2015/07/11

Mia biciklado

Mi ne estas biciklisto sed mi sxatas bicikli en vilagxoj almenaux unufoje en semajno. Cxiu semajne, dum matenoj de sabatoj, mi iel biciklas. Hodiaux mi biciklis al Naikap, Machhegaon kaj Satungal. Tiel mi vidas naturon kaj ankaux domoj disfalitaj pro tertremo. Homoj nun eltiras rubajxojn de iliaj disfalitaj domoj...

Bicikli en urboj stas ja dangxera cxar en Nepalo ne ekzistas aparta vojeto por biciklistoj. Ni devas lukti kun aliaj grandaj veturiloj. Kaj cxiuj malrespektas nin, ke ni estas malricxaj homoj.

Aliflanke, biciklado ja estas tre luksa hobio nuntempe. Cxio por biciklistoj tre multe kostas. Mi elektas la plej malmulte kostajxojn. Mi gxuas naturon dum biciklo. Kaj vi?


No comments: