2015/04/30

tertremo tezultas jene

Jam pasis kvin tagoj post la komemco de la katastrafo. Mortintoj nombras pli ol 5000. oni ecx ne scias pri malproksimaj momtaj vilagx oj. Cxie mi legas audas kaj vidas novajxojn pri kadavroj. Pli kaj pli. Oni ecx ne trovas helpon elpreni kadavroj de gepatroj en disfalitaj domacxoj.

Ecx mortoj de miaj parencoj farigxas nombroj. Nur nombroj. Mi ne estas felicxa ke mi travivas. Morto estus pli trankvila por mi.

Registaro nur lauxte parolas en jxurnaloj radioj kaj televidoj sed la jam anoncitaj subtenoj ankoraux ne povas atingi la viktimaro.

Danke abundas subtemoj el diversaj
landoj sed mi timas ke gxi farigxos mangxo por koruptaj oficistoj.

Ankorau ne estas elektro en mia hejmo. Mi devas rajdi al alia parto de la urbo por resxargxi mian posxtelefonon. Nun mi dormas en la unua etagxo de mia domo ete rompita.

Nepalaj esperantistoj estas sekuraj kaj ili ne bezonas monan aux alian helpon. Neniu devas aux atendas figxi. Ne auxskultu mensogojn.

No comments: