2015/08/04

Oni ofertis homon al Hindu diino !

Kiam la tuta mondo batalas kontraŭ religiaj fi-tradicioj, nepala familio ŝokis mondon per oferto de 10-jara knabo al Hindu diino !!!

Laŭ la ĵurnaloj, iu familio de 55jara Ganga Harijan, 50jara Rudal Harijan, 32jaraa Suryaman Harijan kaj 18jara Vijaya Harijan, Hinduoj el malalta kasto en Kudiya Vilaĝo de Nwarparasi district aŭdis ke ilia familio nun suferas pro kelkaj malsanoj kaj ili povas resaniĝi se ili ofertos vivantan homon al la diino. Estis pregixsto Ganga Harijan, kiu portis tiun eksterodinaran konsilon. 

Estis la 21a de julio. Ili sukcesis katpi 10 jaran knbaon Jivan Kohar kiel la "medikamento". Ili allogis la knabon per 50 rupioj (malpli ol duon dolaroj) kaj prenis lin al la "templo" de la vilaĝo, kie pendis fotojn de diino Bhagawati kaj dio Hanuman de Hinduismo. Ili forte prenis la knabon, unu per manoj, alia per piedoj kaj brute tranĉis la kolon de la infano per tranĉilo kaj ofertis la sangon al al diino ĝis morto ! 

La gepatroj de Jivan serĉadis ilian knabon kaj poste ili trovis lian kadavron, senkapan en iu soleca lago de la vilaĝo, 3 tagoj post la incidento. Ili informis al la polico ke tiu najbaro eble kaptis la knabon ĉar ili ĉiam parolis pri bezono de oferto de la homa sango al ilia diino. Poste, la kriminaloj konfesis kaj nun ili estas en policejo por alia leĝa procedo. 

La vilaĝo, kiu situas proksime de la bordo inter Nepalo kaj Barato subite plena de bruo. Tia estas Nepalo.... imagu, kiaj planoj kuras en kapoj de homoj, kiuj aspektas belaj, kontentaj kaj feliĉaj sur fotografoj.
La diino kiu "soifis" homan sangon

la knabo kiun oni mortigis

La familio kiu mortigis la knabon kaj la pregxisto

Legu pli:  http://edition.cnn.com/2015/07/27/asia/nepal-human-sacrifice/

No comments: