank' al tiu nova krizo, ni ne povas vidi protestojn kontraux la konstitucio. Estas bone por la politikistoj ke ili ne devas lonte teleri protestojn. Sed ironie, cxiuj nepalaj politikistoj estas gviditaj de Barato. Ili regule vizitas Nevan Dehilon por ricevis instruon por labori en Nepalo.

Jes, la politikistoj krias kontraux la barata esprimo, nur por malakrigi la protstojn dauranta en multaj sudaj distriktoj.

2015/09/20

Nepalo deklaris sian konstitucion !

Nepalo finfine deklaris sian konstitucion inter celebroj kaj protestoj. Gratulon al cxiuj!

Sed gxi estas la 65-jara songxo, morto de 18,000 da homoj kaj rezultis je la konstitucio kiu donis felicxon al altkastaj Hinduoj, viroj kaj Nepali-parlonatoj sed pli granda komunumo restas malkontenta pro signoj de malegaleco. Unu persono mortis hodiaux kiam la policanoj pafis al la protestanta homamaso en Birgunj.


http://myrepublica.com/politics/story/28465/nepal-joins-list-of-countries-drafting-constitution-from-ca.htmlhttp://setopati.com/raajneeti/34145/

2015/09/18

Sxi volas esti "pornstar"

Homoj havas senfinan aron da deziroj. Kaj nature junaj knabinoj havas pli strangajn revojn. Sed trovigxis iu knabino kiu havas vere fantazian deziron, almenaux laux nepala vidpinkto, ke sxi volas esti pornografia aktorino, te, "pornstar"!

En Nepalo, malgraux trovibleco de facila interretro, pornografiaj retpagxoj ne estas cxie atingeblaj. Oni ne rajtas fari pornografian kinon, retpagxon aux servilon aux bordelon. Kaj Nepalanoj ne rajtas malfermi tian pagxon aux libere prezenti servon de protitutinoj. Cxio estas kontrauxlegxa. Tamen, pro libera educako kaj televido, kinoj kaj interreto, junaj geknaboj nuntempe sentas sin pli libera pri seksaj aferoj ol la antauxa generacio. Sed oni ne povas, ne kuragxas aux ne rajtas revi pri farigxo de "pornstar".

Antaux kelkaj semajnoj sxi metis sxiajn kelkdek preskaux nudajn fotojn en sxia Facbook kaj sxi tuj farigxis fama. Sxi havas nur 17 jarojn kaj studis en iu lernejo. Post apero de la fotoj, sxia lernejo forsendis sxin cxar tio estas ja malakcepteble en Nepalo.

Pli mirindas ke sxia partrino estas tre felicxa ke la knabino volas esti "pornstar". Sxi diris ke tio estas sxia dezrio kaj cxiel sxi helpos sxin farigxi pornstar kiel Sunny Leone.

Mi ne povas meti cxiujn fotojn de sxi sed jen estas ekzemplo de la deziro de la knabino


http://saptahik.ekantipur.com/news/2015-09-18/20150918155043.html

2015/09/15

Jen la konstitucio estas preta

Tre bedauxrindas ke dum cx 30 homoj estas mortigitaj, la registaro devigas irmalpemeson en multaj distriktoj, la "registaro" pretas anonci novan konstitucion de Nepalo.

Kvankam la konstitucia asembleo havas 601 membrojn bone elektitaj el diversaj religioj, rasoj, kastoj kaj seksoj, nun regas tri homoj - viroj, hinduanoj, alt-kastanoj kaj parolantoj de la oficiala lingvo - devigas cxiujn membrojn subteni ilian version de la konstitucion.

Jes estas venko. Venko de tri personoj kaj la komunumo ili apartenas. Nun, certe venos reagoj de diversaj etnaj grupoj, lingvo-parolantoj, kastoj kaj religianoj...

Mi nun deziras ke ne plu alvenu malpaco. Kelkaj homoj jxetas nian landon al malpaco kaj mortoj, nur por plezuro de iliaj komunumoj.
:(

2015/09/03

Gvidisto pri indigxenaj rajtoj arestita en Nepalo


Ang Kaji Sherpa, konata gvidisto pri indigxenaj rajtoj, estis arestita de sekreta polico de registaro en Katmando (Nepalo) hieraux. 

La registaro poste diris ke li estis arestita cxar li skribis "malbone" en Facebook. Kion oni povas skribi en Facebook? Ni scias ke li estas tre lauxtvocxa kaj skribas kion li suferas pro la etna diskriminacio de la Hindu registaro. Nu; tiuj ploras kiuj sentas la doloron, cxu ne? Mi timas ke tio instigas ecx pli manfacilan situacion en Nepalo. Indigxenoj kaj etnaj komunumoj nun multe agas por siaj rajtoj en la skbanta konsitucio de Nepalo.

La protestantoj mortigis 7 policanojn cxar la policanoj tre kruele kondukis al la protestantoj de Tharu etna grupo antaux unu semajno. Kaj kiel respondo, la policanoj pafmortigis protestantojn. Ili estis pafitaj sur iliaj kapoj. Mi ne volas montri al vi la fotojn.

Cxu tio estas democratio?

2015/09/01

Kvar protestantoj pafmortigitaj

Policanoj hodiaux 2015-09-01 pafmortigis kvar personojn en suda parto de Nepalo, en Birgunj, dum la indigxenoj kaj etnaj komunumoj protestis kontraux la registaro. La registaro dauxre subpremas la protestantojn per pafiloj, kaj ili pensas ke tio estas demokratio. Gxis kiam? :( :(