2015/12/30

Feliĉan novan jaron 2016!

Karaj samideanoj, logxantaj en diveraj proksimaj kaj malproksimaj landoj. Feliĉan novan jaron 2016! Vidu, inter centoj da antikavaj tempoloj tiu cxi grava tempolo de Nepalo staras. Ni, vunditaj kaj suferantaj homoj en Nepalo pro la tertremo esperas ke vivoj en estonteco ne estos malfacila..... Ni estu felicxaj, la vivoj devas dauxri !!!

2015/12/16

Fondigxis IKEF-Nepalo

Estas nia granda plezuro anonci ke IKEF-Nepalo estis fondita la 15an de decembro 2015 en Katmando, Nepalo, je cxe esto de s-ro Kim Young Jin.

Laux nia interkonsento, jen la unua komitato de IKEF-Nepalo:

1. Prezidanto : Poshraj Subedi
2. Sekretario : Narendra Bhattarai
3. Kasisto : Hari Ghimire
4: Membroj: Shree Prasad Shrestha, Razen Mannadhar, s-ino Rajani Bhattarai, Dhuva Dahal, Khrishna Chandra Paudel

Cxiuj nepalaj esperanstistoj, kiuj havas deziron komerci per Esperanto povas peti al ni por aligxi. Cxiuj estas bonvenaj.

Ni antedas kunlaboron de cxiuj IKEF-anoj de la tuta mondo.

2015/12/15

Feliĉan Zamenhoftagon 2015 !!!


Estimataj samideanoj, hodiaux estas la tago en kiu naskigxis nia amata Dr-ro Zamenhof, kiu kreis la internacian lingvon Esperanton. Ni celebru !!!! Feliĉan Zamenhoftagon 2015 !!!

2015/11/24

Vizito de Bill Mak

Hieraux mi havis sxancon gvidi s-ron Bill Mak kaj Yano Michio, el Kioto Universitato al Asxha Arhxivo.

Ili estas kleruloj pri Budhismo kaj astrologio.  Ili studas kelkaj anktikvajn manuskripton de nevaroj. Ili ankaux interesisgxis pri nevara religio kaj kulturo. Mi tre gxojas ke ili povis legi antikvajn manuskriptojn de nevara skripto.

Mi ankaux havis sxancon inviti ilin al la pre-edzinigxa ceremonio de mia parenco.

Tre bedauxrinde ili mankis tempon renkonti al mulaj aliaj esperanstoj kiujn li konas. Mi multe esperas ke ili denove venos kaj pli detale babilos pri religio, societo kaj ankaux Esperanto-movado.







Kaj ankaux kelkaj fotoj de s-ro Mak:






2015/11/18

Kiom longe ni vivu inter mankoj ?

De cx du monatoj, Nepalo suferas pro la malfermigxo de la landlimo inter Nepalo kaj Barato. Nun mankas al ni kuirgaso, benzino, mangxajxoj, medikamento, akvo ktp.

La registaro nur pli kaj pli grandigxas je nombro sed neniu en la registaro vere faras ion por solvi la problemon kaj provizi la civitanojn per la plej garavaj ajxoj. Astatatuxe, la registaro nun vendas ligvon por kuiri !!!!!

Kaj la civitanoj, nek povas protesti kontraux la registaro nek mem povas iri al la bordo por malfermi gxin. Ili soleco kondemnas la baratan cxefministron.

Kiom longa ni devas vivi tiel?






2015/11/16

Kondolencojn al la francaj familioj

Mi tre bedauxras pri la terorista atako en Parizo.



Kondolencojn al la familioj de la viktimoj de la terorista atako en Parizo. Brakumojn al vi cxiuj parizanoj kaj miaj samideanoj en Parizo. Mi memoras hodiaux pri mia vojagxo en la belega urbo.


Mi multe mermoris pri mia vojagxo al Francio kaj a kareso mi ricevis de karaj gesamideanoj. Mi nenion povas fari por subteni la viktimojn. Kaj sendis mesagxon tra la mondo per mia Facebook. Kaj sangxis mian profilbildon per kovro de la franca flago. 


Je memero de viktimoj de terorista atako en Parizo. Mi firme kredas ke solvo de cxia problemo estas paco kaj diron de la Budho ke malamo nur naskas malamon.

2015/11/12

Ni celebris feliĉan novan jaron 1136

Ja estas tempo por celebri. Nia nova jaro (laux la nepala kalendaro) komencigxas hodiaux.

Estis grandaj kulturaj procesioj aux karnivaloj en Katmando kaj Patano. Miloj da homoj piedmarsxis cxirkaux la vojoj flanke de detruitaj domoj pro la tertremo. Gemaljunuloj kaj gejunuloj estas ankaux en tradicia nevara vestajxoj. Ja. Multaj el ili estas la nvearoj cxar de la komenco de la kalendaro celebras gxin nur la nevaroj kaj hmoj de aliaj etnoj aux rasoj ne volas akcepti gxin.



Mi partoprenis en la procesio de biciklandoj kaj cxirkauxumis la urbon.

2015/11/11

Feliĉan novan jaron 1136

Nepalo havas sian propran kalendaron, kiu nomigxas Nepala Kalendaro. Laux gxi, la nova jaro venas la 12an de novembro cxijare. Gxi sekvas la lunan sistemon kaj cxiuj kulturaj eventoj, festivaloj ktp sekvas gxin.

Mi deziras al vi felicxan novan jaron.

2015/11/06

Beckham futbalumas en Nepalo


Mondfama futbalisto David Beckham hodiaux vizitis Nepalo kaj surstrate ludis futbalon kun geknaboj. Li venis al Nepalo por labori por iu BBC dokuentario kaj por observi la detruon de la tertremo. (Foto: el Facebook)

De la flughaveno, li rajtis/veturigis tri-radan loka baterio-veturilon kaj atingis al Bhaktapuro, la kutura centro de Nepalo, kie centoj da antikvaj domoj kaj temploj estis detruitaj pro la tertremo. Tie li lutis futbaon kun la geknaboj de iu lernejo Padma Altlernejo, cxe Taumadi. Centoj da gejultaj gejnuloj bonvenigis lin en la strato kiam oni trovis lian suprizviziton, preskaux sekretan.

Li havas planon vojagxi al sep landoj de sep kontinentoj por kolekti fonduson kaj fari dokumentarion.










http://setopati.net/politics/10096/Beckham-drives-tempo-to-Bhaktapur-Durbar-Square-(VIDEO)/
https://www.youtube.com/watch?v=HN6EZ0eiAIU

Jen la grandega registaro de malricxa Nepalo !

Kiam mi volas skribi iomete pri politiko pri Nepalo, mi ne trovas bojan aferojn. Tio okazas cxar nur diabloj regas nepalan politikon.

Homoj suferas pro manko de domoj kaj mangxajxoj pro la tertremo, kaj ili denove suferas cxar Barato malpermesis alvenon de bezonataj varoj de siaj landlimoj. Oni povas vidi vicojn de miloj da homoj por akiri bezinon aux kuir-gaso en la urbo. Vilagxanoj pli multe suferas. De cxirkaux du monatoj homoj en suda regiono protestas cxar ilia identio ne estas agnoskita en la konstitucio, plej parte farita de grupo de Hinduoj. Kaj simile homoj el aliaj etnaj grupoj ankaux montras malkontenton pri la konstitucio. Kaj, la homoj en registaro nun planas prezenti eble la plej granda aro de ministroj.

Nur koruptaj homoj iras al registaro en Nepalo...Ni havas grandegan kabineton: kun 1 cxefministro, 6 vic-cxef-ministroj kaj 26 ministroj !!! Plej multe ili estas, same kiel cxiam, el alt-kastaj Hinduoj, kaj interese, kelkaj el ili ne sukcesis alt-lernejon !!!

Kompreneble, ili postulos novajn cxambrojn, beblojn, komputlojn, auxtojn (por si kaj ankaux por familanoj) kaj grandegan salajron. Plie, ili estas liberaj por gajni monon per korupto cxar mankons forta opozicio por kritiki iliajn fi-agojn.



Pozicio
 Nomo
Portfolio
Politika Partio
 Cxefministro

 Vic-cxefministroj
----

Madheshi Jana Adhikar Forum Nepal (Loktantrik)


 Ministroj


---

Ms. Rekha Sharma
Mr. Umesh Yadav
Mr. Ram Janam Chaudhary

MJAFN (Loktantrik)
Mr. Bishwendra Paswan

Bahujan Samajwadi Party
 Sub-ministroj

Madhesh Samata Party Nepal


(Pardonu mi ne sukcesis nian kutiman "anglan" pozicion)

http://myrepublica.com/politics/story/30677/cabinet-expansion-likely-today.html
http://kathmandupost.ekantipur.com/news/2015-11-05/seven-new-ministers-sworn-in-update.html
http://setopati.com/raajneeti/36036/
https://en.wikipedia.org/wiki/List_of_Council_of_Ministers_of_Nepal
http://opmcm.gov.np/np/council/

2015/10/31

Katmando post la tertremo



Mi hazarde trovis tiun cxi videon, faritan de turista famlio kiu na antaux longe vizitis Nepalon kaj kaptis tiun cxi scenon de Katmando. Tio donas al vi kiel ni vivas inter rubajxoj de niaj valoraj antikvaj monumentoj. La registaro ne venas al ni por savi nin.

2015/10/29

Nepalo trovis unuan presidentinon

Hodiaux, la 21an de septembro, palimentanoj elektis novan presidenton de Nepalo. Sxi estas dua cxefo de la sxtato kaj la unua virino en tiu plej supra politika policio en la historio de Nepalo.

Gratulon!

Sed ni ne forgesu ke Nepalanoj de pli ol unu monato suferas pro manko de beizno, kuirgaso kaj aliaj gravaj ajxoj. La logxantoj de Nepalo ne estas kontentaj pri la nova konstitucio kaj homoj cxefe de suda parto dauxre proestas kaj la regisatro ne montras intereson auxskulti demandojn de indigxenoj. Tiu temple, la Barato ne oficiale blokis la landlimojn kaj Nepalo ne ricevis varojn el/tra Barato. Kaj, samtempe, pro politika malfacilajxo, importi ajxojn el norda Cxinio ankaux ne estas facila. Jen, Nepalo estas politike dependa al Barato

Pro manko de bezino, oni povas vidi tre malmulte da veturilojn sur la stratoj kaj estas malfacile por trovi pulikajn transportojn. Homoj devas aux piedmarsxi aux bicikli. Pro la sama kialo, la lenejojn ne funckias kaj geinfanoj devas vivi en hejmoj.


2015/10/27

Japana kongreso de Esperanto


Okazis Japana Espernato-Kongreso. Mi sendas al vi bondezirojn kaj gratulojn.

Ankaux partoprenis iu el Nepalo. Interese, li nomas iun japanan esperantiston kiel "patro de nepala esperanto-movando". Cxu vere? Kaj, kiu estas la ptrino kiu naskis nepalan movadon, kiu vere naskigxis antaux 60 jaroj?

Intertempe, mi legis ke Japana Epsernato-Instituto intencis sendi monhelpon al nepalaj esperantistoj kaj Nepalo sendis nomliston de 150 (!!!) homoj por ricevis tiun helpon. Poste mi ne scias kio okazis, cxu iu ricevis monon? Kiuj?. Cxu iu havas detalan kaj certan informon? Mi nur scivolas.

Jen la video pri la salutmesagxo de diversaj landoj al la kongreso:
https://www.youtube.com/watch?v=0xgWd2PIxcM

http://blog.livedoor.jp/argono18-jek2015/archives/863429.html

2015/10/21

Mia biciklado


Mi biciklis al la vilagxo de Jiwanpur, Dhading. Estis cxirkaux 27 kilometroj de mia hejmo kaj mi gxois rajdado sur la sxoseo kaj la montara vojeto en vilagxo. Sur la vojo estis malgranda rivero sed ne estis ponto sur la rivero do, mi rajdis tra la rivereto. Estis ja interesa biciklado. Sed ja estas laciga...........

Cxu vi volas bicikli en Nepalo? Mi volonte akompanos vin.

2015/10/12

Nova cxefministro de Nepalo KP Oli


Neniu povas antauxvidi la politikon de Nepalo. Post dramatika turnigxo de ventoj, Khadga Prasad Oli (KP Oli) elektigxis kiel la nova kaj la 38a cxefministro de Nepalo hieraux vespere (te, la 11an de oktobro 2015).

La plej radikala komunista paartio UCPN (Maoistoj) de Prachanda kaj la pro-regxa partio RPP-Nepal subtenis, tio estas mirinda en Nepala politika historio. Jen, Oli ricevis 338 vocxojn kaj la kontrauxstaranto Koirala ricevis 249 vocxojn.

Li estis unu el la membroj de la Koinstitucia Asemleo lastatempe kaj la prezidanto de partio CPN-UML. Li estas konata kiel radiala kontraux federalismo, lingva kaj religia egaleco. Li antauxe ecx pensis ke respubliko ankaux ne eblis. Li ankaux estas konata kiel kontrux-Barata politikisto, sed neniu scias kiuestsa kia cxar ni havas evidencon kaj cxiuj politikistoj en Nepalo ne povas fari ion ajn sen konsento de Barato.

Ecx hieraux, oni multe pensis pri rolo de Barato. Antauxe, oni pensis ke la antauxe cxefministro Sushil Koirala estis pro-barata kaj do li ricevos subtenon de Barato sed cxi foje tiel okazis ke li malvenkis kaj tiuj kontrau-bharata ulo venkigxis. Tio montras ke Barato benis lin. Antaux kelkaj tagoj jxurnalo skribis ke venis 930 miliono da mono el Barato al barata ambasadorejo de Nepalo. Sed neniu scias kie la mono iris. Sed ni scias ke politikistoj, aux palamentanoj en Nepalo estas facile acxeteblaj kaj oni povas subteni iun ajn por ricevi monon kaj postenon.

Vidu, tiu ulo, Kamal Thapa, kiu antauxe subtenis la regxon kaj forte premis la politikajn partiojn dum la pucxa periodo nun estas la vic-cxefministro!!!

Iel, la nova cxefministro nun havas rajton stiri Nepalon al iun direkton li volas. Ni nur timas ke nuna celo de indigxenoj, aliaj religioj krom la sxtata religio estas pli malproksima nun.

Hontinde, ke la registaro nenion faris por la miloj da homoj kiuj atendas la plej bazan subtenon por ili perdis karulojn kaj domojn pro la tertremo, tuj sukceis doni konstitucion kaj jen elektis novan cxefministron. Ili faris "ian" konstitucion cxar ili antauxe promesis ke ili elektos novan cxefministron post fino de preparo de la konstitucion.


http://setopati.net/politics/9735/KP-Oli-elected-as-38th-PM/
http://www.ratopati.com/aakhabar/8493/#sthash.QdELs9bN.dpuf
http://dcnepal.com/news/news.php?nid=170491
http://setopati.com/raajneeti/35071/

2015/09/27

Indragxatra komencigxis

Hodiaux estas la tago de Indragxatra aux pli bone "jenjaa", la festivalo de Katmando. Oni metis Kumari, la knabino, kiun oni honoras kiel "vivanta diino" sur la cxaro kaj oni tiras gxin cxirkaux la antikva parto de Katmando.

Estas unu el al plaj viglaj kaj buntaj tagoj de Katmando. Dum tiu cxi vestivalo de la Nevaroj, oni sxatas viziti Nepalo. Sed bedauxirnde, cxi foje ni ne vidas multe da turistoj. Oni timas tertremon.

Oni multe pensis pri okazigo de la festivalo cxijare, cxar multaj homoj estas disfalitaj kaj la stratoj ankoraux estas malpuraj pro la rubajxo. Cetere, multaj homoj perdis siajn familianojn kaj oni ne emas celebri tion. Sed poste oni diris ke kulturo estas pli grava ol katastrofo. Do ni denove cxion arangxis kaj do vere okazigis gxin, forgesante cxiun doloron, mankon kaj fopasojn.... vivo devas dauxri, cxu ne?

Kaj jes estis la sama tago kiam regxo de malgranda sxtateko Gurkha atakins Nepalon (nun estas Katmando-Valo) kaj komencis lian dinastion kiel regxoj de Nepalo antaux cx 250 jaroj).

Estis ja trista stari en tiu historia kvartalo kie iam staris dekoj da elegantaj historiaj temploj kaj aliaj belaj ajxoj kaj nun restas nur rumbloj....

Venis la presidento, ministroj kaj aliaj gravaj registaraj oficistoj por komenci la festivalon. Jen mi metas kelaj fotoj, kiujn mi kolektis el retjxurnaloj:







2015/09/24

Malfelicxa Barato

Neplo sukcesis eldoni konstitucion post 6 jaroj de laboro. Tio havas bonan kaj manbonan flankon. Kelkaj homoj akceptas gxin kaj kelkaj ne volas akcepti gxin. Sed gxi kreis alian novan problemon en Nepalo.

La konstitucio estas malakceptebla por la indigxenoj, aliaj religianoj ktp. Samtempe gxi estas malakceptebla por Barato. Estas multaj kialoj. Sed cxefe, Barato ne akceptas gxin cxar gxi ne solvis la problemon de la logxantoj de suda regiono de Nepalo. Ni povas kompreni ke Barato estas malfelicxa. Do, la Barato indikis le gxi povas fermi la sudan landlimon!

Oni dire, gxi sendis sep sugestojn al nepala registaro kiujn oni ne povas facile akcepti.

Rezultis tiel ke la politikistoj fiere protestis kontraux la barata "imperialismo" kaj diris ke sendependa lando ne povas akcepti tiajn subpremojn. Kaj, nun la landimoj estas kvazaux fermitaj.

Cxefe komencas krizo de benzino kaj tion vi povas vidi la homoamaso cxe benzinejo. Cxiom da benzino al Nepalo devas veni tra Barato.



La politikistoj lauxte parolis kontraux Barato kaj dank' al tiu nova krizo, ni ne povas vidi protestojn kontraux la konstitucio. Estas bone por la politikistoj ke ili ne devas lonte teleri protestojn. Sed ironie, cxiuj nepalaj politikistoj estas gviditaj de Barato. Ili regule vizitas Nevan Dehilon por ricevis instruon por labori en Nepalo.

Jes, la politikistoj krias kontraux la barata esprimo, nur por malakrigi la protstojn dauranta en multaj sudaj distriktoj.

2015/09/20

Nepalo deklaris sian konstitucion !

Nepalo finfine deklaris sian konstitucion inter celebroj kaj protestoj. Gratulon al cxiuj!

Sed gxi estas la 65-jara songxo, morto de 18,000 da homoj kaj rezultis je la konstitucio kiu donis felicxon al altkastaj Hinduoj, viroj kaj Nepali-parlonatoj sed pli granda komunumo restas malkontenta pro signoj de malegaleco. Unu persono mortis hodiaux kiam la policanoj pafis al la protestanta homamaso en Birgunj.


http://myrepublica.com/politics/story/28465/nepal-joins-list-of-countries-drafting-constitution-from-ca.htmlhttp://setopati.com/raajneeti/34145/

2015/09/18

Sxi volas esti "pornstar"

Homoj havas senfinan aron da deziroj. Kaj nature junaj knabinoj havas pli strangajn revojn. Sed trovigxis iu knabino kiu havas vere fantazian deziron, almenaux laux nepala vidpinkto, ke sxi volas esti pornografia aktorino, te, "pornstar"!

En Nepalo, malgraux trovibleco de facila interretro, pornografiaj retpagxoj ne estas cxie atingeblaj. Oni ne rajtas fari pornografian kinon, retpagxon aux servilon aux bordelon. Kaj Nepalanoj ne rajtas malfermi tian pagxon aux libere prezenti servon de protitutinoj. Cxio estas kontrauxlegxa. Tamen, pro libera educako kaj televido, kinoj kaj interreto, junaj geknaboj nuntempe sentas sin pli libera pri seksaj aferoj ol la antauxa generacio. Sed oni ne povas, ne kuragxas aux ne rajtas revi pri farigxo de "pornstar".

Antaux kelkaj semajnoj sxi metis sxiajn kelkdek preskaux nudajn fotojn en sxia Facbook kaj sxi tuj farigxis fama. Sxi havas nur 17 jarojn kaj studis en iu lernejo. Post apero de la fotoj, sxia lernejo forsendis sxin cxar tio estas ja malakcepteble en Nepalo.

Pli mirindas ke sxia partrino estas tre felicxa ke la knabino volas esti "pornstar". Sxi diris ke tio estas sxia dezrio kaj cxiel sxi helpos sxin farigxi pornstar kiel Sunny Leone.

Mi ne povas meti cxiujn fotojn de sxi sed jen estas ekzemplo de la deziro de la knabino


http://saptahik.ekantipur.com/news/2015-09-18/20150918155043.html

2015/09/15

Jen la konstitucio estas preta

Tre bedauxrindas ke dum cx 30 homoj estas mortigitaj, la registaro devigas irmalpemeson en multaj distriktoj, la "registaro" pretas anonci novan konstitucion de Nepalo.

Kvankam la konstitucia asembleo havas 601 membrojn bone elektitaj el diversaj religioj, rasoj, kastoj kaj seksoj, nun regas tri homoj - viroj, hinduanoj, alt-kastanoj kaj parolantoj de la oficiala lingvo - devigas cxiujn membrojn subteni ilian version de la konstitucion.

Jes estas venko. Venko de tri personoj kaj la komunumo ili apartenas. Nun, certe venos reagoj de diversaj etnaj grupoj, lingvo-parolantoj, kastoj kaj religianoj...

Mi nun deziras ke ne plu alvenu malpaco. Kelkaj homoj jxetas nian landon al malpaco kaj mortoj, nur por plezuro de iliaj komunumoj.
:(

2015/09/03

Gvidisto pri indigxenaj rajtoj arestita en Nepalo


Ang Kaji Sherpa, konata gvidisto pri indigxenaj rajtoj, estis arestita de sekreta polico de registaro en Katmando (Nepalo) hieraux. 

La registaro poste diris ke li estis arestita cxar li skribis "malbone" en Facebook. Kion oni povas skribi en Facebook? Ni scias ke li estas tre lauxtvocxa kaj skribas kion li suferas pro la etna diskriminacio de la Hindu registaro. Nu; tiuj ploras kiuj sentas la doloron, cxu ne? Mi timas ke tio instigas ecx pli manfacilan situacion en Nepalo. Indigxenoj kaj etnaj komunumoj nun multe agas por siaj rajtoj en la skbanta konsitucio de Nepalo.

La protestantoj mortigis 7 policanojn cxar la policanoj tre kruele kondukis al la protestantoj de Tharu etna grupo antaux unu semajno. Kaj kiel respondo, la policanoj pafmortigis protestantojn. Ili estis pafitaj sur iliaj kapoj. Mi ne volas montri al vi la fotojn.

Cxu tio estas democratio?

2015/09/01

Kvar protestantoj pafmortigitaj

Policanoj hodiaux 2015-09-01 pafmortigis kvar personojn en suda parto de Nepalo, en Birgunj, dum la indigxenoj kaj etnaj komunumoj protestis kontraux la registaro. La registaro dauxre subpremas la protestantojn per pafiloj, kaj ili pensas ke tio estas demokratio. Gxis kiam? :( :(

2015/08/31

Morto kaj celebro


Cxu oni celebras morton? Kia malhumana demando. Morto de karuloj, ecx de nekonatuloj donas al ni malfelicxon, maleperon. Sed en Nepalo, oni celebras morton...

Mi havas rakonton de vivo de la Budho. Iam iu knabo mortis kaj tio donis al la patrino abundan doloron. Sxi iris al al Budho kaj petis – "Mi auxdis ke vi faras cxion. Mia filo mortis, revivigu lin."
La Budho pensis kaj respondis - "Bone. Mi povas fari. Sed por tio vi devas preni kelkaj grenojn de mustardo el diu domo, kie neniam neniu mortigxis antauxe."

Sxi pensis ke estis suficxe facila laboero. Sxi vagis en vilagxo kaj petis mustardon. Kaj sxi demandis, cxu iu iam mortis tie, la respondon sxi ciam trovis jese. Kaj finifine, sxi estis laca kaj mem komprenis ke sxi ne estas la sola persono kiu perdis karulon kaj ke morto estas simpla regulo de la mondo.

Nu. eble bazite sur la sama filozofio de la Budho. Homoj el la gento Nevaroj, la indigxenoj de la Katmando-Valo, okazigis gajan karnivalon kie partoprenis homoj el la familio en kiu iu jam forpasis en pasinta jaro. Venis amase, kiel cxiujare. Sed precipe tiu cxi jare, kiam miloj da hmoj mortis pro la tertremo, la amaso ja estis pli granda ol kutima.

Oni vestas sin kiel, plej cxefe kiel bovino (pro tio la festivalo nomigxas Saparu aux festivalo de bovinoj), kun cxapelo-masko de bovino kaj sximiras beligajxojn kaj vestas kiel virinoj. Kelkaj homoj vestas sin kiel politikisto, Hindu dioj, policanoj, ermito, almozpetanto ktp en la karnivalo.

Ili iel volas forgesi la doloron de perdo de karuloj.


Ili estas viroj :D