2014/10/21

Prelego de Arnaud el Francio

Estas ege interesta tago hodiaux.

Hodiaux matene, min informis s-ro Poshraj ke okazos hodiaux prelego de Monique, la franca esperantistino kiu venis al Nepalo por instrui nian lingvon.

Mi auxdis pri ŝia alveno antaux kelkaj tagoj kaj tre volis renkonti ŝin. Sed mi ne sciis ekzakte kie ŝi loĝas kaj kian programon ŝi havas dum ŝia mallonga restado en Nepalo. Dank' al Christian Castillon, mi konatiĝis kun ŝi per retletero ne atnauxlonge. Castillon donis mian retadreson al ŝi, por ke mi povus renkonti ŝin.

Sekvante informon pri la loko, mi tre ĝoje iris al tiu lernejo Southeast, kiu fakte estis tre malproksime de mia hejmo. Mi loĝas preter la suda limo de la urbo kaj tio okazis je la norda limo. Tamen mi aranĝis mian rajdadon sur mia motorbiciklo. Aliaj verturmaenieroj en Katmando ne estas bona.

Mi atingis la lernejon je la ĝusta tempo sed la gardisto diris ke ne estas tia programo. Mi atendis kaj poste telefonis al Nabin Subedi. Li simple donis al mi telefonnumeron de S-ro Shany. Li diris ke li estis venonta kaj mi devis atendi tie.

Post eble 15 minutoj venis s-ro Shany kun lia filino kaj s-ino Monique Arnaud. Kiel ĝoje.

Post teumado en la oficejo de la vic-ĉefo, ni iris la la halo. Atnedis nin ĉi 25 gejunuloj. Al ili s-ro Shany instruas. Ili ĵus komencis lerni Esperanton.

Arnaud prelegis pri ŝia bela vilaĝo, montoj, neĝo, skiado, pano, festivalo ktp en Esperanto kun helpo de DVD prezentado. Kaj mi havis honoron traduki ĝin al Nepali.

La gelernantoj havas planon vojaĝi al Germanio kaj Francio. Kaj Arnaud diris ke ŝi volonte renkontos ilin kiam ili atingos ŝian vilaĝon.

Estis ja granda ceremonio por la lernantoj. Ili multe fotis nin. Ili eĉ dungis profesian fotografiston por fari fotojn dum la okazo !

Mi ĝoje donacis al ŝi mian libron "Vojaĝo al Multinath", "Nepali-Esperanto-Vortaro" kaj ankaux du Esperanto-kartojn kiujn mi desegnis.

Bedauxrinde, mi ne povis foti nin. Eble S-ro Shani sendos al mi la fotojn de la prelego.

Mi ja deziras renkonti ŝin denove, sed tio ne eblas ĉar mi ne scias kiel ŝi loĝas kaj ĵaude, frumatene, ŝi lasos Nepalo.

No comments: