2014/10/26

Ni gxoje celebris la novan jaron 1135.

Matene estis kultura aux tradicia procesio. Miloj kaj miloj da homoj venis, mulaj estis en tradicia vestajxo por partopreni en la procesio. Venis nia cxefministro por saluti nin !

Poste okazis procecio/karnivalo de junuloj sur motorcikloj kaj aliaj veturiloj. Dum tuta tago ni verutis sur largxaj kaj mallargxaj stratoj de nia urbo kun amaso da homoj cxrkauxe. Mi metas kelkajn fotojn.


2014/10/21

Prelego de Arnaud el Francio

Estas ege interesta tago hodiaux.

Hodiaux matene, min informis s-ro Poshraj ke okazos hodiaux prelego de Monique, la franca esperantistino kiu venis al Nepalo por instrui nian lingvon.

Mi auxdis pri ŝia alveno antaux kelkaj tagoj kaj tre volis renkonti ŝin. Sed mi ne sciis ekzakte kie ŝi loĝas kaj kian programon ŝi havas dum ŝia mallonga restado en Nepalo. Dank' al Christian Castillon, mi konatiĝis kun ŝi per retletero ne atnauxlonge. Castillon donis mian retadreson al ŝi, por ke mi povus renkonti ŝin.

Sekvante informon pri la loko, mi tre ĝoje iris al tiu lernejo Southeast, kiu fakte estis tre malproksime de mia hejmo. Mi loĝas preter la suda limo de la urbo kaj tio okazis je la norda limo. Tamen mi aranĝis mian rajdadon sur mia motorbiciklo. Aliaj verturmaenieroj en Katmando ne estas bona.

Mi atingis la lernejon je la ĝusta tempo sed la gardisto diris ke ne estas tia programo. Mi atendis kaj poste telefonis al Nabin Subedi. Li simple donis al mi telefonnumeron de S-ro Shany. Li diris ke li estis venonta kaj mi devis atendi tie.

Post eble 15 minutoj venis s-ro Shany kun lia filino kaj s-ino Monique Arnaud. Kiel ĝoje.

Post teumado en la oficejo de la vic-ĉefo, ni iris la la halo. Atnedis nin ĉi 25 gejunuloj. Al ili s-ro Shany instruas. Ili ĵus komencis lerni Esperanton.

Arnaud prelegis pri ŝia bela vilaĝo, montoj, neĝo, skiado, pano, festivalo ktp en Esperanto kun helpo de DVD prezentado. Kaj mi havis honoron traduki ĝin al Nepali.

La gelernantoj havas planon vojaĝi al Germanio kaj Francio. Kaj Arnaud diris ke ŝi volonte renkontos ilin kiam ili atingos ŝian vilaĝon.

Estis ja granda ceremonio por la lernantoj. Ili multe fotis nin. Ili eĉ dungis profesian fotografiston por fari fotojn dum la okazo !

Mi ĝoje donacis al ŝi mian libron "Vojaĝo al Multinath", "Nepali-Esperanto-Vortaro" kaj ankaux du Esperanto-kartojn kiujn mi desegnis.

Bedauxrinde, mi ne povis foti nin. Eble S-ro Shani sendos al mi la fotojn de la prelego.

Mi ja deziras renkonti ŝin denove, sed tio ne eblas ĉar mi ne scias kiel ŝi loĝas kaj ĵaude, frumatene, ŝi lasos Nepalo.

2014/10/19

Rendevuo kun kara Ara el Brazilo


Hazardoj ne mankas en vivoj de esperantistoj. Mi tre ĝojas ke finfine mi povis renknoti mian amikinon Ara Mendoca.

Antaux du semajnoj ŝi venis al Nepalo. Kaj tiam mi ne povis iri al ŝia hotelo por renkonti ŝin.

Nur hodiaux mi povis vidi vin. Tiel freŝe, amikece, bela kaj emocie.

Mi atendis ŝin en la hotelo matene kaj ŝi venis al al akcetejo. Ni ekbabilis kvazaux ni estas malnovaj amikoj. Mi konis ŝin de eble unu jaro per Facebook kaj de tempo al tempo ni babilis. Ŝi montris ŝian miron, ĝojn kaj feliĉon vidi min. Ŝi diris ke tio eblis nur dank' al Esperanto.

Poste venis Poshraj kaj Narendra kaj ni kvarope iris a apuda kafejo por kafumi. Ni longe babilis pri ŝia plano vojaĝi al Nepalo, sperto de Hareram, kun kiu ŝi korespondis.

Deveno ni iris al la teraso kiel ni deveno trinkis kafon. Ŝi estas tiel ĝojoplena ke ŝi eĉ forgesis matenmanĝi. Poste niaj du amikoj devis lasis nin. Ŝi prenis manĝaĵon kaj ni dauxrigis nian babiladon. Mi rakontis al ŝi pri mia vivo kiel budhano kaj sperto kiel bonzo. Mi parolis pri budhisma meditado kaj filozofio kaj tio plaĉis al ŝi. Ni ankaux babilis pri niaj familioj.

Dume venis ŝiaj geamikoj kaj ŝi lauxte klarigis al ili kiel ni amikĝis kaj kiel utila nia Esperanto estas.

Sed estis la tempo por ŝi prepari ŝian valiĝon. Je la 9a matene ŝi devis ekveturi al la flughaveno. Tre bedauxrinde. Post nia kortuŝa lasta brakumo mi lasis ŝin kaj mi pensis ke ni iel certe renkontos ŝin. Esperanto estas tia.......

2014/10/16

Hudhud in Nepalo


Avalancxo en la himalajaj regionoj de Nepalo jam mortigis almenaux 30 homoj. Cxefe en Kaski, Mjagdi kaj Mustang tiaj akcidentoj okazis. Raportoj pri malapero de pli ol 100 homoj alvenis ek Katmando el diversaj partoj de la lando. Tio okazis pro la tajfuno Hudud, kiu kreigxis antaux unu semajno en la Bengalo.

Tiuj regionoj kolektis gxis 90 centimetroj da negxo en unu semajno.

Laux la raportoj, 152 eksterlandaj turistoj estas malaperintaj nur en Mustang distrikto.

Du israjraej kaj unu pola turisto estis mortita.

Slovakaj 5 turistoj estis trovitaj mortitaj en Dhaulagiri areo. Unu cxino mortigxis en Ghandruk.

Krome, 60 turistoj estas malaperantaj en okcidenta regiono de Upper Dolpa.

Nuntempe Katmando estas en stranga vetero. Nun estas la komenco de seka autono. Sed dank' al tiel nomata "hudhud" tajfuno, ni havas neatenditan pluvadon. Estas bone ne ni havas pluvon cxi monate. Cxar la regiataro ne donas al ni akvon, mi almenaux kolektas akvon el pluvo por trinki ktp. Sed ne cxiuj estas felicxaj. Multe venis pluvo al tiuj regionoj kie oni ne atendas. Ekzemple en Multag, negxo falist tiel strange kaj subite ke tri homoj malaperis. Ankaux multaj homoj suferis per la ne atendita inundo.

Plus, estas la rekoltsezono. La farmistoj estas rekontontaj kaj la rizo, la rezulto de iliaj tri monatoj fluis kun la akvo.

Iu skribis ke li trovis fisxon falinta el cxielo dum la pluvado. Nekredeble !
http://www.ibtimes.com/himalayan-disaster-heavy-snowfall-nepal-hudhud-kills-least-17-climbers-several-missing-1705261
http://www.ekantipur.com/2014/10/16/top-story/60-foreigners-still-out-of-contact-in-upper-dolpa/396467.html

2014/10/08

Aamir Khan vizitis Nepalon

La fama aktoro de Hindia filmoj Aamir Khan vizitis Nepalon por partopreni en iu programo por infanoj.

Li estis speciale invitita de UNECEF, cxar li agas kiel ambasadoro por la inernacia organizajxo por infanoj. Li venis al Nepalo la mardon kaj flugis al Bhairahawa per speciala aviadilo. De tie li uzis veturilo de UN al la viagxo de Pakadi matene.

La aktoro vizitis vilagxon proksime al Lumibini. Temis pri la programo, subtenita de UNECEF, por mabone nutritaj infanoj den malricxaj vilagxoj.

Post la arangxita programo por la infanoj, li vizitis Lumbinion, la laskigxlogo de la Budho. Li estis akomnanata de loka arhxaeologisto kaj lin la aktoro demandis multe pri al religio kaj la graveco de la loko, tiel raportis jxurnaloj.



Sed mi miras kiom da mono UNICEF elspezis por venigi la aktoron al Nepalo. Cxu tiom da mono ne povis esti uzitas por doni mangxajxojn al la infanoj?

http://nagariknews.com/entertainment/bollywood/story/25880.html#sthash.KxNfOCXx.dpuf
http://www.ekantipur.com/2014/10/09/top-story/aamir-plays-different-role-in-kapilvastu-visits-lumbini/396077.html

2014/10/01

Felicxan festivalo Dashain

Jxus finis la plej grava festivalo de Hinduoj en Nepalo. Gxi nomigxas Dashain (aux Mohani en Katmando Valo por Nevaroj).

Oni pregxas al diino Bhagvari, ofertas animalojn, mangxas bongustajn mangxajxojn, renkontas parencojn kaj ricevas tikaojn.

Eas la legendo ke iam la diablo venis al Nepalo kaj donis cxagrenon al la homoj. Li estis benita ke neniu viro povu morgigu lin. Do la dioj kreis virinon, donis al sxi iliajn armilojn kaj sxi mortigis lin. Tiel oni agnoskas povon de virinoj.