2015/08/02

100 tagoj de tertremo

Kiel facile, aux malfacile, pasis 100 tagoj de la grenda tertremo kiu forprenis vivojn de 8,500 homoj en Nepalo.

La homoj ankoraux vivas en stratoj aux en tendoj, iel tiel sub dometoj kun feran tegmenton. Pluvas cxiutage kaj homoj plu kaj pli suferas. Venis multaj organizajxoj, naciaj kaj internaciaj, por helpi la suferantoj per mangxoj, vestajxoj kaj ankaux per materialoj por konstrui dometoj.

La homoj el registaro cxiam parolas pri mono, mono kaj mono. Ili sukceas kolekti multe da mono el internaciaj organizajxoj. Sed la suferantoj ankoraux ne ricevas subtenon de la registaro. La registaro iam decidis donaci 150 usonajn dolarojn al cxiu suferanto-familio. Sed homoj ecx tion ne ricvas.

Ni atendas atendas kaj la registaro kreas novajn rakontojn de korupto cxiutage en jxurnaloj.

Intertempe, mi auxdis ke japanaj esperantistoj decidas sendi monan helpon al nepalaj esperantistoj. Sed mi ne scias gxuste kiuj, kiom kaj kial oni ricvas monan subtenon. Kiam mi jam diris ke esperantistoj ja ne atendas monan subtenon cxar neniu el la esperantistaro de Nepalo vere suferas. Ni vidu kio okazos.

Kaj vidu tion videon de Facebook:
https://www.facebook.com/itvnews/videos/10152935780227672/

No comments: