2015/07/01

Chhaupadi - la malbeno al menstrauantaj virinoj en okcidenta Nepalo


 Ne estis la unua fojo mi aŭdis pri "Chhaupadi", sed la hororo mi sentis kiam mi vidis la malgrandajn kabanojn kun mallarĝaj enirejojn unuafoje estas preter priskribo. Jes. Ni ankoraŭ vivanta en primitiva, barbara aĝo. Kaj ĉar ni vivas en Nepalo.

Menstruo estas simpla, natura afero kio rilatas kun ĉiutaga vivo, sano kaj kresko de knabinoj kaj virinoj. Kio estas tiel granda afero pri ĝi? Knabinoj, nature, socie lernas pri ĝi en la konvena tempo, lernas kiel alfronti ĉi tion kaj alkutimiĝas pri ĝi laŭ tempo. Aliaj, eĉ ne devas tedi pri ĝi. Jes, ĝi fariĝas devo de viro-familianoj, se ŝi bezonas helpon, subtenon aŭ sugestojn pri sanaj aferoj. Sed la kazo  ĉi tie estas multe pli de viraj fieroj, egooj, vireco kaj decido de viroj ol oni povas imagi en Plej Okcidenta Regiono de Nepalo . En tiuj montaraj distriktoj - nome Darchula, Baitadi, Dadeldhura / Bajhang, Bajura, Achham / Humla, Mugu, Jumla, Kalikot kaj iom ankaŭ en Dailekh, Jajarkot kaj Surkhet.


Ili forte kredas ke virinoj fariĝas malpuraj dum tiuj 4/5 tagoj de ĉiu monato kaj iliaj dioj - "Mate", kiel ili nomas lin - ne ŝatas vidi virinojn veni al ili dum tiu periodo. Do, la viroj devigas virinojn dum iliaj mensturaj periodoj limigi sin en malgrandaj, mallumaj mallarĝaj kabanoj / barakoj sen ajnaj fenestroj aŭ pordo. Foje pli ol ses virinoj devas pasigi tiun periodon en tiaj ĉambretoj kiu estas pli malgranda ol mallgranda liteto. 


Viroj ankaŭ ne permesas ilin preni varmajn tukojn aŭ litkovrilojn. En somero ili devas alfronti la danĝeron de serpento-pikoj kaj vintre ili devas toleri severan malvarmon kaj neĝadon. Ebleco de viktimiĝo de seksatenco estas ĉiam tie.

Estas afero de neglektado, insulto aŭ eĉ malamo kontraŭ ili por la komuna vilaĝanoj. Ili ne rajtas promeni sur la ĉefaj vojoj, iri al la akvo fotuso aŭ al temploj. Knabinoj ne rajtas iri alla lernejo dum la periodo.

Krom tio ĉi, ili ne rajtas konsumi lakton, jogurton kaj ajnan nutraĵon , kio estas pli grava, ol iam. Ili devas dependi al iliaj familianoj kiuj alportas manĝaĵon apud la kabano por ili kaj forlasas ĝin.

Viroj kredas ke se virinoj en periodoj restas en siaj domoj, tigroj venas kaj atakas ilin aŭ iliajn brutarojn. Aŭ la dio koleros pro ili kaj ili malsaniĝos. Ili donas gravecon pli al la nevidebla dio, ol iliaj propraj familianoj, kiuj vere zorgas pri ili.

Evidente, ĉi tiu "tradicio" aŭ "kulturo" daŭras seninterrompite dum jarcentoj kaj virinoj havis nenian fortecon stari kontraŭ viraj membroj de ilia societo. Sed almenaŭ ekde ĉirkaŭ 20 jaroj multaj naciaj kaj internaciaj ne-registaraj organizoj komencis levi voĉon kontraŭ tio, ĵurnaloj komencis skribi pri ĝi. Estas preskaŭ akceptita ke virinoj ne povas vivi egale al viroj en Nepalo. Tamen ĝi estis granda ŝoko por homoj en urboj. "Ĉu homoj ankoraŭ loĝas tiel barbare en Nepalo?" ili demandas. Post tio, multaj virinoj kaj aliaj sociaj organizoj iris tien kaj provis levi konscion en la socio. Sed oni nek povus ŝanĝi virojn ne povis konvinki virinojn por pretigi ilin por batali por siaj rajtoj, por egaleco. Jes, multege da mono de tiuj internaciaj organizaĵoj iris tien kaj revenis nur dikaj raportoj.

Miaj vizitoj en Dadeldhura, Achham kaj Kailali antaŭ unu semajno malkaŝis ke la tradicio estas ankoraŭ vivas kaj oni povis enkonduki malmulte da ŝanĝo malgraŭ abundan laboron kaj monon kontraŭ tiu tradicio. Nun, la homoj ankoraŭ estas ortodoksaj, kiuj ne estas pretaj por aŭskulti aŭ diskuti pri Chhaupadi. Junuloj ne oponas virinan liberiĝon sed ili ankoraŭ faras ruzaj, cinikaj rimarkoj kiam iu parolas kontraŭ tiu "tradicio". Ili asertas ke virinoj mem ne volas ĉesi praktikadon de Chhaupadi. Virinoj, kiel ilia sorto havas ĝin, estas mutaj. Ili povas nek malkaŝe batali, nek povas argumenti pri tiu sistemo. Kiam iam viroj komencas paroli pri menstruo, ili nature ruĝiĝas, silentas aŭ fuĝas. Aŭ, eĉ tiuj virinoj, kiuj parolas publike kontraŭ Chhaupadi estas devigitaj elspezi kvin tagojn en tiuj Chaugoth (la kabanoj kie ili vivas dum la periodoj). Ilia devo iĝas publika ŝerco inter vivoj.

Jes. Kelkaj ŝanĝoj povas videbli : en lernejo iras junaj knabinoj, tio estas sanĝo.  Sed plejparte ili ankoraŭ devas loĝi en barakoj. Ili diras ke ili ne volas ĝin sed iliaj gepatroj volas kaj  pra-gepatroj. La radio de espero - almenaŭ iliaj infanoj ne devos alfronti tiun sorton. Kaj knabojn ankaŭ ne volas apogi sian ortodoksan pra-gepatroj.

Danke al la ribelemaj junuloj, iuj de la vilaĝoj nun estas deklaritaj "Chhapuadi liberaj" VDCs. Ili estas tiel nomataj sur paperoj kaj registaraj dokumentoj. Sed praktikoj estas ankoraŭ senbridaj eĉ tiuj tiuj vilaĝoj. Kelkaj havas  "plibonigitajn" barakojn. Sed ili ja havas barakojn. La registaro planas deklari Accham kiel "Chhaupadi liberaj" distrikto. Sed je la praktika nivelo, ilia celo estas ankoraŭ tre malproksime.

Kaj kion la sociaj organizoj faras? Ili faras oftajn vizitojn, esploras la situacion, preparas raportojn kaj aranĝas monon por alia studado.

Vi demandas kial la registaro silentas aŭ indiferentaj pri tiu fi-kutimo, ĉu n? Ĝi estas malfermita al ĉiuj. Tiu tradicio rekte rilatas al la Hinduismo, kiu estas la majoritata religio de la lando. Kaj la plejparto de la homoj en registaro aŭ aliaj decido-faraj organoj apartenas al tiu religio; ili ne estas pretaj paroli kontraŭ tiu aŭ fari ajnan aŭdacan decidon ĉesi ĝin. Ilia silento estas la respondo... Jam en 2005, la Supera Tribunalo faris verdikton, ke tiu devus esti descontinuado. Efektive, pli de la popolo en la registaro ankoraŭ volas vidi virinojn tuj barakoj. Nu, kiu metis la sonorilon sur la kato?

Jen kelkaj videoj: 






No comments: