2015/08/31

Morto kaj celebro


Cxu oni celebras morton? Kia malhumana demando. Morto de karuloj, ecx de nekonatuloj donas al ni malfelicxon, maleperon. Sed en Nepalo, oni celebras morton...

Mi havas rakonton de vivo de la Budho. Iam iu knabo mortis kaj tio donis al la patrino abundan doloron. Sxi iris al al Budho kaj petis – "Mi auxdis ke vi faras cxion. Mia filo mortis, revivigu lin."
La Budho pensis kaj respondis - "Bone. Mi povas fari. Sed por tio vi devas preni kelkaj grenojn de mustardo el diu domo, kie neniam neniu mortigxis antauxe."

Sxi pensis ke estis suficxe facila laboero. Sxi vagis en vilagxo kaj petis mustardon. Kaj sxi demandis, cxu iu iam mortis tie, la respondon sxi ciam trovis jese. Kaj finifine, sxi estis laca kaj mem komprenis ke sxi ne estas la sola persono kiu perdis karulon kaj ke morto estas simpla regulo de la mondo.

Nu. eble bazite sur la sama filozofio de la Budho. Homoj el la gento Nevaroj, la indigxenoj de la Katmando-Valo, okazigis gajan karnivalon kie partoprenis homoj el la familio en kiu iu jam forpasis en pasinta jaro. Venis amase, kiel cxiujare. Sed precipe tiu cxi jare, kiam miloj da hmoj mortis pro la tertremo, la amaso ja estis pli granda ol kutima.

Oni vestas sin kiel, plej cxefe kiel bovino (pro tio la festivalo nomigxas Saparu aux festivalo de bovinoj), kun cxapelo-masko de bovino kaj sximiras beligajxojn kaj vestas kiel virinoj. Kelkaj homoj vestas sin kiel politikisto, Hindu dioj, policanoj, ermito, almozpetanto ktp en la karnivalo.

Ili iel volas forgesi la doloron de perdo de karuloj.


Ili estas viroj :D







No comments: