2014/08/28

Mondo-paco Stupao en risko en Pokhara

La mondo-paco Stupao, konstruita sur pinto de monteto en Pokhara nun estas en dangxero. Post longa pluvado, okazis tersxlovigxo apud la stupao. Kaj nun gxi estas en risko de tuta elsxlovigxo.

Kiam oni konstruis gxin la resgistaro malpermesis gxin kaj disfaligis. Poste, nur post la politika sangxo de 1990, oni rajtis praktiki sian religion pli libere kaj gxin oni sukceisi rekonstrui. Gxi estis konstruita per donacoj kaj subtenoj de Nepalo, Japanio, Sri Lanko, Tajlando kaj Burmao.

Gxi estas 115 futoj alta kaj gxia cxirkauxo estas 344 futoj.

http://setopati.net/society/2842/World-Peace-Stupa-at-risk-due-to-landslide/#sthash.n8CV6TJN.dpuf

2014/08/23

Flagego de Nepalo






Tridek mil homoj amasigxis hodiaux por fari grandan flagon en Katmando hodiaux matene. Oni dire tio estas la plej granda amasigxo por fari tian flagon kaj oni skribos nomon de Nepalo kiel la farado de la plej granda flago per homamasigxo en tiel nomata "Gueness World Record". 
Freneze.... !

2014/08/09

Tia kriminalo de Nepalo


La polico de Nepalo pafmortigis iun alt-nivelan kriminalon Danesh Adhikari "Chari" dum duflanka pafado antaux kelkaj tagoj. Kaj, vidu, la politikistoj protestas kaj diras ke oni devas protekti kriminalojn. Fakte la kriminalo estis protektita de politikistoj. Li helpis la partion kolekti kontraulegxan monon kiel "donaco". Tia estas mia Nepalo.

Li minacas komercistojn kaj kolektas monon, tute simple. Li, tiel povis investi lian "nigran" monon en multaj komrciaj firmaoj. Li tamen devis doni grandan sumon al politikostoj. Li fakte estas la persono kiuj kolektas monon el etaj kriminaloj aux kiuj erare faris krimon. Tiaj homoj pagas monon al tiu "alt-nivela" kriminalo por ke la partioj subtenu, protektu tiajn homojn. Kaj, li estas, pro liaj agoj, estas cxiam subtenitaj de politikistoj kaj pro tio li ne estas en malliberejo. Kaj fine, la pafilo de policanoj fari tion kion la legxo ne povis fari. Bedauxrinde.
La ministro pri hejmaj aferoj Bamdev Gautam jxus diris ke li estis mortita dum du-flanka parfado...sed kelkaj politikistoj dauxre protestas.

(Politikisto KP Oli vizitis lin en la hospitalo kiam la kriminalo antauxe estis batita de liaj malamikoj antuax kelkaj monatoj)
http://setopati.net/politics/2634/Chari-was-killed-in-an-exchange-of-fire:-Home-Minister-Gautam/

2014/08/02

Katastrofe !


Granda tersxlovigxo en Mankha vilagxo de Sindhu palchok blokis riveron Sunkoshi kaj nun farigxas granda lago tie. La katastrofo resultas je alitigxo de akvo nivelo de tiu valo kaj baldaxu multaj vilagxoj en tiuj distrikto estos sub la akvo. Oni diris ke homoj en sep distriktoj estas en dangxero. La tersxlovigxo okazis matene de sabato.

Armeo jam iris tien kaj eksplodis la teron por ke la akvo havu gxina vojon foriri.

Jam venis informo ke 9 personoj mortigxis. Detaloj ankoraux mankas. Venis informo ke cx 150 homoj nun malaperas...

http://www.ekantipur.com/2014/08/02/top-story/sunkoshi-landslide-7-eastern-districts-at-risk/393052.html

१४ औं श्यामर रिन्पोचेको शव भुटानबाट काठमाडौं ल्याइएपछि रानीबनको शरमिनाभ ...