2015/04/28

tertremo en nepalo

Tre bedauxrinde tertremo trafis Nepanon sabate je11.45 atm.

Dank' al viaj bondeziroj mi kaj miaj familianoj estas savitaj. sed mi vidis morton tiom proksime kaj cxie en mia urbo ke mi ne plu volas vivi.

jam mortis pli ol 4500 da homoj kaj pli ol cent mil estis vunditaj.

mi kredas ke cxiuj samideanoj bone fartas.

6 comments:

Ramón E. Morales C. said...

Amiko Razeno, tre ĝojas min tio, ke vi postvivis tiun teruran tertremon. Tio estas vere miraklo. Kiom malbone vi kaj viaj familianoj sentas nun, mi ne povas imagi, ĉar mi ne spertis tiom terura okazaĵo. Mi sendis al vi metta-energion dum tiuj tagoj, ne sciante ĉu vi estis vivanta aŭ ne. Mi deziras al vi kaj al viaj familianoj la plej grandajn fortojn kaj kuraĝojn por superi la terurajn malesperigajn vidaĵojn, kiujn vi travivis. Ĉi tie en Venezuelo mi ĉiutage sekvas la novaĵojn pri via lando.

Koran saluton kaj forton al vi ĉiuj.

Fred Bloggs! said...

Kara amiko,
Mi gxojas escii ke vi kaj viaj familianoj estas sekuraj, mi tiom maltrankviligxis! Kio pri via domo?
Bv kuragxi dum la sekvaj kelkaj tagoj, ne atendu multon de l'autoritatoj (cxiam ili bezonas tempon por ekfari ion), kaj sciu, ke cxi-tiu malfacilega periodo ne dauros kaj vi denove spertos brilan estontecon. Mi scias, ke multegaj homoj prizorgas pri Nepalo kaj helpos al vi. Dankon, ke vi povis skribi por ni! Bradley

Anonymous said...

Ankau mi ghojas ekscii ke vi estas sekura.

Kuragho!

Lau mia sperto, dum tiaj tempoj man spertis kaj la bonajn aspektojn de homoj kaj la malbonajn. Tio ja estas malesperiga - sed ankau esperiga! Plifortigu la senton de komuneco inter viaj samideanoj, najbaroj kaj familianoj - kaj poste ankau vi pli fortighos.

Craig

LucGouverneur said...

Kara, Maurice kaj mi kaj ankau chiuj Nantanoj pensas al vi kaj kore akompanas vin en viaj suferoj.

Ni kompatas chiujn viajn samlandanojn.
Bonan kuraghon,
Kristiana

Quicksilversun said...

Mi gxojas ke vi finfine povis skribi! Mi nun scias ke vi kaj via familio estas savitaj. Kuragxon kaj forton! Mi remote subtenos Nepalon. Luca (Italio).

Razeno said...

Dankon karaj !