2015/02/28

Protesto por savi ilian identecon

En Nepalo logxas pli ol 125 ethnaj grupoj kaj parolas siajn gepatrajn lingvojn. Sed ka novan konstitucio, faronta, sxajne ne akceptas ilian identecon. Do, finfine ili staras kaj hodiaux okazis grenda demonstracio en Katmando. Kelkaj fotoj parolas pri la evento...



2015/02/24

Knabino atakita per acido





La simpla, amikema societo de Katmando ricevis ne kalkulinda sxoko kiam oni auxdis ke du knabinoj de aĝoj 15 kaj 16 ricevis severajn brulvundojn dum iu jxetis likvajxon de acido dimanĉe matene.

La spektintoj diris ke iu  viro surhavas oranĝkoloran kapuĉon eniris A-Plus Centro en Jhochhen, apud la historia palaco de Katmando, ĉe ĉirkaŭ 6 matene kie tri knabinoj venis por studi. Ili estis preparintaj pro la ekzameno. Li subite elprenis botelon kun la acido kaj versxis sendistinge al la knabinoj antaŭ fari rapidan fuĝon.

Unu knabino, 16jaragxa Sangita Magar, havas brulvundojn  sur ŝia vizaĝo, okuloj, manoj kaj femuroj dum la aliaj du knabinoj estis malpli severe vunditaj.

Ambaŭ viktimoj estis dekomence akceptitaj al Bir Hospitalo dum unu estis poste raportita la Sinamangal-bazita KMC Hospitalo.

Atako de acido sur knabinoj ne estas nova afero, almenaux en suda Azio. Oni diras ke pli ol 3,000 knabinoj estis atakitaj en pasintaj 10 jaroj nur en Bangladesho. Kaj situacio ankaux ne etas sendangxera en aliaj najbaraj landoj.

Nature, virinoj protestis sur stratoj kaj diris ke  la atakinto devas esti egale severe punita.

Sed la policano ne povis imagi pri la atakinto dum du semajnoj.

Post unu monato, la 23an de marto, la policano arestis 22 jaragxan knabon Jivan BK, kiu antauxe logxis en lucxambro en la sama domo kiel familio de Sangita luis iliajn cxambrojn.

Li diris ke li volis damagxi belecon de la knabino cxar li proponis al sxi pro amo kaj sxi malaceptis lin.

La knabo apartenas al  la malalta kasto, kaj li unue kasxis lian familian nomon por proksimigxi al sxi kiel instruanto. Li diris ke post tiam, ili planis vengxi kontraux sxi. Kaj do, li faris tiun abomindan atakon al la knabino.

La familioj de la knaboj kaj ka knabinoj venis al Katmando el malsimilaj vilagxoj kaj ili vivas kun malgrandnivelaj komercoj.

Kiel la knabinoj en tiu lando povas vivi sekure kiam viroj cxiam pensas ke knabinoj estas objektoj kiuj ne havas rajtos malakcepti?

http://www.ekantipur.com/2015/02/23/editors-pick/2-schoolgirls-hurt-in-acid-attack/402005.html
http://www.myrepublica.com/portal/index.php?action=news_details&news_id=92733

=
Mi nuntempe verkas artikolon pri mondaj eventoj pri atako kun acidajxo al virinoj. Ju pli mi konas la aferon, despli mi timas virojn !
Bonvolu regardu tiun cxi videon pri la afero en Pakistano:

Kaj jen la prelego de virino kiuj perdis sxian normalan vivon post sxia edzo elversis acidajxon sur sxi:

2015/02/21

Vere internacie !

Hieraux vespere okazis vere internacia vespermangxo. S-ro Pumaro Chang invitis nin al la vespermangxo en la restoracio, posedata de Norda Koreio. Ni estis koreoj, dano, pakistanano kaj nepalanoj. Estis ja memorinda kunmangxado - kun multe da gxojo, iomete da movado. Dankon kaj gxi revido s-ro Puramo.




Internacia Tago de Gepatraj Lingvoj 2015


Mi deziras al vi cxiujn felicxan Internacian Tagon de Gepatraj Lingvoj. Mia gepatra lingvo estas "Nepalbhasha", kiun la nuna registara sistemo nomis kiel "nevara". Antauxe niaj verkistoj estis malliberigitaj cxar ili verkis en sia gepatra lingvo. Nun ne estas tamen la situacio ne estas tiel severa sed ni sercxas signifon de tiu lingvo kiu estis uzata dum pasintaj miloj da jaroj. Mi estas fiera ke mi tamen parolas kaj skribas en mia gepatra lingvo. Mi ne povas uzi mian gepatran lingvon en mia lernejo, laborejo, hospitalo, tribunalo kaj policejo. Mi staras por lingva justeco ! Kaj vi? Mi kredas ke tio ankaux estas la spirito de nia internacia lingvo Esperanto. 

Mi miras ke ecx la Katmando-Oficejo de UNESCO ne havas specialan programon por celebri gxin. La ambasadorejo de Bangladesho kaj ankaux la adademio de Nepalo ja organizis poezian proramon. Mi mem ne estis invitita en tiuj programoj sed mi auxdis ke oni ne parolis pri lingva justeco. 

Mi memoras, kiam Eperantisto preparis la afisxon de Esperanto kun la titolo "lingva justeco", nepalaj esperantistoj (?) mistradukis gxin kiel lingva gxusteco, cxar ili timas la vorton lingva justeco.



2015/02/20

Kun s-ro Puramo

Venis s-ro Puramo Chong el Koreio, la eksprezidanto de Korea Espernato-Asocio kaj KAEM je lia privata vizito al Nepalo. Li alvenis Katmandon antaux hieraux nokte. Oni planis lin viziti hieraux matene sed mi ne povis iri cxar mi havis alian religian programon en mia lernejo.

Vespere mi iel renkontis lin en Thamelo, la fi-fama turisma kvartalo. Li estis kun familio de s-ro Shany, la pakistana esperantisto, kiu nun movadas en Katmando.

Mi eksciis ke s-ro Shany ne plu estas kun la asocio. Li ankaux diris ke li ne laboris por la asocio. Fakte mi tute ne volas scii pri io ajn pri lia rilato kun la asocio kaj aktivuloj de la asocio. Li multe insistis ke mi demandu al li pli..... tion mi ne volas fari.

Kaj kune estis s-ro Narendra.

Most eta promenado, ni iris al restoracio kaj mangxis.

Ni longe babilis pri multaj temoj. Ni precipe parolis pri Esperanto-movado de Nepalo. Mi fakte ne plu volas paroli pri la movado mem, aux mia rilato al la asocio. Mi nun estas for de la aktivecoj de la asocio kaj estas felicxa. Tamen mi mallonge klarigis al li pri mi kaj la asocio kaj kion mi faras nun tempe per kaj por Esperanto.

Li morgaux promenados el al urbo.

Matene mi estis en mia lernejo/universitato, kie mi studas Budhismon. Post fino de la ekzameno, nia grupo de lernintoj decidis donaci mangxajxon la la gebonzoj de la templo kaj instruistoj. Tio fakte iris tre bone. Mi estas felicxa ke nun mi studas kun bonkoraj gelernantoj kiuj lernas Budhismon kaj deziras pacon kaj amon al la tuta mondo.

Mi poste aldonos fotojn.



2015/02/10

Vizito de Peter

Mia kara amiko Peter Wraae el Danio, la prezidanto de Kopenhaga Esperanto-Klubo vizitis nian kursejon sabate. Lin mi konis dum Esperanto Renkontigxo en 2009 kaj li gastigis min kiam mi vojagxis en Danio por partopreni en la UK.

Mi multe gxojas dum nia mallonga renkontigxo. Mi dankas lin por lia afabla vizito.