2014/11/30

Festivalo de Gadhimai

Mi ne volas timigi vin per tiu cxi novajxo sed estas nia ja kulturo. Homoj bucxis pi ol 5.000 bubalojn ĉe la Gadhimai en suda parto de Nepalo, dum la Hindu festivalo kiu komencis vendrede, la 28an de novembro.












Estas tie templo de Hindu diino Gadhimai, kiu, oni kredas ke, penumas dezirojn de tiuj kiuj ofrtas animalon cxe la templo.

La grandioza bucxado komencis post kiam la pastro donis guton de sia korpo la la dio kaj sekvis oferton de kokoj, kaproj, sxafoj ktp. Kaj, do oni portis milojn da animalo en la gruno apud la templo kie cxirkaux 400 "servas" bucxistoj kiuj hazarde hakas starantajn animaloj per iliaj grandaj glavoj. Kompreneble, en cxiuj animaloj ricevas bonan hakon kaj lekaj ankaux devas atendi alian hakon por finmortigxi kaj la bucxistoj ecx tion ne vidas kaj kuras al alia starana aniamlo por religia "amuzo". Ĉar la viroj kiuj bucxas la bestojn estas plejparte nespertaj pri  "humana mortigado", estas bedauxrinda ke la bestoj suferas nenecese, kaj ricevas malrapidan kaj doloran morton.

La registaro de Nepalo subtenas tiun cxi festivalon kaj bucxado de animaloj. Antaux du monatoj la ministro Bimalendra Nidi iris tien por tra regardi cxu la preparado estas kontentiga aux ne. 

Sed, bucxado de bovoj kaj bovinoj estas tute malpermesita en Nepalo. Tio estas sanktaj animaloj laux la registaro.

Nuntempe, mluraj animalamantoj kmencis movadon en la lando kaj ankaux internacie por haltigi la buĉadon. Famuloj kiel Joanna Lumley, Brigitte Bardot kaj Maneka Gandhi estas inter la famuloj kiu kontraŭas la festivalon kaj gvidas proteston. Sed, kiu povos eduki la lokanojn? Ili pensas ke tio estas ilia religio kaj do, estas ilia rajto. 

Tamen estas gxoje ke nun "nur" 5,000 da animaloj estas bucxitaj, gxis antaux kelkaj jaroj, la nombro de animalo bucxitaj estas inter 100,000 kaj 200,000 !

Kiam la registaro de Nepalo ne povis fari ion ajn kontraux la bucxado, la registaro de Barato almenaux malpermesis eksporti animalojn trans la bordo dum la festivalo. Cxar multaj el la bucxotaj animaloj venas el Barato.


=
Gadhimai festivalo estas monato-longa Hindu festivalo kiu estas okazigita ĉiun 5 jarojn ĉe la Gadhimai templo de Bariyarpur, en Bara Distrikto, ĉirkaŭ 100 mejlojn (160 km) sude de la ĉefurbo Katmando en suda Nepalo, proksime de la landlimo inter Bharato kaj Nepalo border.

Ĉirkaŭ 5 milionoj da homoj partoprenas en la festivalo. Kaj 70 pro cento de la devotuloj venas el Barato, cxar la registaro de Bharato malpemesas ilin fari la samon en siaj sxtatoj. Venis novajxo ke cxi jare, kiam la policanoj malpermesis baratajn devotulojn veni al Nepalo kun la bestoj por oferti, ili reiris kaj kasxe bucxis ilin tie je nomo de la diino. 

Almenaux du personoj estis motritaj pro la neebla arangxo de homamaso kaj en la grundo.

Post la bucxo-festivalo, la karno, ostoj kaj haŭtoj de la bestoj estas vendita al kompanioj en Barato kaj Nepalo. Sed neniu scias kie oni mangxas gxin kaj cxu la viando de tiuj animaloj estas mangxindaj aux ne.
http://www.independent.co.uk/news/world/asia/gadhimai-hindu-festival-global-condemnation-of-slaughter-of-more-than-5000-buffaloes-9892632.html
http://www.ekantipur.com/np/2071/8/11/full-story/399338.html
http://www.abplive.in/World/2014/12/08/article451219.ece/Inside-story-of-world%E2%80%99s-largest-animal-sacrifice-ritual-The-Gadhimai-festival

2014/11/26

SAARC konferenco en Katmando

Post longa atendo finfine alvenis la tago de SAARC (La Sud Azia Asocio por Regiona Kunlaboro). Ĉefministro de Nepalo Sushil Koirala inaŭguris la 18-a SAARC konferencon ĉe Urbodomo en Katmando merkrede, te, 26an de novembro 2014.




Bonvenigante ĉiujn estrojn de ŝtatoj kaj registaroj en lia inaŭguro-parolado, Koirala emfazis pri la neceso de esplori la abundajn ŝancojn kiuj kuŝas en la regiono. Hi ankaŭ alvokis kunlaboron de cxiuj membro-sxtatoj por fari SAARC pli potenca kaj signifo-plena regiono.

Ŝtatestroj kaj estroj de registaro de ĉiuj membro-landoj ankaŭ alparolis post s-ro Koirala.

Pakistana ĉefministro Nawaz Shariff proponis ke Ĉinio ankaux estu algxita al la SAARC. Li ankaŭ alvokis al unuecon inter la SAARC membroj por batali kontraux malriĉecon kaj terorismo en la regiono.

Sri Lanka presidento Mahinda Rajapaksa esprimis sian feliĉon ke li  estis en Lumbini, la naskiĝo-lando de la Buddha. Li Atentigis ke terorismo estas la cxefa defio en la regiono. 

Simile, Butana cxefministro Tshering Tobgay alvokis ke trafiko de homoj kaj drogoj estu bone gardita. Li ankaŭ petis kunlaboron por batalado kontraux malriĉeco kaj terorismo.

Barata cxefministro Narendra Modi vokis kunlaboron por pliigi la komercon kaj aero-rilaton inter la membro-landoj. Li diris ke la rilatoj inter la membroj fariĝu pli fortaj, kaj la vivoj de ordinara popolo de landoj estu konektitaj. 


Bangladesxa cxefministrino Sheikh Hasina diris ke batalado kontraux klimata ŝanĝo estis la granda defio de Bangladeŝo. Ŝi ankaŭ petis ke oni pensu pri la rezultemaj programoj kaj alvokis kunordigon inter la membrolandoj pripensu pri laboro je malriĉeco, manĝaĵo, nutra sekureco, bonkvalita edukado, fortigo de virinoj, inter aliaj, en estonteco.

Presidento de Afganio Ashraf Ghani Ahmadzai alvokis membrojn labori en Afganio por plibonigi la infrastrukturon en la lando. Li ankaŭ substrekis sur la bezono de promocii virinaj partopreno en la regiono. 

 Presidennto de Maldivoj Abdulla Yameen diris ke la regiona asocio bezonas revizii gxiajn prioritatojn kaj celojn, kaj la finfina kialo por kiu ĝi estis fondita. Li ankaŭ alvokis plibonigi komercon inter membro-landoj kaj malpezigi la malriĉecon en la regiono. 

Ankaux cxe estis observantoj de malsamaj landoj kiuj ankaŭ donis prelegojn en la inaŭguro kunsido.

Kvankam la programo estis bonega, la civitanoj devis multe suferi pro la alveno de tiaj specialaj gastoj. La registaro urgxe malkonstruis domojn por pli-largxigi la stratojn, beligis la urbon kiu ne duros longe, la publikaj busoj (kiuj kompreneble estas malbelaj kaj malnovaj) estis malpermesitaj veturi sur stratoj. Ecx duono de la privataj veturiloj estis malpermisitaj. Kaj, dio, tiuj kiuj rajtis veturi ankaux ne sukcesis cxar la cxiuj cxefaj vojoj estis blokitaj. Kial? Cxu la gastoj pensas ke cxiuj Katmandanoj estas teroristoj? Kial la registaro simple ne povas doni sekurecon la la gastoj kaj lasi la civitanojn vivi normane???

Vidu pli ĉe: http://saarc2014.ekantipur.com/news-updates.php?news=140&ln=en#sthash.ApVExuqy.dpuf

2014/11/18

Budhisma Konferenco en Lumbini


Mi havis grandan sxancon paropreni en na Internacia Budhisma Konferenco por promocio, preservo kaj protekto de Budhisma Kultura Heredajxo (novembro 15a-18a, 2014) en Lumbini, kie naskigxis la Budho.

Estis kune organizita de Theravada Buddhist Academy de Nepal (kie mi nun studas Budhismon) kaj Sitagu International Buddhist Academy de Myanmar.

La programo estis inauxgurita de Presidento Dr. Ram Baran Yadav. Pli ol 600 partoprenantoj el 32 landoj cxeestis la programon kie prelegis 94 homoj el divesaj landoj.

Mi estis tre felicxa ke Buddhismo bone vivas en multaj aliaj landoj, kvankam la situacio ne estas bone por Budhanoj en Nepalo.







 

2014/11/11

Katmando, Pokhara kaj Chitauxn kun Helena


Venis, jxuis kaj reflugis s-ino Helena. Sxia mallnoga restado en Nepalo – en Katmando, Pokhara kaj Chitwan – estasi cxiel neforgesebla.











Sxia eliro el la pordo de la flughaveno de Katmando ja estis granda surprizo por sxi. Sxi ne kredis ke sxi sole atingis en en tiu cxi azia lando. Kaj vidu, du amikoj el Katmando atendas sxin !

De la unua tago, sxi multe gxuis Katmandon. Tre ofte sxi diris ke sxi ne povis kredi sin mem cxar cixu momento tiel strangaj aferoj okazos.

Interese ke sxi renkontigxis kun Chantal Barret el Francio kiu nun gastigxas cxe hejmo de Narendra.

La unuan tagon ni vojagxis al Hanumandhoka, la duan tagon al Swayambhu. La trian tagon Narendra helpis sxin vojagxi al Bhaktapur. Sabate mi invitis sxin gastigxi en mia hejmo. Sxi multe gxojis tagmagxi kun mia familio. Poste ni promenis en Patan kaj ankaux mia amiko loka invitis nin por kafo. Ni revenis hejmo kaj sxi gxoje babilis kun sxia familio per Skype.

Dimancxe ni tri - Helena, Narendra kaj mi - veturis al Pokhara. La pejzagxo survoja estis tre agrabla. Sxi vidis ke la vojoj estas mallargxaj kaj multege da auxtoj devis longe atendi. Jam estis vespere kiam ni atingis al Pokhara. Vespere ni promenis en la bazaro por turistoj kaj drinketis pomo-brandion apud lago kie frapis nin fresxa vento.

Lunde frumatene ni veturis al Sarangkot de kie ni vidis belegan panoramon de la Himalajo. Dum tago ni boatis kaj vizitis la grandan stupaon de Budhismo trans la lago.

Marde matene ni veturis al Chitauxn kaj gxuis vilagxan etoson apud la gxangalo kaj la nacia parko de Chitauxn. Sxi estas tiel felicxa ke sxi deziras verki libron pri sxia vojagxo. Sxi ecx ne bezonas medikamenton tie cxi ! Sxi diris,"Dank' al Dio, por cxio".

Merkrede ni rajdis sur elefantdorso kaj promenis en sovagxa gxangalo. Ni povis vidi kelkajn sovagxajn bestojn kaj birdojn, sed ne multe, cxar ili sxatas vivi en tiu loko kie ne venas vizitantojn.

Renveninte mi ne povis vidi sxin denove, tre bedauxrinde. Narendra gastigis sxin al lia hejmo. Nur mi vidis sxin en la flughaveno. Sxi jam estis en la pordo kiam mi atingis tien. Mi bedauxras ke mi ne povis doni al sxi mian brakumon. Mi vidu kiam mi denove rendivuos.....vivo ja estas longa.

Kaj Poshraj ne povis vidi sxin denove cxar li nun vojagxas en Cxinio por partopreni en iu komerca konferenco.