2013/11/13

13. Internacia Ekskurso de Katmando 2013 - la unua tago : Bonvenigo

Nepalaj Esperantistoj organizis Internacian Ekskurson de Katmando (IEK) de 13a ĝis 26a de novembro, 2013. Ni planas vojaĝi en Katmando-Valo, Sikkim, Darjeeling, Chitwan kaj Pokara. Ni eklaboirs por sukcesigi ĝin ek de Julio 1012. Ni dissendis informilon preletere kaj ankaŭ per la reto. Ni disdonis la informinon en la staĝoj de Grejilion kaj Pouezec (Francio) kaj en Hanoi (Vietnamio). Malgraŭ ĉio, ĉeestis malplimulte da gesamideanoj ol ni kalkulis.

Venis hodiax gesamideanoj el Germanio kaj Francio. Ni bonvenigis ilin per silka ŝtofo "khada" kaj floraj girlandoj.

Ili enhoteliĝis kaj komencis gaje babili, interkoni kaj aknaŭ revi pri nia vojaĝo.



No comments: