2014/04/26

Mia komputilo...mia verko

Mi havas eble la plej malbona novajxo de mi de tiu cxi malbona jaro: Mia komputilo rompigxis ene kaj mi perdis cxion - manuskrpitoj de miaj du eldonontaj libroj, dekoj da artikoloj kaj fotoj, videoj ktp...... — 

Antaux kvain tagoj, mia komputilo subite dormis...laborante. Tio estas preskaux normala. Mi fermis gxin kaj remalfermis. Tute ne funkciis. Ecx tio estas normala.

Mi prenis mian komputilon al la reparisto kaj diris ke la sistemfajlo eble malaperis kaj do petis al li reinstali novan programon. Mi opinis ke cxio estos en ordo post 30 minutoj kaj mi revenis.

La sekvantan tagon, vokis min nekonata vocxo. Sxi diris ke ne eblis repari la komputilon cxar la malmola disko ne plu funkciis....... Sxi diris ke oni devas sxangxi la diskon kaj oni ne retrovos la dokumentojn de la malnova disko.


Tre tre bedauxrinde.....mi perdis mian verkajxon de kvar monatoj. Mi havas reservitan dosieron en eksteran diskon sed ne tiuj, sur kiuj mi dauxre laboras.....

Mi neniam antauxe sentis tiom malbone trompita de tehxnologio.


2014/04/08

Vizito al Nuwakot kaj Trishuli

Vendrede mi vojagxis al historia palaco de Nuwakot kaj aliaj lokoj. Estis interesa…