2015/02/24

Knabino atakita per acido





La simpla, amikema societo de Katmando ricevis ne kalkulinda sxoko kiam oni auxdis ke du knabinoj de aĝoj 15 kaj 16 ricevis severajn brulvundojn dum iu jxetis likvajxon de acido dimanĉe matene.

La spektintoj diris ke iu  viro surhavas oranĝkoloran kapuĉon eniris A-Plus Centro en Jhochhen, apud la historia palaco de Katmando, ĉe ĉirkaŭ 6 matene kie tri knabinoj venis por studi. Ili estis preparintaj pro la ekzameno. Li subite elprenis botelon kun la acido kaj versxis sendistinge al la knabinoj antaŭ fari rapidan fuĝon.

Unu knabino, 16jaragxa Sangita Magar, havas brulvundojn  sur ŝia vizaĝo, okuloj, manoj kaj femuroj dum la aliaj du knabinoj estis malpli severe vunditaj.

Ambaŭ viktimoj estis dekomence akceptitaj al Bir Hospitalo dum unu estis poste raportita la Sinamangal-bazita KMC Hospitalo.

Atako de acido sur knabinoj ne estas nova afero, almenaux en suda Azio. Oni diras ke pli ol 3,000 knabinoj estis atakitaj en pasintaj 10 jaroj nur en Bangladesho. Kaj situacio ankaux ne etas sendangxera en aliaj najbaraj landoj.

Nature, virinoj protestis sur stratoj kaj diris ke  la atakinto devas esti egale severe punita.

Sed la policano ne povis imagi pri la atakinto dum du semajnoj.

Post unu monato, la 23an de marto, la policano arestis 22 jaragxan knabon Jivan BK, kiu antauxe logxis en lucxambro en la sama domo kiel familio de Sangita luis iliajn cxambrojn.

Li diris ke li volis damagxi belecon de la knabino cxar li proponis al sxi pro amo kaj sxi malaceptis lin.

La knabo apartenas al  la malalta kasto, kaj li unue kasxis lian familian nomon por proksimigxi al sxi kiel instruanto. Li diris ke post tiam, ili planis vengxi kontraux sxi. Kaj do, li faris tiun abomindan atakon al la knabino.

La familioj de la knaboj kaj ka knabinoj venis al Katmando el malsimilaj vilagxoj kaj ili vivas kun malgrandnivelaj komercoj.

Kiel la knabinoj en tiu lando povas vivi sekure kiam viroj cxiam pensas ke knabinoj estas objektoj kiuj ne havas rajtos malakcepti?

http://www.ekantipur.com/2015/02/23/editors-pick/2-schoolgirls-hurt-in-acid-attack/402005.html
http://www.myrepublica.com/portal/index.php?action=news_details&news_id=92733

=
Mi nuntempe verkas artikolon pri mondaj eventoj pri atako kun acidajxo al virinoj. Ju pli mi konas la aferon, despli mi timas virojn !
Bonvolu regardu tiun cxi videon pri la afero en Pakistano:

Kaj jen la prelego de virino kiuj perdis sxian normalan vivon post sxia edzo elversis acidajxon sur sxi:

No comments: