2014/10/16

Hudhud in Nepalo


Avalancxo en la himalajaj regionoj de Nepalo jam mortigis almenaux 30 homoj. Cxefe en Kaski, Mjagdi kaj Mustang tiaj akcidentoj okazis. Raportoj pri malapero de pli ol 100 homoj alvenis ek Katmando el diversaj partoj de la lando. Tio okazis pro la tajfuno Hudud, kiu kreigxis antaux unu semajno en la Bengalo.

Tiuj regionoj kolektis gxis 90 centimetroj da negxo en unu semajno.

Laux la raportoj, 152 eksterlandaj turistoj estas malaperintaj nur en Mustang distrikto.

Du israjraej kaj unu pola turisto estis mortita.

Slovakaj 5 turistoj estis trovitaj mortitaj en Dhaulagiri areo. Unu cxino mortigxis en Ghandruk.

Krome, 60 turistoj estas malaperantaj en okcidenta regiono de Upper Dolpa.

Nuntempe Katmando estas en stranga vetero. Nun estas la komenco de seka autono. Sed dank' al tiel nomata "hudhud" tajfuno, ni havas neatenditan pluvadon. Estas bone ne ni havas pluvon cxi monate. Cxar la regiataro ne donas al ni akvon, mi almenaux kolektas akvon el pluvo por trinki ktp. Sed ne cxiuj estas felicxaj. Multe venis pluvo al tiuj regionoj kie oni ne atendas. Ekzemple en Multag, negxo falist tiel strange kaj subite ke tri homoj malaperis. Ankaux multaj homoj suferis per la ne atendita inundo.

Plus, estas la rekoltsezono. La farmistoj estas rekontontaj kaj la rizo, la rezulto de iliaj tri monatoj fluis kun la akvo.

Iu skribis ke li trovis fisxon falinta el cxielo dum la pluvado. Nekredeble !
http://www.ibtimes.com/himalayan-disaster-heavy-snowfall-nepal-hudhud-kills-least-17-climbers-several-missing-1705261
http://www.ekantipur.com/2014/10/16/top-story/60-foreigners-still-out-of-contact-in-upper-dolpa/396467.html

No comments: