2014/12/30

Renkontigxo kun koreaj samideanoj

Estas cxiam gxoja bonvenigi esperantistojn el diversaj landoj por mi. Cxar mi mem ne povas ofte vojagxi eskterlande, kaj malmulte da homoj en Nepalo parolas Esperanton, tiaj okazajxoj, renkonti fremlandajn samideanojn, estas tre utila ankaux praktiki Esperanto-paroladon.

Venis Park Eun-yong (Jana) kaj Kim Hyulchhan (Aleksio) el Bhusan, Koreio al Nepalo kun cx ok gelernantoj junaj la 29an de decembro. Estis ja varmiga renkonti ilin en la restoracio Alice en Katmando.

Jana instruas Esperanton al ili kaj Eleksio ankaux helpas sxin. Sxi ekinstruis ilin nur de unu monato. Kaj mi gxojas ke la gelernantoj jam komencas paroli ! Mi iomete babilis kun kelkaj de ili dum mangxado. Tio pruvas ke Esperanto funkcias - de koro al koro...

Post la mangxo, la gelernantoj kantis prezentis Korean muzikon per korea blovinstrumento "danso". Ili poste faris etan dramon pri vulpo kaj aliaj bestoj. En tute ja estis amuza !

Mi volonte renkontos kun ili denove, eble kun miaj aliaj amikoj, sed ili estas okupita kaj ili baldaux volagxos al Pokhara, Chitwan kaj Lumbini.

Mi donacis mian libron "Vojagxo al Muktinath" al sxi kaj Aleksio donacis danson al mi.

Mi dankas s-ron Lee Jung-kee por lia afabla rekomendo.

2014/12/15

Zamenhoftago 2014

Karaj samideanoj de la tuta mondo. Mi elkore deziras al vi Felicxan Zamenhoftagon. Vivu Esperanto ! Vivu lingva justeco !! Vivu demokratio en Esperanto-organizoj de la tuta mondo !!!


Ni festis Zamenhoftagon hodiaux matene kun niaj gelernantoj. Ni "Nepalaj Esperantistoj" komencis Esperanto-kurson apud la templo de Aksheshor Mahavihar de kelkaj semajnoj. Ni salutis al la portreton de d-ro Zamenhof, prelegis pri Espernato-filozofio, vivo de d-ro Zamenhof kaj aktuala Esperanto-movado en Nepalo.






2014/12/06

Jomari Punhi

Hodiaux estas "Jomari Punhi" por nepalanoj, speciale por Nevaroj, la indigxenoj de Katmando. Ni faras belajn rizkukojn kaj dnkas al dio por la bona rikolto de tiu cxi jaro.

Estas belaj kaj bongustaj kukoj. Kiam vi revenas al Nepalo, arangxu tiel ke vi povos mangxi gxin en mia hejmo. Mi kuiros ilin por vi.