2015/05/29

Monhelpo al esperantistoj de Nepalo.........alia katastrofo

Mi cxiam pensas ke pli ol la tertremo, la mondonaco al Nepalo estas pli dangxera. La mono ja detruos nin. Mi estas serioza.

Tuj post la tertremo, nature, multaj esperantistoj sercxis vivsignon de ni. Multaj respondis sed mi ne povis tuj reagi cxar mi ne havis elektron kaj reton dum kvar tagoj. Kaj, poste mi sukcesis blogeti. Mi dankas cxiujn kiuj memoris min kaj zorgis pri mia bonfarto.

Kelkaj homoj montris foton de disfalinta domo en vilagxoj kaj diris ke estas lia domo kaj bezonas monon por rekonstrui gxin kiel Esperanto-Domo (Li faris Facebook page je nomo "Subteno al Esperanto-hejmo post tertremo". Kelkaj homoj montris deziron translokigxi al aliaj landoj ktp ktp. Kelkaj inter ili ecx ne povis skribi en simpla Esperanto. Oni subite "esperantistigxis" per Google tradukilo. Dank' al Facebook, mi havis sxancon legi pri diversaj petoj kaj reagoj de niaj samideanoj de multaj landoj. Iu ja bone diris ke "mankas medikamento kontraux senhonteco" de kelkaj nepalaj geesperantistoj.

Post la tertremo, la Nepala Esperanto-Asocio mondskale peti monhelpon. Vi scias. Sed ni ankoraux ne scias kiom da mono nepala asocio jam kolektis. La 30an de aprilo, la asocio publike petis monhelpon, dissendante retmesagxojn al multaj homoj. Jen estis la enhavo: "Do, ni petas al ĉiuj enlajdaj kaj eksterlandaj esperantistoj helpi per monodonaco sendante al nia UEA konto aŭ rekte al la konto de nia asocio. La mono estos uzata laŭ bezone al la viktimoj." La anonco ankaux havis detalon pori al banko-konto de al asocio. Laux la letero, "La nomoj de mondonacintoj aperos kun sumo, kiun, li aŭ ŝi donacis en nia revuo, "Montejo". Kaj informos kion ni faris/faros per la donacita sumo." Sed gxi ne klarigas kiel al mono estos uzita. La asocio diris -- "Ĉu vi volas helpi al viktimoj? ni intencas kolekti monon por la viktimoj kiuj vivas en fora loko en Nepalo. "

Fakte peti monhelpon je nomo de viktimoj de la tertremo por nepalaj organizajxoj estas kontrauxlegxa. La registaro multfoje anoncis ke oni ne rajtas kolekti monon. Mi tion skribis sur pagxo de mia blogo kaj ankaux sur Facebook. Poste, la asocio dissendis retmesagxon ke ne sendu monon al la asocia konto sed sendu sekrete al al persona konto de la prezidantino kaj me menciu publike kiom da monon vi sendis. Dio mia !

Vi scias ke nepalaj esperantistoj estas en bona ekonomia kondico. Ili estas avidaj sed ne bezonas almozon. Kelkaj ecx povas vojagxi al Euxropo cxuj jre !!!! Do, kial vi sendas monon al ni?

La 15an de majo, UEA venis kun la ideo ke "Flanke de UEA chefrespondecos la prizorgantoj de Konto Espero, al kiuj jhus aldonighis s-ro Hori - la aliaj estas Renato Corsetti kaj Osmo Buller, kiujn mi aldonas inter la ricevantoj de chi tiuj mesagho. Nepre restu en kontakto kun ili!"

Mi tute ne povas imagi kie la mono iros kaj kiuj gxuos gxin. Mono ja estas malamiko de homaro.

Mi iel legis le venos iu persono reprezentante UEA-n kiu estas jam fi-fama en Nepalo por lia maljuseco. Ni scias ke li venos, gxuos lukson kaj donos monon sekrete al tiuj kiuj estas karuloj al li. Dank' al li nur kelkaj homoj guxas la financan subtenon al Nepalo de UEA aux aliaj organizajxoj. Mi povas diri ka donacoj de multaj geesperantistoj estos misuzitaj en Nepalo. Cxu vi volas dauxrigi tion ?

Tio estos pli granda kastastrofo en na movado de Esperanto en Nepalo...... cxu vi povas imagi? ke okazos granda hxaso, kverelo kaj batalo inter la geesperantistoj post la alveno de mono? Mi petas. Ne sendu monon al Nepalo, se vi volas vidi Esperanto-movadon en Nepalo dum estonteco. Tio estas mia peto.

Denove, mi cxiam pensas ke nia asocio estas tre ricxa cxar gxi organizas internaciaj renkontigxoj kaj gajnas suficxe multe cxiu de-jare. Gxi havas luksan oficejon en komrecan kvartalon de Katmando kaj ankaux mutaj homoj povas vojagxi cxiujare al Euxropo per sia propra mono (aux per la mono de la asocio, mi ne scias). Vi scias nepalaj esperantistoj ankaux estas suficxe ricxaj, kompare al gxeneralaj nepalanoj. Do kial nun vi volas sendi monon al Nepalo? Mi sugestas ke la kolektita mono estu cxe UEA. Tio vere estas simbolo de via amo al Nepalo kaj nepalaj geesperantistoj.

ALDONOJ:

1. Letero de NEspA (a)

Thu, Apr 30, 2015 at 10:08 PM


Karaj,

Kiel vi ĉiuj scias ke nia lando estis frapita de la forta tertremo ( 7.9 Rektoro) en pasina sabato kaj kaŭzis morton de la milo da popolo kaj damaĝis ne imageblan posedaĵon. Postskuado daŭris kaj daŭras kaj homoj devis dormi ĝis hodiaux sub la celo. pro la pluvo, la vivo estis pli terua por tiuj kiuj eĉ skapis la morton. Preskaux ĉiuj domoj estis damaĝitaj sed multaj en Katmanduo estas bonŝance ankoraŭ loĝeblaj. Postskuado kaŭzis problemon por savi la viktimojn. La epicentro de la tertremo estis Barpa, cirkaŭ 80 kilometroj norde de Katmaduo. La plej bela loko en la mondo. Riĉa je la kulturo, naturo kaj biodivreseco. Barpa estas nun tute detruita. Preskaŭ duono de la poplolo mortis kaj ĉiuj domoj estis tute detruitaj. Simila situacio estas en multaj vilaĝoj en la regino. Dua plej malbone difektita disktrikto estas Sindupalchok, alia montrara distriko. Milo da homoj mortis kaj milinoj iĝis senhejmuloj. Ili ne havas tendojn por dormi kaj nenion por manĝi. Trinkakvo estas tre grandegaproblemo. Lokoj kie amaso de homoj loĝas en unu loko, nun epidemio komenciĝas . Preskaŭ ĉiuj lernejoj ekster la valo estis detruitaj. Alia kortusxa afero estis multaj atendis sub la ruino por la savado. Sed pro la manko de la teknologio kaj sperta homarforto oni ne povis fosi ĝusta tempe. Ili mulataj atendante savadon eble mortis. Ĝis hodaiŭ kelkaj vivantaj homoj estis savitaj de la spertuloj de enlandaj kaj eskterlandaj . Oni suspektas ke milo da homoj atendis/atendas savadon sub la detruitaj konstruaĵoj. La vivo de infanoj, maljunuloj kaj gravedaj virinoj estas tre mizeraj. La gravaj mondaj heredaĵoj en Katmanduo estas tute detruitaj kaj ĝi sajnas kiel ruinoj de Monzedaro kaj Harapo. Ni elcxerpiĝis tiel ke ni neniam povas stariĝi.

Nepala Esperanto-Asocio, kiel landa asocio de UEA kaj ankaŭ samtempe parto de nepala registaro sentas respondecon kaj devon fari ion por la viktimoj en tiu ĉi terua momento en nia lando. Laŭ ĝis nuna informo neniu esperantistoj suferis je la severa vundo kaj frontis morton en la katastrofo. Tio almenaŭ estas bona en esperantujo. Sed tuta homaro ploras je la bedaŭrinda kaj teruara katastrofo. Do, ni petas al ĉiuj enlajdaj kaj eksterlandaj esperantistoj helpi per monodonaco sendante al nia UEA konto aŭ rekte al la konto de nia asocio. La mono estos uzata laŭ bezone al la viktimoj. Nia eta helpo estos grava por suferantoj. Jen la kontodetalo:


Ĉe UEA

Nepala Esperanto Asocio

Neea-j

Bankkonto:
Nepala Esperanto Asocio
Current Account No. 01900061100018
Swift kodo: HIMANPKA
Himalayan Bank Limited

Tridevi Margh, Kathmandu.

La nomoj de mondonacintoj aperos kun sumo, kiun, li aŭ ŝi donacis en nia revuo, "Montejo". Kaj informos kion ni faris/faros per la donacita sumo.

Fine, ni esprimas kortuŝan kondolencon al la familianoj de la mortintoj kaj fruan resanĝon de la vondintoj. Ni ankaŭ esprimas pacienon kaj kunlaboron inter Esperantistoj por trapasigi tiun naturan katastrofon kaj tempon.


Kore

Bharat Kumar Ghimire
Ĝenerala Skretario
Nepala Esperanto Asocio

CC kopio:

Prezidanto de NEspA: Indu Devi Thapaliya
KAEMANO; Dr. Mukunda Raj Pathik
Konsilanto: LP Aghihotry
ĉiuj estranoj de NEspA.
Kaj ĉiuj membroj de NEspA loĝanta enlande kaj eskterlande

2. Letero de NEspA (b)

Kara Joakim,
Sendi malgrandan sumon per banko al nepalo kostas multe. Almenaŭ unu foja zirado kostas almenaŭ 15 usonan dolaron. Do, western Union estos bona solvo. Por tio vi devos sendi monon al iu persono kaj tiu persono iros al la anko kun identeca karto. Nia prezidantino Indu Devi Thapaliya laboras en la banko do, bv sendi monon je ŝia nomo. Sed nepre diri al ŝi la sumon.

Mi elkore dankas vin pro via kuraĝo.

Kore
Bharat

3. Pagxo en Facebook por subteno:
Ni Nepalo ne estas viktimo, sed ni estas postvivanto de tertremo. Negrave nia rifuĝo detruas ni povas fari alian. Post la 7,8 rektoro skalo devastador tertremo en Nepalo unu koncepto venas al mia menso. Krei hejmen helpe de Esperanto homoj el la tuta mondo.
Mi estas Bikram Adhikari, naskita en malproksima vilaĝo de Dhading distrikto, Fulkharka VDC preskribon Ne.1. Fulkharka estas preskaŭ 150 km for de ĉefurbo de Nepalo, Katmanduo. Naskiĝinta en Fulkharka VDC, nun mi estas en ĉefurbo de Nepalo por mia supera instruado kaj laboro. Lasta lernejo nivelo formo Fulkharka vilaĝo en fino de 2007. Ĉi tiu jaro mi faris mian fraŭlo nivelo studo en ĵurnalismo kaj maso komunikado. Dum tiu tempo mi laboras en ĵurnalo kiel raportisto, marketing direktisto kaj eldonisto. Mi laboras por voĉo de eduko duonmonata revuo por 3 jaroj. Tiu estas loke ĵurnalo pri la eduko. Tiuj tagoj mi laboras por trekking agentejo,http://ecotreknepal.com.
Fulkharka VDC situas Norda Dhading distrikto, la limo de nia vilaĝo estas konektita kun Ĉinio, kaj ni estas en la sino de Ganesh Himal. Fulkharka estas tre bela vilagxo kun 913 domoj. Preskaŭ 5000 homoj trovigxas en tiu vilaĝeto. La vivstilo de tiu vilaĝo estas tre simpleco. Ili tute dependas tradicia agrikulturo. Ili produktas manĝaĵon por nur sin. Ili apenaŭ uzis monon. Nur novaj generacioj estas en urba areo por bona eduko kaj bona laboro. La devastador tertremo de 11.56 atm de 25a aprilo 2015 prenas 28 vivoj kaj ĉiuj 913 Domoj estis detruitaj.
(Vi povas viziti la simpla YouTube video de mia vilaĝo kiu estas farita por turismo promocio)
@ Https://www.youtube.com/watch?v=FSntgx7pcfc&feature=youtu.be
@ Https://www.youtube.com/watch?v=iigC-bUdGLI
Fari hejmen de esperanta popolo estas mia sonĝo projekto post tertremo; Mi pensas la fonduso por tiu hejmo estas kolektita de Esperanto homoj de ĉiuj super la mondo. Ni neniam atendas tian specon de natura katastrofo kaj post tiu katastrofo la espero de vilaĝo estis irita. Do mi volas bruligi kandelon de espero en mia vilagxo. Mi petas cxiujn Esperanto popolon kiel lumon de ĉi senesperaj homoj de mia vilaĝo.
Ĉi projektoj estas fari domon malgranda moderna domo kiu estas por Esperanto-movado. La unua fazo Mi entreprenas konstrui domon de 4 ĉambroj, pri buĝeto de $ 20.000. La zorgado de ĉi domo estas farita de mia gepatroj. Du ĉambroj estas uzitaj de miaj gepatroj kaj alia du ĉambroj estas por Esperanto personoj kiuj venas viziti la Nepalo. Mia plej granda celo estas vidis mian vilaĝon post devastador tertremo dum tiu tempo ili povas uzi ĉi domo libera de costo.
4. Klelkaj informoj pri NEspA

a. NEspA estis fondita en 1990.
b. La sama persono agas kiel gxenerala sekretario dum pasintaj 16 jaroj
c. La vicprezidantino (nuna prezidantino) ne donis financan raporton al elektita kasxisto en 2006
d. Oni okazigas kongresojn kun malpli ol kvarono de cxeestantoj
e. NEspA kolektas ekstarlandajn valutojn dum la IHRoj, sociaj organizajxoj ne rajtas fari tioin (nur hoteloj, turismaj oficoj kaj internaciaj organizajxoj rajtas).
f. Sxajne la asocio ne montrans banko-kontojn dum la financa kontroldo. Indas kontroli kiom da kontoj la asocio havas, de kie mono venas, kiel oni elspezas monon kaj kiel la prezidanto kaj gxenerala sekretario vojagxas al Exuropo preskaux cxiujare.

4 comments:

bikram adhikari said...

Unue estas tre feliĉa kun Recin frato el Nepalo, kiu faras referencon al mi en sia artikolo. Tion ankaŭ instigas min labori sur mia vojo. Dankon tiom kara frato pro viaj bonaj kreo. Mi ĉiam respektos viajn kreo kiu helpas homoj pensi antaŭ sendu helpon al Nepalo.
Ok kiel vi komprenas mi estas mensoganto, tramposo. Mi ne scias Esperanto, sed mi havas iom demando al vi:
 Vi estas tre malnova Esperanton oni parolas Esperanton tre bone kion vi faras por Esperanto movado ĝis la dato?
 Kiom da Esperanto-lingvo klasojn vi kuras ĉiutage?
 Kiom da lernantoj vi havas?
 Vi Nepalo aŭ ne se vi estas Nepalo kion vi faras por tertremo viktimoj, gxis nun?
 Li ŝajnas tre reputado ĵurnalisto, estas ĵurnalisto ne provis trovi veron? Ni estas amiko en vizaĝo libro sed li eĉ intertraktoj unu vorton pri mia plano.
 Ok li engaĝante en Nepalo Esperanto-asocio, kiel li diras la asocio estas tre aŭtentika asocio de Nepalo ,,, i havas demandon al sia kiom elekto tenis ĝis dato?
 Mi vizitos dufoje Nepal Esperanto Asocio, kun mia instruisto Mian Salam Shany, sed eĉ ili ne demandis min farigxi membro, estas tiu Esperanto-movado?
 Nepalo Esperanta asocio establita en 1990, kiel multaj membroj kun Nepalo esperanta asocio?
 Cxu homoj povas lerni ion de naskiĝi? Se tiel mi parolas 4an lingvo estas Rezen povas paroli kvar lingvojn?
Do mi vidos kie Nepalo Esperanta asocio uzas la fonduso kiu kolektas? Mi vidos kiel ili uzas ĝin en ĝusta maniero. Bonvolu ne konsideri tion persona. Mi estas vere neniu por Esperanto. Tio estas vera eĉ mi ne scias Esperanton tre bone sed estas ĉar vi homoj, vi neniam lasis kuraĝigi lerni ĝin. Sed mi havas koron por fari ŝanĝon. Mi havas forton por fari bonan aferon. Finfine dankon refoje fari homoj konscias al malbone uzo la fundo de via parto.

Razeno said...

Kara Bikram,
Saluton. Dankon por via reago. Multaj homoj ecx ne havas tiel reagi. Vi estas brava.

Nu. Mi ne akuzis iun tiun person.

Mi ne apartneas al la asocio nun, tamen la asocio estas via kaj mia. Ni povas paroli pri gxi.

Legante vin, mi komprenas ke devas multe lerni por kompreni la enhavon kaj la aferon. Mi deziras al vi bonan lernadon.

Razeno

Razeno said...

Kara Bikram,
Saluton. Dankon por via reago. Multaj homoj ecx ne havas tiel reagi. Vi estas brava.

Nu. Mi ne akuzis iun tiun person.

Mi ne apartneas al la asocio nun, tamen la asocio estas via kaj mia. Ni povas paroli pri gxi.

Legante vin, mi komprenas ke devas multe lerni por kompreni la enhavon kaj la aferon. Mi deziras al vi bonan lernadon.

Razeno

Razeno said...
This comment has been removed by the author.