2015/02/20

Kun s-ro Puramo

Venis s-ro Puramo Chong el Koreio, la eksprezidanto de Korea Espernato-Asocio kaj KAEM je lia privata vizito al Nepalo. Li alvenis Katmandon antaux hieraux nokte. Oni planis lin viziti hieraux matene sed mi ne povis iri cxar mi havis alian religian programon en mia lernejo.

Vespere mi iel renkontis lin en Thamelo, la fi-fama turisma kvartalo. Li estis kun familio de s-ro Shany, la pakistana esperantisto, kiu nun movadas en Katmando.

Mi eksciis ke s-ro Shany ne plu estas kun la asocio. Li ankaux diris ke li ne laboris por la asocio. Fakte mi tute ne volas scii pri io ajn pri lia rilato kun la asocio kaj aktivuloj de la asocio. Li multe insistis ke mi demandu al li pli..... tion mi ne volas fari.

Kaj kune estis s-ro Narendra.

Most eta promenado, ni iris al restoracio kaj mangxis.

Ni longe babilis pri multaj temoj. Ni precipe parolis pri Esperanto-movado de Nepalo. Mi fakte ne plu volas paroli pri la movado mem, aux mia rilato al la asocio. Mi nun estas for de la aktivecoj de la asocio kaj estas felicxa. Tamen mi mallonge klarigis al li pri mi kaj la asocio kaj kion mi faras nun tempe per kaj por Esperanto.

Li morgaux promenados el al urbo.

Matene mi estis en mia lernejo/universitato, kie mi studas Budhismon. Post fino de la ekzameno, nia grupo de lernintoj decidis donaci mangxajxon la la gebonzoj de la templo kaj instruistoj. Tio fakte iris tre bone. Mi estas felicxa ke nun mi studas kun bonkoraj gelernantoj kiuj lernas Budhismon kaj deziras pacon kaj amon al la tuta mondo.

Mi poste aldonos fotojn.



No comments: