2015/06/09

Nova konstitucio... kia konstitucio?

Post longa batalo, miskompreno, kverelo reciproka akuzado, la politikaj partioj finfine konsentis
anonci novan konstitucion por Nepalo hieraŭ nokte (de multaj jaroj, ĉefaj politikaj decidoj okazas nur nokto-meze). Ŝajne estas bonega ke Nepalo nun havas sian propran konstitucion kaj tio estos eble la fino de ĉiuj konfliktoj. Sed, timindas, ke tio nur malfermos alian pordon por pli severaj protestoj, kaj malamikecoj inter la altkastaj Hinduoj kaj aliaj indiĝenoj de Nepalo.

 La kvar ĉefaj politikaj partioj- Nepali Congress, CPN-UML, UCPN (Maoistoj) kaj Madhesi Janadhikar Forumo-Loktantrik- konsentis je la 16-punkta interkonsento pri ĉefaj disputema temoj  preparante la vojon por la proklami novan konstitucion de Nepalo. Unu el la ĉefaj temoj ĉiam estis federalismo - ni jam konsentis ke Nepalo estu federala, sed politikaj partioj, ne estas pretaj por agnoski idention de indiĝenaj popoloj.

La interkonsento subskribita de Ĉefministro Sushil Koirala, CPN-UML Prezidanto KP Oli, UCPN (Maoistoj) prezidanto Pushpa Kamal Dahal kaj MJF-L Prezidanto Bijaya Kumar Gachhadar asertas ke la lando estu federala en ok provincoj surbaze de ekonomia ebleco kaj identeco .

Laŭ la interkonsento, la registaro formos komisionon kun sesmonata ordono por fini la demarcación de federalaj unuecoj. Ni jam havis komisionon por aranĝi areon de la ŝatatoj/provincoj sed la plej altaj gvidistoj ne estas pretaj por akcepti la proponojn de la komisiono.

Estas tute ne komprenebla kial la politikistoj subite sidas por aranĝi tiun ĉi aferon kiam milionoj da homoj suferas pro la tertremo, la registaro jam malsukcesis eĉ disdoni plej bazajn subtenojn al la viktimoj de la tertremo. Jam surteriĝis kelkaj hontindaj rakontojn pri koruptado dum la disdono de materialoj aĉetitaj de la registaro je nomo de subteno al la viktimoj.

Kelkaj gravaj politikistoj de Nepalo:


No comments: