2015/05/06

Mortintoj kaj malaperantoj pro la tertremo

Jxus venis oficiala informo ke la nombro de mortinoj en nepalal tertremo estas 7,652. Simle, 16,390 homoj estis vunditaj.

En Sindhupalchock mortintoj estis 2,939 kaj  1,209 da homoj mortigxis en Katmando pro la tertremo. La tremo damagxis 10,761 da registaraj domoj kaj 14,804 registaraj domoj estis parte damagxis. Krome,  279,234 da domoj de cizitanoj estis tute disfalitaj kaj aliaj 237,068 da damoj estis parte damagxita, laux la registara notico, publikigita hodiaux.

Oni supozas ke ne trovigxos pli da mortintoj nun. Sed pli serioze, la registaro ne raportas pri malaperintaj homoj. Nur lelkfoje ni legas en Facebook ke iu tiu malaperis ekde la tago de tertremo. En vilagxoj oni ecx ne povas iri al policejo por raporti pri malaperintoj. Mi iam timas ke venos pli da novajxoj pri mortintoj. Mi ecx ne volas auxdi aux vidi morton.

Ankaux hodiaux ni spertis tertremon de alteco de 4 rektoroj. Mia, kiam la minaco de la tero finigxos? Mi volas dormi. De 10 tagoj mi ne pvoas bone dormi.

Samtempe, laux la registara raporto jam mortis 57 da eksterlandanoj en Nepalo prola tertremo. Krome 109 turistoj estas malaperintaj el diversaj lokoj de la lando. Inter ili, 32 estis viroj kaj 25 estis virinoj.

Inter la mortintoj, ili trovigxis cxirkaux Katmando, Rasuwa kaj Sagarmatha bazkampo. Inter tiuj kiuj trovigxis en Sagarmatha, nur 18 personoj povis konigxi. Kaj 52 turistoj nun estas kuracataj en diversaj hospitaloj.

Mortintoj:
Baratanoj 40,
Francoj 3
Cxinoj 3

Malaperantaj:
Francoj 15,
Rusoj 12,
Canadanoj 10,
Hispanoj kaj Barato 8.

La registaro faris spcialan sercxadon por la turistoj cxar diversaj ambasadoroj prendis ke malaperis pli ol 1000 da turistoj el diversaj lokoj de Nepalo.
=

Hodiaux mi iris al iu vilagxo "Bungamati" kie oni kolektis rubajxo de la antika templo disfalita dum la tertremo, oni kolektis la antikvajxoj kiujn ili trovis en al rubajxo. Mi tre bedauxras ke eble ni ne sukcesos rekostrui gxin denove. :(




1 comment:

Anonymous said...

Dankon. Viaj raportoj sciigas nin, kiel la vivo en via lando plue evoluas post tiu tertremo.

Longe longe dauros. Rubajhojn forigi kaj domojn denove konstrui... Ankauh koraj kaj emociaj vundoj malrapide sanighos.

Tamen, sendube sanighos.

Korajn salutojn mi sendas al vi kaj via lando.

Craig