2015/01/28

Manko de gaso por kuiri


Kiam homoj de la cxefurbo Katmando lauxte parolas pri preparado de la konstitucio, kiun la politikistoj ne sukcesis fari en lastaj ses jaroj, civitanoj nun deavs fronti la problemon de manko de gaso por kuirado.

Ne estas eksterordinara problemo por la cititanoj de Nepalo. Kiam ajn la komercistoj deziras pli da profito, ili kasxas gxin kaj postulas ke la registaro donu al ili pli da profito. La registaro tute ne povas regi ilin. Kaj la oficitoj, ofte pro korupto, ne povas devigi ilin sekvi la regulon.

Tre bedauxrinde, kiam homoj devas penis pri laboro, familio, educado de infanoj, ili nun devas kuri de unu loko gxis alia loko por trovi la cilindron de gaso..

Mi multe esperas ke oni havos tempon baldaux por labori por pli bonigo de la lando kiun ili tiom multe amas.



No comments: